Elektronika muziko
Elektronika muziko aŭ elektrona muziko estas muzikĝenro konceptita ekde la 1950-oj baze de sintezaj sonoj kaj signalaj produktanto. Primitive, kiam ne eblis uzi muzikon en reala tempo, la komponistoj kutimis registri ĝin en magnetaj bendoj, tiel ke eblis senpene manipuli kaj knedi la sonojn laŭvole.
Olim, la esprimo elektronika muziko arigis ĉiajn muzikojn kreita per helpo de elektronikaj muzikintrumentoj, sed tiu difino ne plu validas, ĉar preskaŭ ĉiun registritan muzikon kaj plejparto de koncertaj seancoj pli kaj pli dependas je elektroniko. Tiu artikolo nur temas pri la muzikaĵoj en kiuj elektroniko estas la ĉefa ingredienco kaj ne simple ia «spico».
Menciinde estas la diversdevenaj komponistoj, kiel Karlheinz Stockhausen, John Cage aŭ Brian Eno kiu estas ĉefaj eksperimentistoj kaj «muzikknedistoj» en tiu fako.
Elektroakustika muziko estas termino por Nova Muziko, kiu utiligas metodojn de elektronika sonproduktado aŭ estis elektronike transformita. La termino prezentas arnomon de diversaj muzikaj konceptoj, kiu dum la paso de kontinua kompozicia evoluo kaj malsama estetika diferencigo tutmonde disvastiĝis kaj establiĝis. Al la muzikaj konceptoj apartenas inter aliaj la Konkreta Muziko kaj la elektronika muziko de la Kolonja Skolo.
Subĝenroj
- Tekno
- Trenco
- Haŭzo
- Triphopo
- Industria muziko
- Nova ondo
- Media muziko
- Malvarma ondo
- Malluma ondo
- Etera ondo
Kelkaj artistoj
- Aphex Twin
- Astral Proĵekŝon
- Beck
- Daft Punk
- Jean Ven Robert Hal
- Jean Michel Jarre
- KMFDM
- Kraftwerk
- Massive Attack
- Nine Inch Nails
- Paul Oakenfold
- Portishead
- Tangerine Dream
- The Prodigy
- Tricky
- Rank 1
- Underworld
- Wesley Willis
- Vangelis
- Zero 7