Domena teorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mondaj aliancoj en 1975.
Domena teorio pri la landoj de orientazio en ordo de maldekstre al dekstre laŭ supozata disvastigo de komunismo.

La domena teorioteorio de la domeno, nomita ankaŭ ofte efiko neĝbulo, se aplikita al la internacia politiko teoriumas, ke se lando eniras en dfinita politika sistemo, ĝi altirus aliajn en sia areo al tiu sama ideologio.

Oni ne klaras tutcerte kiu estis la elpensulo de tiu teorio; sed foje oni atribuas ĝin al la usona prezidento Dwight D. Eisenhower, laŭ kiu oni antaŭvidis, ke komunismo povas etendiĝi tra la tuta mondo se oni ne sukcesas haltigi tiun tendencon.

Ja certas, ke tiu teorio disvastiĝis en la kunteksto de la Malvarma Milito antaŭ la observo de kelkaj okazintaĵoj kiuj ŝajne konfirmus la teorion. Antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito okazis ia kontaĝo de ideologioj en Eŭropo. Jen propriniciate, kiel ĉe la Pronaziisma Hungario aŭ ĉe la Rumanio de Antonescu oni starigis registarojn pro-faŝistajn aŭ eĉ pro-naziistajn;[1] jen perforte, kiel ĉe la Francio de Vichy, la Okupaciita Norvegio, Frankisma diktaturo en Hispanio aŭ ĉe Okupaciita Nederlando. Alia ekzemplo esti la ideologio komunista kiu etendis la influsferon de Rusio (poste renomita Sovetunio) per la aneksio de landoj kiuj iam estis parto de la Rusa Imperio kiel Moldavio, Pollando (parte) aŭ la Baltaj Landoj dum kaj post la Dua Mondmilito.

Tiukadre la domena teorio utilis kiel ekskuzo por la intervenisma politiko de Usono (kaj ties aliancanoj) por haltigi la etendon de la komunismaj reĝimoj (kaj ĝenerale de maldekstraj politikoj) en tre diversaj mondoregionoj de la lando, ekzemple ĉe Sudorienta Azio, Centrameriko kaj Karibio, Afriko, strategiaj landoj de Eŭropo ktp.

Araba mondo[redakti | redakti fonton]

Politika kartuno de Carlos Latuff aplikanta la domenan teorion al Hosni Mubarak vidalvide de Tunizio

.

En januaro 2011, la ebleco de "efiko domeno" en Magrebo kaj en la arabaj landoj estis menciita de la gazetaro post la Tunizia ribelo en 2010-2011, hipotezo kiu estis konfirmita dum la Araba Printempo[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. David Solar, El Conductor de Rumania, nº 91 de La aventura de la Historia, majo 2006, Arlanza Ediciones, Madrido, ISSN 1579-427X
  2. Tunizio, Alĝerio... la teorio de la domeno en la araba mondo Arkivigite je 2011-01-17 per la retarkivo Wayback Machine - Mark Lynch, slate.fr (franca traduko de Peggy Sastre ), 14-a de januaro 2011.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teoría del dominó en la hispana Vikipedio.