Privolno (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Privolno
ruse Привольное
ukraine Привільне
krime-tatare Tavşan Bazar
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Dobra komunumo
Koordinatoj: 44° 48′ N, 34° 21′ O (mapo)44.79888888888934.341666666667Koordinatoj: 44° 48′ N, 34° 21′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~540 m
Areo: 0,03 km²
Loĝantaro: 30 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97578
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Bujuk-Jankoj (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata

Privolno (Krimeo)
Privolno (Krimeo)
DMS
Privolno
Privolno
Privolno
Situo de Privolno sur la mapo de Krimeo
Privolno (Simferopola distrikto)
Privolno (Simferopola distrikto)
DMS
Privolno
Privolno
Privolno
Situo de Privolno sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Privolno en la Komunejo
vdr

Privolno (ruse Привольное, ukraine Привільне, krime-tatare Tavşan Bazar) estas malgranda vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 88 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo oficiale nomiĝis Tauŝan-Bazar.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la plej sudorienta parto de la Simferopola distrikto tuj ĉe la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto proksimume 18 kilometrojn for de Simferopolo. Privolno troviĝas en la montara parto de Krimeo, kelkajn kilometrojn for de la Angara montpasejo, kiu situas sude. La plej proksima loĝloko estas la vilaĝo Perevalno, kiu situas ĉ. 3,5 kilometrojn norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni opinias, ke la unua loĝloko ĉi tie aperis en la 17a jarcento[2], tamen la unuaj fidindaj skribaj mencioj pri ĝi aperis nur en la jaro 1864, kiam ĝi estis menciita (kun la nomo Tavŝan-Bazar) kiel ŝtata poŝta stacio (kie oni povis ripozi kaj ŝanĝi la ĉevalojn dum longaj veturoj); tiam ĝi havis nur 1 korton kaj 13 konstantajn loĝantojn.

La unua mencio pri Privolno kiel aparta loĝloketo aperis nur en la jaro 1926 (kun la nomo Tauŝan-Bazar). En la jaro 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la loĝloketo estis ŝanĝita de Tauŝan-Bazar al Privolnoje[3] (la rusa nomo signifas vasta, libera).

Per la decido de la Parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo la 22an de aprilo 2009 la loĝloketo ricevis oficialan statuson de vilaĝo[4].

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 30 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 37 homojn[2]. La vilaĝo havas areon de 3 hektaroj kaj konsistas el 17 kortoj. La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas ĉefe pri la memstara enkorta agrikulturado. Iuj el la loĝantaroj laboras pri priservado de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto.

Apud la vilaĝo troviĝas populara stabila turista bivakejo Sosnovka, de kiu komenciĝas la pado sur la orientan randon de la malsupra altebenaĵo de Ĉatirdago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje