Edward de Bono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Edward de Bono
Edward de Bono.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1933 (1933-05-19)
en Malto
Morto 9-an de junio 2021 (2021-06-09) (88-jara)
Lingvoj angla malta [#]
Ŝtataneco Malto [#]
Alma mater Christ Church CollegeTrinity CollegeUniversitato de Malto [#]
Profesio
Okupo kuracistopsikologofilozofo • universitata profesoro [#]
Laborkampo psikologiokognoscienco [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Edward de Bono

Edward DE BONO (li naskiĝis 1933 en Malto - 9-a de junio 2021) estis brita kuracisto, kiu verkis pli ol 60 librojn pri pensado kaj trejnas samkampe. Liaj verkoj estis tradukitaj al (sume) 37 lingvoj. Li estas edzo kaj patro de du filoj.

Post studo en St Edward's College li diplomiĝis pri medicino en Reĝa Universitato de Malto. Studinte en la Universitato de Oksfordo kiel stipendiulo de Rhodes Scholarship li akiris la titolon de honora doktoro en psikologio kaj en fiziologio. Krome li iĝis doktoro ("D.phil.") de medicino. Li daŭrigis sian studadon en la Universitato Oxford kaj atingis la akademian gradon "PhD".

En 1969 De Bono fondis Cognitive Research Trust (CoRT). tiu ĉi fondaĵo daŭre produktas kaj subtenas publikigaĵojn bazitajn sur liaj ideoj.

Edward de Bono iniciatis fondon de SITO - Supernacia Organizaĵo por Sendependa Pensado - kies sidejo estas en Malta. Laŭ li SITO estu kvazaŭ intelekta Ruĝa Kruco.

Famigis lin liaj metodoj por trejni kreivon kaj konscian, celdirektan pensadon. Lia principo estas: per trejnado kaj taŭgaj metodoj eblas konsiderinde kreskigi la kapablojn de nia cerbo.[1]

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj:

  • The Use of Lateral Thinking (1967)
  • The Five-Day Course in Thinking (1968)
  • The Mechanism of the Mind (1969)
  • Lateral Thinking (1970)
  • The Dog-Exercising Machine(1970)
  • Technology Today (1971)
  • Practical Thinking (1971)
  • Lateral Thinking for Management (1971)
  • Po: Beyond Yes and No (1972)
  • Children Solving Problems (1972)
  • Po: Beyond Yes and No (1973)
  • Eureka!: An Illustrated History of Inventions from the Wheel to the Computer (1974)
  • Teaching Thinking (1976)
  • The Greatest Thinkers (1976)
  • Wordpower (1977)
  • The Happiness Purpose (1977)
  • Future Positive (1979)
  • Atlas of Management Thinking (1981)
  • De Bono's Course in Thinking (1982)
  • Tactics: The Art and Science of Success (1985)
  • Conflicts (1985)
  • Masterthinker's Handbook (1985)
  • Six Thinking Hats (1985)
  • Serious Creativity: Using the Power of Lateral Thinking to Create New Ideas (1992) - resumo de multaj el liaj ideoj pri kreivo
  • Why I Want To Be King Of Australia (1999)
  • How to Have A Beautiful Mind (2004)

De Bono skribis ankaŭ multajn artikolojn por ĵurnaloj, inter ili The Lancet kaj Clinical Science.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

En angla lingvo[redakti | redakti fonton]

En germana lingvo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]