Druidismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Druidaro ĉe Stonehenge en Wiltshire, Anglio.

Novdruidismo aŭ simple Druidismo (angle Druidry),[1][2][3] estas moderna spiriteco aŭ religio kiu ĝenerale antaŭenpuŝas harmonion kaj kultadon je naturo kaj respekton je ĉiuj estaĵoj, inkluzivite la medio. Multaj formoj de moderna Druidismo estas novpaganaj religioj, dume iuj anstataŭe estas vidataj kiel filozofioj kiuj ne ĉiam estas religiemaj.[4][5] Naskiĝinte en Britujo dum la 18-a jarcento, ĝi origine estis kultura movado, kiuj nure akiris religiajn aŭ spiritajn implicitajn nuancojn dum la 19-a jarcento.

La kernprincipo de Druidismo estas respekto kaj kultado je naturo kaj sekve ĝi ofte implikas partoprenon al la mediista movado. Alia elstara kredado inter modernaj druidoj estas kultadon je praavoj, aparte tiuj kiuj apartenis al prahistoriaj socioj.

Ekde la brita romantika movado en la 18-a jarcento, kiu gloris la antikvajn "keltajn" popolojn de la Bronzepoko, la unuaj druidoj strebis imiti la bronzepokajn sacerdotojn kiuj estis ankaŭ konitaj kiel druidoj. Tiam oni konis malmultajn zorgajn informojn pri tiuj antikvaj sacerdotoj kaj la moderna druidisma movado ne havas rektan kunligon kun ili, spite al kontraŭajn asertojn faritajn de iuj modernaj druidoj.[6]

Dum unua duono de la 20-a jarcento, la modernaj druidoj naskis fratajn organizaĵojn modeligitajn laŭ la Framasonaro kiu uzis la romantikan figuron de la britaj druidoj kaj bardoj kiel simbolojn de indiĝena brita spiriteco. Iuj el ĉi tiuj aroj estis pure frataj kaj kulturaj, kreintaj tradiciojn eke de la nacia imago de Britujo. Aliaj kuniĝis kun samtempaj movadoj kiel la fizikkultura movado kaj naturismo. Ekde 1980 iuj modernaj druidaj aroj adoptis similajn metodologiojn al tiuj de Kelta Rekonstruista Paganismo streĉante krei pli historie zorgan praktikon. Ĉiukaze, estas ankoraŭ diskutadoj pri kiom da simileco povas la modernaj druidoj havi aŭ ne havi kun la bronzepokaj druidoj.[7]

Kredadoj[redakti | redakti fonton]

Kredadoj tre varias kaj ne estas fiksata dogmo aŭ kredadsistemo kiun ĉiuj fideluloj sekvas.[8] Sendube, ĝi estas ŝlosilkomponanto de multaj druidaroj ke ne devus esti rigoraj dogmoj. Ne estas centra aŭtoritato super la tuta movado, nek iuj centra religia teksto aŭ religia estro. Kernideoj kunpartigitaj far multaj druidoj, laŭ Emma Restall Orr, la fondintino de La Druidreto, entenas "honoraĵon de la praavoj kaj honoraĵon de la tero".[9] Orr ankaŭ komentas ke "Druidismo estas kunligata kun ĉiuj aliaj terpraavaj tradicioj de la terglobo, kiel la indiana, la maoria kaj la huna, la aborigena kaj la indiĝenaj spiritecoj de Afriko kaj Azio",[10] vido apogita far la brita ĉefdruido Philip Carr-Gomm.[11]

Naturbazata spiriteco[redakti | redakti fonton]

Druidismo larĝe turniĝas ĉirkaŭ la kultado de la naturo. Phil Ryder asertis ke "en Druidismo, Naturo estas konsiderata senkondiĉe sankta kaj ĝi estas esprimo aŭ manifestaĵo de dieco".[12] Multaj druidoj estas animistoj. Multegaj druidoj vidas la naturaspektojn kiel trempitajn en spirito aŭ animo, laŭvorte aŭ metafore. Iuj druidoj rigardas bestojn kaj plantojn anoj, kiel la diecoj de la keltoj, de túath, aŭ tribo[13] kaj tial honorindaj. Kelta aŭtoro J.A. MacCulloch skribis pri tio pliprofundiĝe en libro eldonita en 1911 titolita Religio de la Antivaj Keltoj.

Konsiderante ke ili vidas naturan mondon kiel sanktan, multaj druidoj apartenas al mediismo, tiel ili agas por protekti areojn de la natura pejzaĝo kiuj estas minacataj de la progresigo aŭ de la polucio.[14][15]

Teologio[redakti | redakti fonton]

La teologio de la moderna druida movado estas laŭnature naturbazata, egaligante diecon kun la naturmondo. Ĉiukaze, la detaloj de Druidismo ŝanĝiĝis dum la jarcentoj, ekde Dio-bazita monoteisma tradicio ĝis Diino-bazita politeisma tradicio.

Monoteismo[redakti | redakti fonton]

Kiam moderna Druidismo evoluis religio en Britio dum la 18-a jarcento, la insulo estis kvazaŭ tute kristana kaj la plimulto de la popolo kredis je monoteisma Dio. Tia ideo estis adoptita far multaj el la pioniraj modernaj druidoj, kiel la kimro Iolo Morganwg.

Fine de la 19-a jarcento, Druidismo estis ankoraŭ "monoteisma filozofia tradicio".[16]

Novpagana teologio kaj la Diino[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Konsentu, ho Diino, cian protekton
kaj en protekto, forton
kaj en forto, komprenon
kaj en kompreno, konon
kaj en kono, la konon pri justeco
kaj en la kono pri justeco, la amon al ĝi
kaj en la amo al ĝi, la amon al ĉiuj estaĵoj
kaj en la amo al ĉiuj estaĵoj, la amon al Diino kaj al ĉiu Virto. 
— La Druida Preĝo, laŭ Iolo Morganwg.[8]

Iuj druidoj, kiel anoj de Ár nDraíocht Féin, estas politeistoj, venerante plurajn diojn kaj diinojn, kiuj "estas respektindaj, amindaj kaj venerindaj".[17] Ĉi tiuj diecoj estas kutime akiritaj el historia kelta politeismo, kvankam ili povas ankaŭ fonti el aliaj fontoj, kiel ekz. Kristanismo.[18] La Diino Danu donas sian nomon al la familio de irlandaj diecoj, kiu gaele estas Tuatha Dé Danann. La hierarkia koncepto de venerado implikante subiĝon kaj obeon flanke de ni, malsuperaj estaĵoj ne estas koncepto akordigebla kun Druidismo, spite al ofta miskompreno bazata sur la judkristana hierarkia koncepto de venerado.

Per la pliiĝo de Novpagana Druidismo kaj la vasta akcepto de la diina kultado, en "La Druida Preĝo", kiu estis skribita origine en la 18-a jarcento far la druido Iolo Morganwg, la vorto "Dio" estis substituita per "Diino" komunuze.[8]

Venerado je la praavoj[redakti | redakti fonton]

Respekto pri la praavoj estas alia kernokredado laŭ iuj druidoj. Ĉi tiu ideo pri respekto pri la praavoj, aŭ venerado je la praavoj, estas komuna en la paganaj popolreligioj. Reviviĝistoj kaj rekonstruistoj akordas ke koni kiom eble plej multe la vivojn de niaj praavoj kaj gardi la nacian aŭ triban heredon estas grava kaj bona. Arkeologia evidenteco sugestas ke la antikvaj popoloj el Britujo, Irlando kaj aliaj landoj de Eŭropo aplikis sepultajn kutimojn el kiuj ni deduktas apartan respekton pri praavoj kaj eble kredado pri vivo post morto kelkmaniere.

La druida praavovenerado ĝenerale koncentriĝas sur la bronzepokaj "keltaj" popoloj el uesta Eŭropo, kial ĉi tiuj estis la popoloj inter kiuj la antikvaj druidoj vivis. Tio oferas kunligon kun la Keltoj per "sangligilo kun moderna kelta lando aŭ pure anima fideleco".[19] Iuj druidoj, ĉiukaze — aparte tiuj sen etna kunligo — ne emfazas tian keltan ligilon kaj koncentriĝas anstataŭe sur aliaj historiaj popoloj, kiel la Anglosaksoj aŭ la Nordhomoj.[20]

Praavovenerado igas multajn kontraŭi la arkeologiajn prifosojn de homaj restaĵoj kaj ilian sekvan eksponon en muzeoj. Multaj organizis kampanjojn por ilia resepulto. Ekz. en 2006 novdruido nomigita Paul Davies petis ke la Muzeo Alexander Keiller en Avebury, Wiltshire resepultu iliajn homajn restaĵojn kaj li asertis ke stapli kaj eksponi ilin estis "malmorala kaj malrespektema".[21] Kritiko je ĉi tiu vido elvenis el la arkeologia komunumo, per asertoj kiel "neniu moderna etna aro aŭ kulto devus rajtigi alproprigi al si niajn praavojn por propraj programoj. Prizorgi tiajn restaĵojn koncernas la internacian sciencan komunumon."[22]

Transmondo[redakti | redakti fonton]

Emma Restall Orr asertis ke "estas ĝenerala akcepto" de reenkarniĝo inter la druidoj kaj ke animo povas reenkarniĝi en iu ajn specio.[9] Ĉiukaze, la afirmo de Orr ke ĉi tio estas kvazaŭ universala inter la druidoj ne estas subtenata; ne estas diskuto pri la transmondo aŭ la reenkarniĝo, ekzemple, en la skriboj de la Reformitaj Druidoj el Nord-Ameriko.[1]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ceremonioj[redakti | redakti fonton]

La kutimoj de la modernaj druidoj tipe okazas subĉiele, taglume, en tio kiun oni priskribas kiel "la okulo de la suno".[23] Kelkokaze, ili male elfaras siajn ritojn ŝirmeje, aŭ dumnokte.[23] Plej multaj druidoj elfaras ceremoniojn en cirklo ĉirkaŭ altaro aŭ centra fajro. Novdruidoj ofte renkontiĝas kaj aplikas are. Ĉi tiujn arojn oni nomas varie "grovoj" (angle "groves") aŭ "henĝoj" (angle "henges"). Kelkfoje ili renkontiĝas ĉe kromleĥoj kaj aliaj megalitoj kiuj estas prakeltaj, sed kiuj ekde la romantika reviviĝo estis kunigitaj laŭ la popolimago kun la antikvaj druidoj. La somera solsticon novdruida rito estas farata speciale ĉe Stonehenge en Anglio. Alia aparte sankta ejo estas Glastonbury en suda Anglio. En mondpartoj trans la zono de la originaj keltaj triboj en Eŭropa kaj de la prakeltaj megalitaj kulturoj, la modernaj druidoj serĉas komprenon pri la sanktaj ecoj de pejzaĝo kaj ejo.

Elfarante ritojn, kelkaj modernaj druidoj surmetas ceremoniajn mantelojn kaj vestojn, kiuj kelkokaze imitas la bronzepokan stilon de la Keltoj. En kelkaj ordenoj, vestoj aŭ manteloj diverskoloraj estas uzataj por indiki la gradon de la druido en la ordeno. en la kazo de la Ordeno de Bardoj, Ovatoj kaj Druidoj, la blua koloro, la verda kaj la blanka estas respektive atribuataj al ĉi tiuj gradoj. Iuj modernaj druidoj uzas ankaŭ ritan vergon, simbolan sorĉan ilon daŭre kunigitan kun druidoj kaj sorĉistoj kutime. Multaj modernaj druidaj ne adoptas iun ceremonian veston.

En la 1990 - 2000 jardeko kaj plu, la uzo de ŝvitigaj kabanoj iĝis kreskante fama inter druidoj. Origine kutimo elfarita far anoj de iuj nord-amerikanaj indianaj aroj, ĝi estis adoptita en la Druidismo kiel parto de disvastiĝinta perceptaĵo ke por lerni antikvan eŭropan kulturon kaj religion, la druidoj estus devintaj ĉerpi el indiĝenaj mondaj kulturoj kaj religioj kiuj pli estis en kontakto kun la natura pejzaĝo. En la Druidismo, ŝvitigajn kabanojn oni konsideras kiel "komencajn kaj regenerajn oportunecojn por sin redediĉi al honori la Teron kaj la vivkomunumon ."[24]

Artoj kaj poezio[redakti | redakti fonton]

En la druidismo, specifa ceremonio okazas: ĝi estas la eistedvodo (kimre "eisteddfod") kiun oni dediĉas al la ludado de poeziaj kaj muzikaj interpretoj.[25] En la druida komunumo, profesiulojn kiuj estas aparte taŭgaj oni diras bardoj,[23] vorto bazata sur la vorto bardoi, kiun helena historiisto Strabo asertis ke estis la termino por poetoj en la bronzepoka Gaŭlujo.[26] Bardoj prezentiĝas en eistedvodoj ĉe pluraj okazoj, de formalaj ritoj ĝis trinkejkuniĝoj, somerkampoj kaj mediistaj protestoj.[25] Iloj komune uzataj far druidaj bardoj inkluzivas aŭdajn kordinstrumentojn kiel gitaro, klarŝaĥo (gaele "clàrsach" aŭ "cláirseach") - irlanda muzikilo kiu similas harpon - kaj ankaŭ baŭrano (gaele "bodhrán") - irlanda kadrotamburo - sakŝalmo, tintilo, fluto kaj fajfilo. Akademiano Graham Harvey kredis ke ĉi tiuj specifaj iloj estis favoritaj de la modernaj druidoj ĉar multaj el ili estis irlandanoj origine kaj tial ĝi donis "keltan guston, ŝajne alvokante la Bronzepokon", tiam kiam la antikvaj druidoj vivis.[25]

Inspiron por poezio kaj aliaj artoj oni konas kiel Aŭenon (kimre "Awen") kaj oni kredas ke ĝi estas "flua spirito" donata far la Diino kiu povas esti alvokata far la druido.[23] En multaj druidaj ritoj, Aŭeno estas alvokata kantante la vorton "Awen" aŭ "A-I-O" trifoje, por aliigi la konsciencon de la partoprenantoj kuntrenataj.[27]

Iuj druidoj estas uzintaj aliajn muzikajn ĝenrojn kaj kun pli teknologiaj muzikiloj, inkluzivite blusa kaj rejva muziko kaj unu brita klubo, Megatripolis, malfermis kun la performanco de druida rito.[28]

Arbinstruo[redakti | redakti fonton]

Inter multaj druidoj estas sistemo de arbinstruo (angle "tree lore"), per kiu diversajn kunigojn oni atribuas al diversaj arbospecioj, inkluzivite specialajn humorojn, agojn, vivfazojn, diecojn kaj praavojn.[29]

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Iuj modernaj druidaroj klopodas reviviĝi folklorajn eŭropajn festivalojn kaj iliajn respektivajn tradiciojn.[30]

Multaj druidoj festas okto festivalojn ĉiujare, kiujn oni kolektive konas kiel la Jarrado. Kvar el ĉi tiuj estas sunaj festivaloj, poziciigataj ĉe la solsticoj kaj ekvinoksoj. La aliaj kvar estas la "keltaj" festivaloj de la antikva Irlando. La ideo de la Jarrado estis enkondukata en la Druidismon far Ross Nichols, kiu kreis la Ordeno de Bardoj, Ovatoj kaj Druidoj en 1964 kaj li akiris ĉi tiun ideon el sia amiko Gerald Gardner, kiu efektivigis ĝin en sia Bricket Wood koveno de gardnerismaj sorĉistoj en 1958.

Festivalo Norda Hemisfero Suda Hemisfero Historiaj Originoj Kunigoj
Saveno 31-an de Oktobro 30-an de Aprilo, aŭ 1-an de Majo Kelta paganismo (vidu ankaŭ Keltoj) Morto kaj praavoj.
Vintra Solstico, Alban Arthuan 21-an aŭ 22-an de Decembro 21-an de Junio Ĝermana paganismo Vintra Solstico kaj la renaskiĝo de la suno.
Imbolko 1-an aŭ 2-an de Februaro 1-an de Aŭgusto Kelta paganismo Unuaj signoj de printempo.
Printempa ekvinokso, Alban Eilir 21-an aŭ 22-an Marto 21-an aŭ 22-an de Septembro Ĝermana paganismo Printempa ekvinokso kaj la komenco de la printempo.
Belteno 30-an de Aprilo aŭ 1-an de Majo 1-an de Novembro Kelta paganismo La plenflorado de la printempo.
Somera Solstico, Alban Hefin 21-an aŭ 22-an de Junio 21-an de Decembro Eble neolitika Somera Solstico.
Lunaso 1-an aŭ 2-an de Aŭgusto 1-an de Februaro Kelta paganismo La rikolto de la greno. Lunaso
Aŭtuna ekvinokso, Alban Elfed 21-an aŭ 22-an de Septembro 21-an de Marto Neniu historia pagana ekvivalento. Aŭtuna ekvinokso. La rikolto de la fruktoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de William Stukeley, unu el la primaraj personecoj de la disvolvo de Druidismo, li havis ankaŭ signifan influon sur la moderna arkeologio.

La druida movado originiĝis inter la romantikaj ideoj pri la antikvaj druidoj kiujn oni komencis disvolvi en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Kvankam multaj fruaj mezepokaj verkistoj, ĉefe en Irlando, demonigis la antikvajn druidojn kiel barbarojn kiuj kutimis homajn oferojn kaj klopodis forigi la alvenon de la Kristanismo, iuj malfruaj mezepokaj verkistoj komencis prilaŭdi tiujn kiujn ili konsideris la virtojn de la druidoj kaj ili reinventis ilin kiel naciajn heroojn, ĉefe en Germanio, Francujo kaj Skotlando. Estis ankaŭ dum ĉi tiu periodo ke Conrad Celtis komencis propagandi la bildon de la druidoj kiel barbohavaj, saĝaj maljunuloj kiuj surmetis blankajn vestojn: bildo kiu havos grandan influon dum la sekvantaj jarcentoj.[31]

La imago de la ferepokaj druidoj kiel naciaj herooj ekaperos pli poste en Anglio dum la frua mezepoka periodo, per la antikvaĵisto kaj anglikana vikario William Stukeley (1687–1765) kiu proklamis sin "druidon" kaj skribis iujn famajn librojn en kiuj li asertis ke prahistoriaj megalitoj kiel Stonehenge kaj Avebury estis temploj konstruitaj far la druidoj, aserto kiun oni konsideras hodiaŭ malĝustan. Stukeley mem, devota sed neortodoksa kristano, sentis ke la antikvaj druidoj estis sekvantoj de monoteisma kredo kiu multe similis Kristanismo, kaj je certa momento li eĉ afirmis ke antikva Druidismo estis "tiom ege simila al Kristanismo, ke fakte, ĝi diferencis de la lasta nur ĉar la druidoj kredis ke mesio estas venonta al la mondo, dume ni kredas ke li estas veninta".[32]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Reformita Druida Antologio.
  2. Orr 2000.
  3. Nichols 1990.
  4. Harvey 2007. p. 17.
  5. Orr 2000. p. 07.
  6. "Modernaj druidoj ne havas rektan kunligon kun la bronzepokaj druidoj. Multaj niaj ideoj pri druidoj baziĝas sur la miskomprenoj kaj miskonvencioj de la fakuloj de antaŭ 200 jaroj. Ĉi tiuj ideoj estis trudanstataŭitaj far sekvaj studoj kaj malkovroj." [1]
  7. Bonewits 2006. pp. 128-140.
  8. 8,0 8,1 8,2 Harvey 2007. p. 30.
  9. 9,0 9,1 Orr 2000. p. 09.
  10. Orr 2000. p. 08.
  11. Carr-Gomm 1990. p. 09.
  12. La Sankteco de Naturo”.  Arkivigite je 2012-07-08 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-08. Alirita 2012-11-10.
  13. MacCulloch, J. A.. (1911) La Religio de la Antikvaj Keltoj. Edinburgo: T. & T. CLARK, p. 3–5. ISBN public domain.
  14. Orr 2000. p. 32.
  15. Harvey 2007. pp. 31-32.
  16. Harvey 2007. p. 34.
  17. ADF (.org).
  18. Orr 2000. p. 28.
  19. Orr 2000. p. 26.
  20. Orr 2000. p. 29.
  21. (2009) “Kunsido pri antikvaj homaj restaĵoj finiĝas la 31-an Jan”, British Archaeology (104). 
  22. (2009) “Leteroj: Homaj Restaĵoj”, British Archaeology (105). 
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 Harvey 2007. p. 20.
  24. Harvey 2007. pp. 26-27.
  25. 25,0 25,1 25,2 Harvey 2007. p. 22.
  26. Strabo. Geographica. IV.4.4-5.
  27. Harvey 2007. p. 21.
  28. Harvey 2007. pp. 23-24.
  29. Harvey 2007. p. 25.
  30. Harvey 2007. p. 23.
  31. Hutton 2009. pp. 49-55.
  32. Hutton 2009. pp. 86-102.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Akademiaj libroj


Druidaj libroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]