Ivanovko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Ivanovko
ruse Ивановка
ukraine Іванівка
krime-tatare Cañatay
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Trudova komunumo
Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 15′ O (mapo)44.93666666666734.248888888889Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 15′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~410 m
Areo: 1,35 km²
Loĝantaro: 975 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97581
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Ĝanataj (antaŭ 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Ivanovko (Krimeo)
Ivanovko (Krimeo)
DMS
Ivanovko
Ivanovko
Ivanovko
Situo de Ivanovko sur la mapo de Krimeo
Ivanovko (Simferopola distrikto)
Ivanovko (Simferopola distrikto)
DMS
Ivanovko
Ivanovko
Ivanovko
Situo de Ivanovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Trudova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Ivanovko en la Komunejo
vdr

Ivanovko (ruse Ивановка, ukraine Іванівка, krime-tatare Cañatay) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 975 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas 7 kilometrojn sudoriente de Simferopolo, okupante la malgrandan valon, formitan de la rivereto Terenair (kiu estas dekstra alfluanto de Malgranda Salgiro). La pli supraj partoj de la vilaĝo situas sur la nordokcidentaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Lazarevko (situanta ĉ. 1 kilometron sudoriente), Denisovko (situanta 1 kilometron sudokcidente) kaj Opuŝko (situanta 2,5 kilometrojn nordoriente).

Historio[redakti | redakti fonton]

La moderna Ivanovko aperis en la jaro 1948 per unuigo de la du apartaj vilaĝetoj: Ĝanataj (kies ekzisto estis unuafoje atestita en la fontoj de la jaro 1784) kaj Novoivanovka (kiu estis unuafoje menciita nur en la jaro 1887).

La vilaĝo Ĝanataj estis dekomence loĝata nur de krime-tataroj; laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 14 kortoj kaj estis loĝata de 77 homoj. Meze de la 19a jarcento la vilaĝo signife malgrandiĝis pro la amasa elmigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion. Laŭ la informoj de la jaro 1887 en Ĝanataj loĝis 16 homoj; samjare aperas la unua mencio pri Novoivanovka, en kiu dekomence dominis slava (aŭ kristana) loĝantaro.

La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝoj Ĝanataj kaj Novoivanovka estis unuigitaj sub la nomo Ivanovko[2] (verŝajne, per tio oni volis iel kompensi la senhomiĝon de Ĝanataj post la deporto de la krime-tatara popolo, kiu okazis en 1944).

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1805 — 77 homoj (informoj nur por Ĝanataj)
  • 1864 — 24 homoj (informoj nur por Ĝanataj)
  • 1887 — 68 homoj (en Ĝanataj — 16, en Novoivanovka — 52)
  • 1926 — 112 homoj (suma nombro por Ĝanataj kaj Novoivanovka)
  • 1939 — 137 homoj (suma nombro por la du vilaĝoj)
  • 1989 — 569 homoj
  • 2001 — 975 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 975 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 933 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 134,5 hektaroj, la kvanto de kortoj estas ĉirkaŭ 400[3]. La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo.

Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje