Moloĉno (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Moloĉno (Saka distrikto).
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Moloĉno
ruse Молочное
ukraine Молочне
krime-tatare Moloçnoye
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 55′ N, 34° 2′ O (mapo)44.91472222222234.040277777778Koordinatoj: 44° 55′ N, 34° 2′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~265 m
Areo: 0,47 km²
Loĝantaro: 208 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97560
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Moloĉno (Krimeo)
Moloĉno (Krimeo)
DMS
Moloĉno
Moloĉno
Moloĉno
Situo de Moloĉno sur la mapo de Krimeo
Moloĉno (Simferopola distrikto)
Moloĉno (Simferopola distrikto)
DMS
Moloĉno
Moloĉno
Moloĉno
Situo de Moloĉno sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Moloĉno (ruse Молочное, ukraine Молочне, krime-tatare Moloçnoye) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 208 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas je unu kilometro okcidente de la sud-okcidenta limo de Simferopolo. Krom Simferopolo la plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Perovo (situanta duonkilometron nord-oriente) kaj Triprudno (situanta kilometron sud-okcidente).

La vilaĝo situas proksime al la plej supra fluo de la rivero Okcidenta Bulganako.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas relative nova. Ĝi aperis komence de la 1950aj jaroj kiel laborista setlejo (la loĝantaro laboris en la agrokulturaj entreprenoj). En la jaro 1958 la setlejo ricevis oficialan statuson de loĝloketo kun la nomo Moloĉnoje (la rusa nomo signifas laŭvorte (la) lakta).

Per la decido de la Parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo la 19an de decembro 2007 la loĝloketo ricevis oficialan statuson de vilaĝo[2].

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1989 — 156 homoj
  • 2001 — 208 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 208 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 279 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 44,6 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 80[3].

La ĉefaj ekonomiaj branĉoj de la vilaĝo estas agrokulturo, besto- kaj birdobredado. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje