Eŭridico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aristeo, Eŭridico kaj Orfeo laŭ survaza pentraĵo de Francesco Xanto Avelli (ĉ. 1531).
Orfeo sekvita de Eŭridico, de Jean-Baptiste-Camille Corot.

En la helena mitologio, Eŭridico (en greka Εὐρυδίκη/Eurudíkê) estis kampara nimfo el Trakio kaj edzino de la kantisto kaj muzikisto Orfeo, kiu fame trankviligis bestojn per sia muziko.

En la verkoj de Vergilio, Aristeo rolis en la rakonto de Orfeo kaj Eŭridico. Laŭ tiuj versioj, li estis loĝanta en la valo Tempe kiam li renkontis la edzinon de Orfeo ĝuste post ŝia edziniĝo. Pasie, li persekutadis ŝin, ĝis kiam serpento pikis Eŭridicon, ĝuste pro sia kurado tra la arbaro, kaj tio mortigis ŝin[1]. Kiam Orfeo eniris en la Submondo por klopodi revenigi al la vivo sian edzinon Eŭridicon, estis Prozerpino kiu ordonis, ke dum la restado en ŝia regno, Eŭridico devas iri ĉiam malantaŭ Orfeo dum tiu trankviligas Cerberon per sia muziko sen rigardi malantaŭen. Tamen, kiam li estis jam abandononta la submondon, Orfeo haltis kaj senpacience rigardis malantaŭen al Eŭridico, post kio ŝi estis revenigita denove al Hadeso kaj Orfeo perdis porĉiame sian amatinon.[2]

La legendo en literaturo[redakti | redakti fonton]

La legendon de Orfeo kaj Eŭridico rakontis la klasikaj aŭtoroj

Kelkaj de la multaj aliaj verkoj

La historio de Orfeo kaj Eŭridico estas intrigo de kelkaj operoj, inter kiuj Euridice (1600), de Jacopo Peri, La favola d'Orfeo (1609) de Claudio Monteverdi kaj Orfeo ed Euridice (1762) de Christoph Willibald Gluck.

Orfeu Negro [eo: Nigra Orfeo] estas filmo el la jaro 1959, kiu translokas la antikvan miton pri Orfeo kaj Eŭridico en la estantecon de la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vergilio. Georgiko.
  2. Vergilio: Georgiko IV, pp. 453-527.