Doma muŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Doma muŝo
doma muŝo, science musca domestica
doma muŝo, science musca domestica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Heksapodoj Hexapoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Dipteroj Diptera
Subordo: Braĥiceroj Brachycera - "Muŝoj"
Infraordo: Eremoneŭroj Eremoneura
Superfamilio: Muskoedoj Muscoidea
Familio: Muskedoj Muscidae
Subfamilio: Muskenoj Muscinae
Tribo: Muscini
Genro: Musca
Specio: Doma muŝo - musca domestica
Karolo Lineo, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Doma muŝohejma muŝo, en la latina-zoologia nomenklaturo musca domestica, estas unu el pluraj specioj de la genro musca neformale nomata "vera muŝo", de la biologia tribo muscini kaj korespondaj taksonomia subfamilio, familio kaj superfamilio videbla en la informkesto, el la insekta subordo braĥiceroj brachycera, kiuj neformale kutime ĉiuj nomatas "muŝoj".

Ĝi supozeble evoluis en la Kenozoiko, eble en la Proksima Oriento, kaj disvastiĝis ĉie en la mondo kiel akompananto de homoj. Ĝi estas la plej ofta muŝospecio trovita en domoj. Plenkreskuloj estas grizaj ĝis nigraj, kun kvar malhelaj, longitudaj linioj sur la torako, iomete harplenaj korpoj, kaj ununura paro de membranecaj flugiloj. Ili havas ruĝajn okulojn, disigitaj pli dise ĉe la iomete pli granda ino.

La ina hejmmuŝo kutime pariĝas nur unufoje kaj stokas la spermon por posta uzo. Ŝi demetas arojn de ĉirkaŭ 100 ovoj sur kadukiĝanta organika materio kiel ekzemple manĝorubo, kadavraĵo aŭ feko. Tiuj baldaŭ eloviĝas al senkruraj blankaj larvoj. Post du-ĝis-kvin tagoj da evoluo, tiuj metamorfozas al ruĝe brunaj krizalidoj, proksimume 8 milimetrojn longaj. Plenkreskaj muŝoj normale vivas du ĝis kvar semajnojn, sed povas pretervivi vintron en vintra dormo. La plenkreskaj domaj muŝoj manĝas diversajn likvajn aŭ duonlikvajn substancojn, same kiel solidajn materialojn, kiuj estis moligitaj per sia salivo. Ili povas porti patogenojn sur siaj korpoj kaj en siaj fekoj, polui manĝaĵon, kaj kontribui al la translokigo de manĝaĵo-portitaj malsanoj, dum, en nombroj, ili povas esti fizike ĝenaj. Pro ĉi tiuj kialoj, ili estas konsiderataj plagoj.

En scienco kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

En la moderna scienco, domaj muŝoj estas uzataj en laboratorioj en esplorado pri maljuniĝo kaj seksdeterminado. En literaturo, domaj muŝoj aperas ekde la epoko de malnovgreka mitologio kaj en la Fabloj de Ezopo. Aŭtoroj foje elektas la muŝon por paroli pri la koncizeco de vivo, kiel en poemo "La Muŝo" de William Blake el la jaro 1794, kiu traktas mortecon kondiĉigita de neregeblaj cirkonstancoj.

Ankaŭ en la barata fantasta filmo Īga (telugue ఈగ, trad. La Muŝo) de 2012, hejma muŝo estas protagonisto de la rakonto

Ankaŭ en la 20-a jarcento domaj muŝoj estis fokusigitaj en la literaturo, ekzemple en novelo The Fly de la brito-franco George Langelaan, kiu filme adaptiĝis en du samnomaj hororaj filmoj de 1958 kaj 1986, kaj aldone adaptiĝis al opero, kiu premieris en Parizo en 2008.

La hispana poeto Antonio Machado dediĉis elvokivan poeziaĵon al la hejmaj muŝoj, nome "Las moscas".[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]