El la polvo de la tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El la Polvo de la Tero)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El la Polvo de la Tero
Enkonduko en la grundosciencon
Aŭtoro William Frederick Rolt
Eldonjaro 1967
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 134
vdr

El la Polvo de la Tero estas popolarscienca libro verkita de William Frederick Rolt. La subtitolo estas "Enkonduko en la grundosciencon". Eldonis ĝin Eldonejo Stafeto el La Laguna (Tenerifo) en 1967.

Enhavotabelo[redakti | redakti fonton]

  1. Tero kaj grundo
  2. La grundo
  3. La teksturo de la grundo
  4. Sablo - Ŝlimo - Argilo
  5. La organika parton de la grundo
  6. La origino de la grundo
  7. La bazaj bezonoj de la planto
  8. La akvo de la grundo
  9. Klasifiko de la grundo
  10. Komercaj sterkoj
  11. Grunda ekvilibro
  12. Scienco kaj agrikulturo
  13. La dieto de la homo
  14. Malsata mondo serĉas nutraĵon

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu ĉi libro, sub la iome misgvida etikedo "beletraj kajeroj", estas popularscienca enkonduko en la grundosciencon, kiel diras la subtitolo. Kaj ĉiun paŝon por pliriĉigi kompetente la neabundan popularsciencan literaturon en nia lingvo ni devas kore bonvenigi.
La stilo ne estas beletra, se tion oni atendas, sed ĝi estas simpla kaj ege populara. Oni povas kritiki ke mankas klarigaj ilustraĵoj. La nemultaj fotoj en la libro ŝajnas hazarde elektitaj - ili havas nemultan aŭ neniun rilaton al la temo. El nacilingvaj lernolibroj kaj popularaj libroj oni facile estus povinta ĉerpi multajn desegnaĵojn kaj fotojn, el kiuj ĉiu per unusola ekvido povus plivastigi kaj precizigi la klarigojn de la teksto. Trafaj ilustraĵoj estas ege gravaj en naturscienca populara verko, ili ne devas manki.
La libro diskutas la diversajn tipojn de grundo, klasifikas ilin, pritraktas ĝian originon, ĝian organikan parton, plue ĝi klarigas la bazajn bezonojn de la plantoj, kaj kiel pritrakti la grundon por sterkado kaj kultivado; ĝi priskribas la gravecon de nutraĵoproduktado kun aparta aludo al la premaj problemoj de nutrado de la rapide kreskanta loĝantaro de la evolulandoj.
Ŝajnas al mi, ke la informoj, kiujn donas la aŭtoro, estas tro ĝeneralaj, nesufiĉe precizaj; liaj pensoj iomete vagas de unu afero al alia, anstataŭ profundiĝi en konkretajn priskribojn de fenomenojprocezoj. Aliflanke, mi povas neniel ekskludi la eblon, ke ekzistas vasta publiko por popularsciencaj verkoj el tiu ĉi malpeza, konversacia formo, kaj mi rekomendas al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la naturo kaj pri agrikulturo studi la libron, eventuale en studrondoj.
Tre laŭdinde estas aldono de grundscienca vortareto, listoj de kemiaj elementoj, rokoj, rokaĵoj kaj mineraloj, ĉiuj kun difinoj. Ankaŭ aldonita bibliografio de naturscienca populara literaturo en Esperanto estas tre utila kaj devus stimuli al studado. Indekso, aliflanke, mankas; ĝi vere kompletigus la libron, kaj neniam indekso devus "malhaviĝi" en tia fakeca libro! 
— 1967, Paul Neergaard, Heroldo de Esperanto
Citaĵo
 Kiel la 63-a volumo de STAFETO aperis bonega libreto de "grundoscienco" de la novzelanda kemiisto, s-ro Rolt. Pri grundo mem 10 ĉapitroj el la tutaj 15 estas uzitaj. En aliaj ĉapitroj la temoj etendigas al plantnutrado, komercaj sterkoj, scienco kaj agrikulturo, kaj manĝaĵoj de l' homo. La fina ĉapitro temas pri "Malsata mondo serĉas manĝaĵojn".
Tial ĉi tiu libro enhavas ja ĝeneralan priskribon de agrikultura kemio de grundo ĝis manĝaĵojn de homaro. Mi dubas ĉu ĉi tiu verko apartenas al "beletraj kajeroj". La priskribo estas science ĝuste, kvankam en la komencaj partoj la aŭtoro ŝajne volis "beletri". Ĝi estas popularscienca kajero.
Al mi ŝajnas, ke por pli bone komprenigi laikajn legantojn, la aŭtoro devis utiligi ilustraĵojn kaj tabelojn, ekzemple por klarigi pri analizo de grundpartikloj per sinsekvaj kribiloj (p. 14) kaj selektanalizo laŭ akvofluo (p. 16), nitrogen- kaj karboncikloj (p. 39, 41), kaj klasifiko de diversaj grundoj (ĉap. 9).
La aldonitaj vortaretoj pri grundoscienco, kemiaj elementoj, rokoj kaj mineraloj estas tre utilaj. Tamen ili fariĝus pli utilaj, se ili montrus koncernajn paĝojn de la teksto, kiam tiaj troviĝas. Ekzemple, sub "humuso" aldonu "vidu paĝon 26".
Sekvas miaj opinioj pri iom da terminoj pri nutroscienco : "dieto" (ĉap. 14) estu "manĝaĵo", "dietoscienco" (p. 83) "nutroscienco", "dietero" (p. 85) "nutraĵo" (tuj sekve kaj multloke alie) "manĝaĵo", "butira, steara acido" (p. 84) "butirata, stearata acido", kaj "faboj" (p. 98) "legumenoj". 
— 1967, Kawamura Sin'itirô, Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]