Duobligo (lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duobligo estas morfologia proceso, ĉe kiu sonoj, silaboj, vortoj aŭ vortopartoj estas ripetataj, per tio ke oni kopias certan parton resp. sonsekvon de la baza vorto, tiun reduplikaĵon denove kun la bazo ligas kaj per tio kreas la derivitan formon de la bazo. Oni distingas inter parta kaj kompleta duobligo, depende de tio, ĉu nur parto de la bazo aŭ la kompleta vorto estas duobligata. En la plej multaj lingvoj de la mondo estas ĉi tiu metodiko ĝenerale uzata, interalie por krei formojn de la estinteco, de la pluralo, de la diminutivo ktp (fleksio). Sed ĝi ankaŭ estas uzata en la vortfarado por la kreado de novaj vortoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Esperanto: finefinfine
Fiĝia: bota – „maturiĝi“ → bo~bota – „ekmaturiĝi“
Georga: lamaz- – „beleta“ → lamaz~lamaz- – „tre beleta“
Kiribata: burae – „hararo“ → burae~rae – „hara“
Japana: hito (人) - „homo“ → hito~bito (人人 aŭ 人) - „popolo, homaro“[1]
Nordĉina: rén – „persono“ → rén~rén – „ĉiuj“
Papiamento: ketu – „silenta“ → ketu~ketu – „tre silenta“[2]
Itala: piano – ĉi tie: „malrapida“ → piano piano – „tre malrapida, iompostioma, ankaŭ: tiel malrapide mi fariĝas maldolĉa!“ (en la Itala ĉiam komparo; komparu forte (forta) kaj "bello" (bela))

Duobligo en la germana[redakti | redakti fonton]

En la germana la duobligo okazas malofte. Ankaŭ prefiksoj povas esti duobligataj resp. iteraciataj: Urur…großmutter, vorvorvor…gestern. En la infana lingvaĵo tiaj vortoj estas pli ofte troveblaj, oni pensu ekzemple pri Papa, Mama, Wauwau.

La preterita formo tat (pli malnove: tät/tet) de tun enhavas kun la duobla ‚t‘ reston de la malnova hindeŭropa duobligo de la perfekto. Tio konserviĝis ekzemple en malnova greka, en sanskrito sed ankaŭ en restoj en la latina. Tiel la greka verbo παιδεύω paideuō kreas la perfekton πεπαίδευκα pepaideuka, de la latina tango la perfektformo estas tetigī (tiel nomata duobliga perfekto).

Ĉe gehen kaj tiuj germanaj verboj, kies radika vokalo en la infinitivo kaj en la participo II estas la sama, en kies preterito tamen staras -ie- (komparu: neregula verbo), reiras same ankaŭ al la duobligo de la perfekto, ĉe kio tiuj ĉi tie sinkrone ne plu kiel tiaj estas rekoneblaj kaj ankaŭ la historia evoluo de ĉi tiuj formoj ankoraŭ atendas kompletan klarigon.

Duobligaj vortoj ofte hejmiĝis el fremdaj lingvoj, kiel ekzemple BonbonTamtam.

La termino duobligo ne ĉiam estas tute klara. Do, tiel estas vortoj, kiuj formas kun si mem komponaĵon (Autokomposita), ofte ni kiel tiaj rigardataj. Kompetenz-Kompetenz ekz. estas kelkfoje traktata kiel la plej longa per duobligo kreita germana vorto. Fakte temas ĉi tio tamen pri determina kunmetaĵo, kiu akcentas la signifon de la kompetento por la kreado de kompetentoj (komparu ankaŭ francan: compétence de la compétence). bittebitte, klein-klein kontraŭe, kiuj simple esprimas „intensigo“n, estas duobligoj.

Duobligo en la svisgermana[redakti | redakti fonton]

En la svisgermana estas uzataj kontraŭe al la norma germana kaj svisa altgermana duobligoj de verboj kaj demandaj pronomoj ofte.

Duobligo de verboj[redakti | redakti fonton]

La svisgermana priskribas senpere proksimajn agojn per la helpoverboj gaa "iri", cho "veni" laa "lasi", afange "komenci". Ĉi tiu verboj disponas ĉiuj pri neakcentata formo, kiu estas uzata en la duobligo aŭ eĉ triobligo, kiu en kunteksto kun sekva post la verbo infinitivo estas uzata.[3]

Ekzemploj:

  • Ich gang go poschte.Ich gang goge poschte. (duobligo de gaa per go, triobligo per goge. Signifo en la norma germana: Ich gehe einkaufen, jetzt gleich. "Mi faros aĉetojn, tuj")
  • Ich chum cho luege.Ich chum choge luege. (duobligo de cho, triobligo per choge. Signifo en la norma germana: Ich komme schauen, jetzt gleich. "Mi venos rigardi, tuj")
  • Ich laa di la mache.Ich la di lala mache. (duobligo de laa per la, triobligo per lala. Signifo en la norma germana: Ich lasse dich machen, von jetzt an. "Mi lasos vin fari, ekde nun")
  • Ich fange afa esse. (signifo en la norma germana: Ich beginne zu essen, jetzt gleich. "Mi ekmanĝas, nome tuj" duobligo de afa. )

Duobligo de demandaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

La svisgermana konas ankaŭ la duobligon de demandaj pronomoj. Ĝi estas uzata por plifortigo la demandon. La duobligo okazas aŭ per la ripeto de la demanda pronomo je la fino de la demanda frazo aŭ per duobligo de la demanda pronomo mem, ĉe kio la liga silabo li estas aldonata. La duobligo estas aplikata nur kun la unusilabaj demandaj pronomoj was "kio" kaj wer "kiu" en offenen Fragen verwendet.[4]

Ekzemploj: (Signifo en la norma germana: Was machen wir morgen, bitte sehr? "Kion ni faros morgaŭ, bonvolu?")

  • Was mache mer morn was? (duobligo kun dua demanda pronomo je la fino de la frazo.)
  • Waseliwas mache mer morn? (duobligo de la demanda pronomo.)

Duobligo en la malnova greka[redakti | redakti fonton]

En la malnova greka ekzistas la duobligo kiel signo de la radiko de la perfekto. Se la verbo komenciĝas per simpla konsonanto krom ρ, tiam ĉi tiu konsonanto estas duobligata kun la vokalo ε antaŭ la verbon. En la kazo de aspiraciaj sonoj staras la koncerna tenuiso: λύω Perf. λέλυκα sed θεάομαι Perf. τεθέαμαι. Se verbo komenciĝas per muta cum liquida duobliĝas nur la muta kun ε antaŭ la verbon: κλείω Perf. κέκλεικα. En ĉiuj ceteraj kazoj ne okazas duobligo, anstataŭ la perfekto estas formata per aŭgmento.

Kelkaj malmultaj verboj havas duobligon de prezenco kun la vokalo ι, per kiu ili distingiĝas de efektiva verba radiko: δίδωμι verba radiko: δω

Klasoj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas diversajn formojn de duobligoj/iteracioj:

  • ekzakta duobligo (simpla duobligo): pap.: ketu~ketu „tre silenta“, germane: klein-klein
  • Echowortbildung (Reimbildung, Reimdoppelung): bik.: harap-hasap „malglata“, angle: party-shmarty, germane: Heckmeck
  • Ablaŭtaj kreaĵoj (ablaŭtaj duobligoj)[5].
    Ĉe la duobligo kun ablaŭto okazas en la germana plej ofte interŝanĝo de i al a: ekz. Singsang, Wirrwarr, zickzack, ritsch-ratsch, schnipp-schnapp, tick-tack.
    En la angla troviĝas interŝanĝo de i al o: ekz. Flip-flop, Hip-hop, Pingpong, Tip-top.[6]
  • malofta: Triobligo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1], vidu anglan artikolon en la Vikivortaro
  2. The Graz Database on Reduplication Arkivigite je 2012-03-13 per la retarkivo Wayback Machine, Universitato Graz.
  3. Katja Schlatter Gappisch:Die Verdoppelung des Verbs laa 'lassen' im Zürichdeutschen Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 4,0 MB)ISSN 1615-3014
  4. Natascha Frey: W-Wort-Verdoppelung im Schweizerdeutschen Arkivigite je 2011-05-22 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 5,2 MB)ISSN 1615-3014
  5. La terminoj „simpla duobligo“ (einfache Doppelung), „rima duobligo“ (Reimdoppelung), kaj „ablaŭta duobligo“ (Ablautdoppelung) estas uzataj de Wolfgang Fleischer, Irmhild Barz, unter Mitarbeit von Marianne Schröder: Wortbildung der deutschen Gegenwartssprache. 2., durchgesehene und ergänzte Auflage. Niemeyer, Tübingen 1995, ISBN 3-484-10682-4, S. 48 und von Duden. Die Grammatik. 7., völlig neu erarbeitete und erweiterte Auflage. Dudenverlag: Mannheim/ Leipzig/ Wien/ Zürich 2005, S. 453f. ISBN 3-411-04047-5, S. 680 uzita.
  6. DUDEN-Newsletter vom 26. November 2010

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jacques André: Les mots a redoublement en latin. En: Études et commentaires. 90. Klincksieck, Paris 1978.
  • Andrzej Zdzisław Bzdęga: Reduplizierte Wortbildung im Deutschen. Praca Wydana z Zasiłku Polskiej Akademii Nauk, Poznań 1965.
  • Bernhard Hurch (ed.): Studies on Reduplication. En: Empirical Approaches to Language Typology. 28. Mouton de Gruyter, Berlin 2005.
  • Edith Moravcsik: Reduplicative Constructions. En: Joseph Greenberg (ed.) Universals of Human Language. Vol. 3, Word Structure. Stanford University Press 1978. S. 297–334.
  • August Pott: Doppelung (Reduplikation, Gemination) als eines der wichtigsten Bildungsmittel der Sprache, beleuchtet aus Sprachen aller Welttheile. Meyer, Lemgo, Detmold 1862. (Institut für Sprachwissenschaft Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine, Geisteswissenschaftliche Fakultät der Karl-Franzens-Universität Graz)
  • Peter Rühmkorf: agar agar – zaurzaurim. Zur Naturgeschichte des Reims und der menschlichen Anklangsnerven. Suhrkamp, Frankfurt 1985. ISBN 3-518-11307-0.
  • Wolfgang Schindler: Reduplizierende Wortbildung im Deutschen. En: Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung. 44, 1991. S. 597–613.
  • Françoise Skoda: Le redoublement expressif: un universal linguistique. Analyse du procédé en grec ancien et en d’autres langues. 15, numéro spécial. Société d’études linguistiques et anthropologiques de France, Paris 1982.
  • Richard Wiese: Über die Interaktion von Morphologie und Phonologie – Reduplikation im Deutschen. En: Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung. 43, 1990. S. 603–624.
  • Jinyang Zhu, Christine Culp, Karl-Heinz Best: Formen und Funktionen der Doppelungen im Chinesischen im Vergleich zum Deutschen. In: Oriens Extremus. 38, H. 1/2, 1995. S. 183–208.
  • Ralph Harry: Redoubligado: baza lingva fenomeno en Esperanto. En: Esperanto sub la Suda Kruco 23–25 (1996–1997).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Reduplikation (Sprache) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5420778 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)