Partizansko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Partizansko
ruse Партизанское
ukraine Партизанське
krime-tatare Sabla
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 5′ O (mapo)44.83333333333334.083333333333Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 5′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~350 m
Areo: 2,43 km²
Loĝantaro: 2018 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97566
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Sabli

Oficiala paĝaro nekonata

Partizansko (Krimeo)
Partizansko (Krimeo)
DMS
Partizansko
Partizansko
Partizansko
Situo de Partizansko sur la mapo de Krimeo
Partizansko (Simferopola distrikto)
Partizansko (Simferopola distrikto)
DMS
Partizansko
Partizansko
Partizansko
Situo de Partizansko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Partizansko en la Komunejo
vdr

Partizansko (ruse Партизанское, ukraine Партизанське, krime-tatare Sabla) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 2018 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la suda parto de la Simferopola distrikto ĉe la rivero Sablinka (dekstra alfluanto de Almo). Partizansko situas proksimume 5,5 kilometrojn sude de Simferopolo; la plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Kaŝtanovo (situanta tuj proksime de okcidento) kaj Topolno (situanta proksimume duonkilometron nord-oriente).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Partizansko (same kiel la apuda vilaĝo Kaŝtanovo) aperis sur la loko de 3 negrandaj krime-tataraj vilaĝoj Aŝaga-Sabla, Orta-Sabla kaj Juĥari-Sabla. En la jaro 1787 la teritorio de tiuj vilaĝoj estis donacita (fare de princo Potjomkin) al admiralo Nikolaj Mordvinov, kiu en 1802 vendis ĝin al onta guberniestro de la Taŭrida gubernio Andrej Borozdin. Tiu lasta konstruis ĉi tie grandan bienon kaj aranĝis en ĝi modelan mastrumadon: sur la teritorio de modernaj Kaŝtanovo kaj Partizansko oni konstruis drap-fabrikon, led-faran fabrikon, akvan muelejon; krome oni plantis grandan parkon kaj multajn fruktajn ĝardenojn. La bienon vizitis multaj elstaraj homoj de tiu tempo (i. a., granda rusa verkisto Aleksandro Gribojedov)[2].

Dum la 19a jarcento la bieno ŝanĝis kelkajn posedantojn. Post la Oktobra revolucio la bieno tre malprogresis, multaj domoj estis ruinigitaj. Tamen jam en la mezo de la 1920aj jaroj sur la loko de moderna Partizansko renaskiĝas nova vilaĝo, kies loĝantoj laboris en novkreita kolĥozo. Estas konate, ke en la jaro 1939 en la vilaĝo (kiu tiam ankoraŭ konsistis el kelkaj partoj) loĝis pli ol 1600 homoj.

Dum la Dua mondmilito multaj loĝantoj de la vilaĝo militis en partizanaj taĉmentoj, kio poste estis spegulita en la nuna nomo de la vilaĝo. La 29an de novembro 1943 la vilaĝo estis forbruligata fare de la germanaj militistoj; 64 homoj estis pafmurditaj[3].

La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝeto Supra Sabli ricevis la nomon Supra Partizani[4]; iom poste oni unuigis kelkajn partojn de la vilaĝo sub la komuna nomo Partizanskoje (la rusa nomo signifas laŭvorte «(la) partizana»). La alinomado estis kaŭzita de la deportado de la krime-tatara popolo maje 1944 (post kio multegaj loknomoj en Krimeo estis ŝanĝitaj).

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 2018 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 1959 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 242,5 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 610[3].

La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas pri agrikulturo kaj birdobredado (en la vilaĝo troviĝas bird-fabriko). En Partizansko funkcias mezlernejo.

Per la busa transporto Partizansko estas ligita al Simferopolo kaj aliaj najbaraj vilaĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Partizansko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2014-01-07.
  2. Bieno «Sabli» de A. M. Borozdin (ruse). poluostrov-krym.com. Alirita 2014-01-07.
  3. 3,0 3,1 3,2 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-07.
  4. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2014-01-07.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje