Dogmo kaj Rito de la Alta Magio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dogmo kaj Rito de la Alta Magio
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Éliphas Lévi
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
vdr
Sigelo de Salomono, kovrililustraĵo de Volumo 1 (Dogme)
Bafometo, kovrililustraĵo de Voluma 2 (Rituel)

Dogmo kaj Rito de la Alta Magio (france Dogme et Rituel de la Haute Magie) estas libro verkita de Éliphas Lévi pri la temo de magio [1]. La libro estis publikigita en du volumoj: la unua volumo, kiu traktis la teorion de magio, estis publikigita en 1854. La dua volumo, kiu traktis la kultadon de la magiistoj, estis publikigita en 1856.

En 1896, la libro estis tradukita en la anglan fare de Arthur Edward White.

La verkaĵo altiris la atenton de sciencistoj, scienculoj kaj aliaj kleruloj pro la esprimitaj opinioj pri la studo de magio, religio kaj la naturscienco. Dum tempo, la verko fariĝis la precipa referenca punkto por la sinsekvaj studoj de okultismo kaj en revivigis la popularan intereson ĉe la ĝenerala publiko pri la temo, ĉefe en la okcidento dum granda parto de la 20-a jarcento.

Éliphas Lévi prezentas magion kiel kampo kiu situas inter scienco kaj religio, kaj kredas ke ĝi havas la potencialon akordigi kaj ligi religion kaj scienco [2].

La libro konsistas el 22 ĉapitroj, kiuj ŝajne respondas al la 22 kartoj de la granda arcana de la taroka ludkarto [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]