Elisabeth Selbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elisabeth Selbert - portreto sur lernejo en Bad Godesberg

Martha Elisabeth SELBERT (fraŭlina nomo: Rhode; naskiĝinta la 22-an de septembro 1896 en Kaselo, mortinta samloke la 9-an de junio 1986) estis germana juristino kaj politikistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filino de panfaristo kaj prizongvardanto pasigis la junulajn jarojn en kristana medio. Ŝi frekventis ekde 1912 la Metian- kaj komercan lernejon de la Porvirina klerigsocieto en Kaselo. Ŝia celo estiĝi instruistino ne povis realiĝi pri financaj kialoj. Tial ŝi komencis labori kiel korespondistino eksterlanda, poste kiel poŝta helpistino en la telegrafia servo. Tie ŝi konatiĝis kun la posta edzo, la ruĝa funkciulo Adam Selbert kiu vekis ŝian intereson pri politikaĵoj. En la 1918-a jaro ŝi aniĝis al Socialdemokratia Partio de Germanio. Kuraĝigite de Philipp Scheidemann, la posta ĉefurbestro kasela, ŝi komencis engaĝiĝi publiciste kaj kiel prelegantino por politika klerigo de virinoj kaj por la egaleco antaŭleĝa de ambaŭ seksoj. En la 1919-a jaro ŝi sukcese kandidatis por deputiteco en la komunuma konsilantaro de Kassel-Niederzwehren. En oktobro de 1920 ŝi partoprenis kiel delegitino la Regnan konferencon virinan en Kaselo.

Post la edziniĝo kaj la nasko de du filoj ŝi trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe la Luisen-gimnazio en Kaselo (kiel eksterulino). Poste ŝi finstudis en nur 6 semestroj jursciencon ĉe la Universitato de Marburg. Sekvis la 1-an ŝtatan ekzameniĝon en printempo 1930 la doktoriĝo. La disertacia temo estis: "Edzeco malordigita kiel kaŭzo de ekdeziĝo". Cetere, la principo pri kulpo en divorcprocesoj validis ankoraŭ ĝis 1977...

Post la potencakiro de la nazioj ŝia edzo mallibervole demisiis kiel vicurbestrino en Niederzwehren; li arestitis en la koncentrejo de Breitenau. Ŝi sukcesis liberigi lin per jurista argumentado! En 1934 ŝi trapasis la 2-an ŝtatan ekzamenon en Berlino kaj sukcesis esti akceptita kiel advokatino kontraŭ la firma volo de Otto Palandt, prezidanto de la Regna ekzamena komisiono pri justicaĵoj kaj estro de la Nacisocialisma asocio de juristoj. Pro la malgranda pensiono de la edzo ŝi devis kvazaŭ sole zorgi pri la vivteno de la familio ĝis la fino de la milito; ŝi estis krome transpreninta en la 1934-a jaro la kancelariojn de du judaj kolegoj avdokataj.

Politika kariero postmilita[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito la usona milita registaro komisiis ŝin kunlabori en la reinstalo de justico kaj administrado. Pro siaj konoj de la angla lingvo ŝi laboris kiel porparolantino ĉe milittribunaloj kaj helpis reorganizi la socialdemokratian partion. Unue ŝi aktivis en la Superpolitika komitato de la urbo Kaselo, estante ekde 1946 konsilianino kaj membro de la distrikta kaj partia estraranoj de la socialdemokratia partio. Krome ŝi estis anino de la Konstitucie konsilanta landa asembleo de Granda Hesio en Wiesbaden. En 1948/49 ŝi iĝis membro de la Parlamenta konsilio kiu ellaboris Bundesgrundgesetz, la konstitucion de la Federacia Respubliko de Germanio. Ŝi sukcesis fundamente modifigi la el la konstitucio de la Vajmara respubliko originantan frazon: "Viroj kaj virinoj havu la samajn ŝtatanecajn rajtojn kaj devojn." Kontraŭ rezisto akra ŝi sukcesis mobilizi ĉiujn klasojn kaj grupojn sociajn al eksterparlamento protestado. Kun la helpo de sia sampartianino Friederike Nadig ŝi atingis la akcepton de la formulon Viroj kaj virinoj estas egalrajtaj (Artikolo 3, alineo 2, frazo 1) en la konstitucia versio de la 18.1.1948. Per tio ŝi metis la fundamenton por aliaj reguligoj favore al virinoj pli malfruaj (ofte eĉ nur post jardekoj realigitaj) kaj por aliaj sociaj kaj socialaj ŝanĝoj.

Krome ŝi engaĝiĝis (precipe ankaŭ pro personaj spertoj dum la nazia tempo) pri la fondo de Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio por protekti demokration kaj la sendependecon de la juĝistoj. Estante membro de la Landa parlamento de Hesio ekde 1946, ŝi masukcesis iĝi deputito de la Federacia Parlamento. Ankaŭ ŝiaj aspiroj pri ofico de juĝistino ĉe la Federacia Konstitucia Kortumo respektive la Federacia Sociala Kortumo fiaskis, ankaŭ pro nesufiĉa subteno fare de la propraj partianoj!

Post la demisio kiel deputitino de la heslanda parlamento en 1958 Selbert denove laboris kiel advokatino (ĝis 1981). Longan tempon oni ne plu memoris ŝin ĝis la remalkovro de ŝiaj agadoj fare de reprezentantinoj de la Nova emancipiĝa ondo en la 1970-aj jaroj. Ŝi tiam ekkonsideritis de ĉiuj kiel "advokatino de egaleco".

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1956: Großes Bundesverdienstkreuz
  • 1969: Wappenring der Stadt Kassel.
  • 1978: Wilhelm-Leuschner-Medaille des Landes Hessen
  • 1984: honora civitaneco en Kaselo
  • Diversloke pluraj stratoj kaj lernejoj (ekzempIe en Hameln: en tiu lernejo okazas en la 2015-a jaro la 92-a Germana Esperanto-Kongreso) nomitis por ŝi.
  • Salono Elisabeth Selbert en la modernigita ejo de la Federacia Sociala Kortumo en Kaselo
  • Salono Elisabeth Selbert en la Federacia ministerio pri justico en Berlino

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Antje Dertinger: Elisabeth Selbert. Eine Kurzbiographie. Hessisches Frauenministerium: Wiesbaden 1986
  • Barbara Böttger: Das Recht auf Gleichheit und Differenz. Münster 1990: Westfälisches Dampfboot. ISBN 3-924550-44-1
  • Hessische Landesregierung (Hg.): Elisabeth Selbert. Die große Anwältin der Gleichberechtigung. Frankfurt am Main 1999: Eichborn. ISBN 3-8218-1607-4
  • Heinrich Wilms: Dokumente zur Entstehung des Grundgesetzes 1948 und 1949. Stuttgart 2001: Kohlhammer. ISBN 3-17-016024-9
  • Giesela Notz: Frauen in der Mannschaft. Sozialdemokratinnen im Parlamentarischen Rat und im Deutschen Bundestag 1948/49 bis 1957. Bonn 2003: Dietz. ISBN 3-8012-4131-9 (PDF-dokumento)
  • Karin Dalka: Sternstunde einer Heldin. In: Frankfurter Rundschau vom 18./19. Oktober 2014, S. 24-26

Filmo pri ŝia vivo[redakti | redakti fonton]

  • Sternstunde ihres Lebens kun Iris Berben als Elisabeth Selbert, montrita en ARD en la 21.5. 2014, 20.15 - 21.45 h.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]