Eŭropa Ĝendarmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Ĝendarmaro
emblemo
flago
ĝendarmaro
Komenco 18-a de oktobro 2007 vd
Geografia situo 45° 33′ 0″ N, 11° 33′ 0″ O (mapo)45.5511.55Koordinatoj: 45° 33′ 0″ N, 11° 33′ 0″ O (mapo)
Lando(j) Reĝlando de NederlandoFrancioItalioHispanioPortugalioRumanioPollando vd
Sidejo Vicenza
Eŭropa Ĝendarmaro (Italio)
Eŭropa Ĝendarmaro (Italio)
DEC
Eŭropa Ĝendarmaro
Eŭropa Ĝendarmaro
Map
Eŭropa Ĝendarmaro
Moto Lex Paciferat
Fondinto(j) FrancioHispanioItalioReĝlando de NederlandoPortugalio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
EGaj membroj.

La Eŭropa Ĝendarmaro (EUROGENDFOR) estas speciala ĝendarmaro kunmetita de ĝendarmoj de sep malsamaj EU-membroŝtatoj. La forto estas bazita en Viĉenco, Italio, kaj partoprenas pacmisiojn ĉirkaŭ la mondo [1][2].

En la fortobazo en Viĉenco estas inter 800 kaj 900 ĝendarmoj kiuj supozeble estos pretaj por deplojo ene de 30 tagoj. Krom tio, la forto havas pliajn 2 300 ĝendarmojn en rezervo. La forto ne apartenas oficiale al la institucioj de la Eŭropa Unio, sed al la landoj kiuj partoprenas en ĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ideo establi komunan eŭropan ĝendarmaran forton unue estis levita de la franca ministro pri defendo Michèle Alliot-Marie en septembro 2003. En oktobro de tiu jaro Alliot-Marie prezentis la ideon por la dua fojo kune kun la itala Defendministro Antonio Martino ĉe la Eŭropa Unia Defendministroj renkontiĝo. La 17-an de septembro 2004, antaŭkonsento estis subskribita por la establado de la forto en Noordwijk, Nederlando. La interkonsento estis subskribita de Francio, Italio, Nederlando, Pollando kaj Portugalio. La 23-an de januaro 2006, la ĉefsidejo de la Eŭropa Ĝendarmaro-Forto estis oficiale inaŭgurita en Vicenza, Italio.

La 20-an de julio 2006, la forto estis deklarita funkcia. Inter la 19-an ĝis la 28-an de aprilo de tiu jaro, la unua ekzerco de la forto estis okazigita. Post la aliĝo de Rumanio al la Eŭropa Unio, la rumana ĝendarmaro petis permanentan observanstatuson en la eŭropa ĝendarmaro, kiel unua paŝo direkte al la plena membreco de rumana ĝendarmaro en la forto [3]. La 3-an de marto 2009, la rumana ĝendarmaro iĝis plena membro de la eŭropa ĝendarmaro [4]. Poste Hispanio ankaŭ aliĝis al la forto.

En decembro 2009, 276 ĝendarmoj de la forto estis senditaj al Afganio por trejni la Afganan Nacian Policon [5]. Komence de 2010, ĝendarmoj de la forto estis senditaj por helpi la viktimojn de la tertremo en Haitio [6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.fiep.org/wp-content/uploads/2011/12/E-reader-FIEP-Seminarbook.pdf
  2. (2013) “The European Gendarmerie Force: A solution in search of problems?”, European Security 22, p. 1–20. doi:10.1080/09662839.2012.747511. 
  3. Politica europeană - Forţa de Jandarmerie Europeană (European Policy - European Gendarmerie Force) Arkivigite je 2007-08-30 per la retarkivo Wayback Machine, Romanian Gendarmerie website, accessed on January 22, 2009
  4. Eurogendfor.eu, EGF News, accessed on March 23, 2009
  5. Des gendarmes picards bientôt en Afghanistan Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine, Nord Éclair, 12 June 2009
  6. European gendarmes to beef up Haiti security. euronews (2010-01-25). Arkivita el la originalo je 2012-01-26. Alirita 3 September 2010. Arkivigite je 2012-01-26 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]