Saltu al enhavo

Lozovo (Simferopola distrikto)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Lozovo
ruse Лозовое
ukraine Лозове
krime-tatare Eski Orda
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Dobra komunumo
Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 10′ O (mapo)44.90611111111134.1625Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 10′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~305 m
Areo: 0,9 km²
Loĝantaro: 1601 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97576
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Eski-Orda (ĝis 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Lozovo (Krimeo)
Lozovo (Krimeo)
DMS
Lozovo
Situo de Lozovo sur la mapo de Krimeo
Lozovo (Simferopola distrikto)
Lozovo (Simferopola distrikto)
DMS
Lozovo
Situo de Lozovo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Lozovo en la Komunejo
vdr

Lozovo (ruse Лозовое, ukraine Лозове, krime-tatare Eski Orda) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1601 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Eski-Orda.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la valo de la rivero Salgiro (sur ĝia maldekstra bordo) ĉe la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto preskaŭ tuŝante per siaj limoj la urbon Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas ankaŭ la vilaĝoj Pionersko, Andrusovo kaj Fersmanovo, situantaj sudoriente.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo aperis en la jaro 1784 (tiam sur la teritorio de Lozovo troviĝis du apartaj vilaĝetoj — Eski-Ordu-Tarĝak kaj Eski-Ordu). Oni opinias, ke la plejan prosperon la vilaĝo havis en la 17a-18a jarcentoj[2]. Laŭ la statistikaj fontoj de la jaro 1805 en la vilaĝo ekzistis 30 kortoj kaj ĝi estis loĝata de 232 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)[2].

En la jaro 1854 (dum la Krimea milito) la vilaĝo servis kiel unu el la arieraj bazoj de la rusia armeo; ĉi tie rezidis la tria malpeza bataliono de la 14a artileria brigado (en kiu militservis fama rusa verkisto Leo Tolstoj)[2][3].

Meze de la 19a jarcento la vilaĝo preskaŭ plene senhomiĝis pro amasa elmigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion. Tiel, en la jaro 1864 en la vilaĝo estis registritaj nur 8 loĝantoj.

Ekde la jaro 1923 la vilaĝo apartenas al la Simferopola distrikto. En la jaro 1945 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la loĝloketo estis ŝanĝita al Lozovoje[4] (la rusa nomo signifas laŭvorte verg(oplen)a).

Dinamiko de la loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
  • 1805 — 232 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1864 — 8 homoj
  • 1926 — 242 homoj (165 rusoj, 40 grekoj, 17 germanoj, 11 belorusoj, 1 krime-tataro)
  • 1939 — 454 homoj
  • 1989 — 1477 homoj
  • 2001 — 1601 homoj
Busto de Leo Tolstoj en Lozovo

Laŭ la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1601 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 1574 homojn[3]). La vilaĝo havas areon de 89,7 hektaroj kaj konsistas el 504 kortoj.

La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo; apud la vilaĝo situas minejo.

En la jaro 1950[3] en la vilaĝo estis starigita monumento al Leo Tolstoj; ĝi estas la sola vidindaĵo de la vilaĝo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Oficialaj informoj pri Lozovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-30 .
  2. 1 2 3 Eski-Orda (ruse). kraevedenie.net. Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2013-09-30 .
  3. 1 2 3 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2013-09-30 .
  4. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). road-crimea.narod.ru. Alirita 2013-09-30 .


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko Molodeĵno Nikolajevko

Vilaĝoj:

Akropolo Aleksandrovka Anajurto Andrusovo Arkadjevka Beloglinka Ĉajkino Ĉajkovsko Ĉistenko Demjanovka Denisovko Divnoje Dmitrovo Dobro Donskoje Druĵno Dubko Fersmanovo Fontano Gruŝevo Ĥaritonovka Ivanovko Ĵivopisnoje Ĵuravljovka Kamiŝinko Kaŝtanovo Kizilovo Kljonovka Klinovko Kluĉevoje Kluĉo Kolĉugino Kolodeznoje Konstantinovko Krasnaja Zorjka Krasnoje Krasnoleso Krasnovko Kubanskoje Kuprino Kurgannoje Lazarevko Lekarstvennoje Lesnoselo Levadko Lozovo Mazanko Malenkoje Meĵgornoje Mirnoje Moloĉno Mramorno Niĵnekurgannoje Novij Mir Novij Sad Novoandrejevka Novonikolajevko Novosjolovka Novozburjevko Obrivo Opuŝko Partizansko Peredovoje Perevalno Perovo Pervomajskoje Petropavlovko Petrovka Pionersko Poĵarskoje Privolno Proljotnoje Prudovoje Ravnopolje Radzolje Rodnikovoje Skvorcovo Sofijevka Solneĉnoje Solovjovko Sovĥoznoje Spokojnoje Storoĵevoje Strogonovko Suĥoreĉje Sumskoje Ŝafrannoje Ŝirokoje Teplo Teplovka Topolno Triprudno Trudolubovo Trudovo Ukrainko Ukromnoje Uroĵajnoje Verĥnekurgannoje Veselo Vinnickoje Vodnoje Zaleso Zareĉno

Loĝloketoj

Ajkavano Davidovo Ŝkolnoje