Eli Urbanová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eli Urbanová
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1922 (1922-02-08)
en Čáslav
Morto 20-an de januaro 2012 (2012-01-20) (89-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Štěpán Urban
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • poeto • instruisto
vdr

Eliška "Eli" URBANOVÁ (naskiĝis la 8-an de februaro, 1922 en Čáslav, Ĉeĥio - mortis la 20-an de januaro 2012 en Prago) estis ĉeĥa poetino en Esperanto, honora membrino de UEA, laŭ knabina nomo Vrzáková, instruistino kaj eks-akademianino. Kiel poetino Urbanová debutis en la jaro 1940, kiam librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian lirikaĵon en la ĉeĥa lingvo Zrcadlo (Spegulo). En 1948 ŝi ellernis Esperanton kaj jam post kelkaj monatoj estiĝis tekstoj kaj versoj ... De tiam ŝi verkis multajn originalajn poemojn, el kiuj la plej bonaj atingis aprezon en Belartaj Konkursoj de UEA.

Eli Urbanová estas unu el fondintoj de Internacia Verkista Asocio en la jaro 1956 kaj dum tri jaroj estis membro de juĝkomisiono por Belartaj Konkursoj. Inter 1986 kaj 1995 ŝi estis akademianino. En 2001 ŝi akiris OSIEK-premion pro Hetajro dancas.

Profesie instruistino, ŝi esperantistiĝis en 1948 kun Štefo Urban, ŝia edzo ĝis 1955 kaj aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961). Ambaŭ membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en Esperanto. Jam en 1940 Urbanová aperigis poemaron en la ĉeĥa. En la periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn, i.a. la unuan premion pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954. Fortan impulson al Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en 1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956. Ŝi aperigis la poemarojn Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996; dulingva, kun ĉeĥa traduko de J. Rumler), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp’ (2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro (2007). Ŝiaj poemoj aperis ankaŭ en la kolektoj Kvarfolio (1976) kaj Eli Urbanová - nuntempa Esperanta poetino (2005), kaj en Esperanta antologio (1958 kaj 1983). Ŝia literatura ĉefverko tamen estas Hetajro dancas (1995), ampleksa aŭtobiografia romano, kiu ricevis la OSIEK-premion en 2001. Urbanová multe artikolis pri Esperanto en la ĉeĥa kaj instruis la lingvon. En 1957 ŝi kunfondis Internacian Verkistan Asocion, kiu funkciis dekon da jaroj. Ĝin sekvis en 1983 Esperantlingva Verkista Asocio, ŝi membris ankaŭ en tiu. De 1975 ĝis 1980 ŝi estis juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj. En 2003 OSIEK dediĉis sian konferencon en Prago parte al ŝia verkaro. Ĝia prelegaro, Intimaj temoj en Esperanto-beletro, aperis en 2005.

Urbanová estis membro de la Akademio de Esperanto 1986-1995. En 1996 ŝi fariĝis Honora Membro de UEA. La saman distingon ŝi ricevis de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1982.

Jan VRZÁK, patro de nia poetino Eli Urbanová mortis la 8-an de aŭgusto 1956 (Bulteno de EK Praha 41/1956)

Listo de verkoj

Bibliografio

  • Pri Hetajro dancas vidu Sten Johansson, Bohemia amoro: Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová [2005] en Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. UEA. Rotterdam. 2012. 143 paĝoj. Paĝoj 95-112.

Eksteraj ligiloj