Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Dumetil-benzilamino estas organika kombinaĵo enhavanta unu benzilan grupon ligitan al dumetilamina funkcia grupo. Ĝi uzatas kiel katalizilo por preparado de poliuretanaj ŝaŭmoj kaj epoksaj rezinoj. Dumetil-benzilamino povas sinteziĝi per metiligo de la benzilamino kun formiata acido kaj formaldehido laŭ reakcio de Eschweiler-Clarke. Tiaj kiaj aliaj benzilaj komponaĵoj, dumetil-benzilamino spertas rektan metaligon kun butil-litio, tiamaniere ke multaj o-derivaĵoj de tiu komponaĵo estas konataj.