Pingvenetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭdipteto)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pingvenetoj
Eudyptula minor
Eudyptula minor
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptula
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro Eudyptula ("bonaj etaj plonĝantoj") enhavas du speciojn de pingvenoj. Ĝi troviĝas en suda Aŭstralio, Tasmanio, Novzelando kaj la Ĉathamoj.

Eudyptula minor estas komune konata kiel Blua pingveneto kaj en maoria kororaa.

Kelkaj sciencistoj konsideras la blankanaĝilan version de la Blua pingveneto kiel separata specio, sed kelkaj konsideras ĝin nur kiel subspecio; aliaj opinias, ke la karakteroj estas ene de la limoj de normala loka variado. Analizo de mitokondria DNA sugestas ke ja estas 2 specioj: okcidente unu kiu evoluis en Aŭstralio kaj kompare ĵuse koloniigis la Sudan Insulon de Novzelando, kaj alian pure de Novzelando. La Blankanaĝila pingveneto povus esti klasita kiel unu ĝis 4 subspecioj de la Novzelanda specio. Necesas pli da informo tamen por solvi la taksonomion (Banks et al., 2002).

Klasigo[redakti | redakti fonton]

ORDO SFENISKOFORMAJ

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Banks, Jonathan C.; Mitchell, Anthony D.; Waas, Joseph R. & Paterson, Adrian M. (2002): An unexpected pattern of molecular divergence within the blue penguin (Eudyptula minor) complex. Notornis 49(1): 29–38. PDF kompleta teksto Arkivigite je 2007-07-24 per la retarkivo Wayback Machine