Okrapuga emberizo
Okrapuga emberizo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okrapuga emberizo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Emberiza yessoensis (Swinhoe, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Okrapuga emberizo (Emberiza yessoensis) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.
Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Koreio kaj orienta Rusio. Ties natura habitato estas moderklimataj herbejoj kaj marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Temas pri specio kun markata seksa duformismo, ĉar reprodukta masklo montras rimarkindan nigran kapon, kiu ĉe inoj kaj ĉe nereproduktaj maskloj montras kapobildon konsistantan je malhelbrunaj al nigrecaj kronostrio, traokula zono al orelareo kaj mustaĉa strio sur malhelbruna al sablokolora fono. La subaj partoj estas blankecaj al sablokoloraj. En dorso klare distingeblas la specio ĉar estas helbrunaj al sablokoloraj (okraj) senmarkaj kolumo kaj pugo, kio nomigas la specion, kaj pli bruna kaj strieca supra dorso kie videblas krom la kutimaj malhelaj strioj du grandaj helaj vertikalaj strioj el kolumo al pugo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Emberiza yessoensis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|