Emmy Haesele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emmy Haesele
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1894 (1894-07-08)
en Mödling
Morto 20-an de novembro 1987 (1987-11-20) (93-jaraĝa)
en Bad Leonfelden
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Emmy HAESELE (naskiĝinta la 8-an de julio 1894 en Mödling, mortinta la 20-an de novembro 1987 en Linz) estis aŭstra grafikistino kaj pentristino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Emmy Haesele estis la dua de kvar infanoj: pli aĝa frato Rudolf mortis en 1922 dum veterkatastrofo ĉe Dachstein-montaro; ŝi havis pli junan fraton kaj fratinon nome Marie. Ili pasigis la junulajn jarojn en egburĝaj kondiĉoj. Ilia patro, doktoro Leon Göhring, havis laborejon medicinan ĉe Heumühlgasse nr 3 en Vieno kie ankaŭ troviĝis ilia loĝejo. Emmy frekventis liceon kaj liberiĝis de desegnadhoroj sed devis lerni la ludadon de violono. Kun siaj gefratoj ŝi edukitis franclingve de francdevena edukistino. Emmy taksitis malfacila, obstina infano kiu suferis je koŝmaroj. La jaron 1910/11 ŝi pasigis en internejo en Vajmaro. Antaŭ la Unua mondmilito okazis ribelo pubereca kio esprimiĝis per mallonga hararo, veturado per motorciklo, montogrimpado ekscesa, skiado kaj sketado. Kun la fratino Marie ŝi estis inter la unua virino trupo kiu suprengrimpis la pinton de Kleine Bischofsmütze ĉe Dachstein-montoĉeno.

En 1916 ŝi edzigis amikon el junulaj tagoj, la kuraciston Hans Haesele. Haesele dummilite devis deĵori en Orienta Hungarujo kaj venigis la edzinon al si. Ŝi mem laboris kiel flegistino lazareta. La filo Heinz naskiĝis en la 1917-a jaro kaj unu jaron poste la filino Lieselotte (Mesi; en Vieno).

En 1919 Haesele iĝis subdistrikta kuracisto en Unken kaj ĉiuj loĝis en la t.n. doktora domo kun eta bieno agrikultura. Ankaŭ kulturo ege interesis la familion: en 1927 Emmy vojaĝis kun la kuzino de la edzo Parizon kaj oni ĉeestis en la festivalo de Salcburgo. Dufoje dum la 1920-aj jaroj ili iris al Darmstadt je ĝuado de Schule der Weisheit de Hermann Graf Keyserling kaj aŭskulti prelegojn de C. G. Jung, Hans Prinzhorn, Max Scheler kaj Johannes von den Driesch. Ĉi tie ankaŭ estiĝis la kontakto kun la pentristo Oskar A. H. Schmitz kaj la unuaj desegnadoj de Emmy Haesele certe inspiritis per tiu renkontiĝo.

La rilato al Alfred Kubin[redakti | redakti fonton]

En 1930 proponis Schmitz sendi kelkajn foliojn pentritajn al la edzo de la fratino Hedwig, la jam famekonata pentristo Alfred Kubin, al Wernstein-Zwickledt. En decembro 1931 mortis senatendite Schmitz kaj la Haesele-oj ekzorgis pri la vidvinigita Emeline Schmitz. Pere de ŝi la kontaktoj je Kubin renoditis ĝis kiam en 1932 venis laŭdanta letero el Zwickledt skribite fare de Hedwig Kubin kiu estis kvazaŭ la sekretariino de sia edzo. En la 20.5. la paro vojaĝis kun Emeline Schmitz al Malsupra Aŭstrio kaj tiel komenciĝis intensa, unue nur pri artodemandoj koncentriĝinta rilato. Komence de aŭgusto 1933 Alfred kaj Hedwig Kuhn venis somerferie al Unken kaj el pli postaj leteroj ellegeblas ke estis la 19.8.1933 la tago kiam ekis arda amrilato inter Emmy Haesele kaj Alfred Kubin kiu de la flanko de Kubin daŭris ĝis la 1936-a jaro.

Konatas ankaŭ la karesnomoj enamleteraj: Zwillings-Urweib (ZUW) por ŝi kaj Zwillings-Urmann (ZUM) por li. Ankaŭ la aludoj pri la virĉevalo Ali (kunmeto de la tri antaŭnomoj kubinaj, Alfred Leopold Isidor) kaj pri la ĉevalino Fatima estis karakterizaj ĉar Kubin estis uzinta tiujn nomojn jam ĉe pli fruaj amumadoj. Por li tiaĵoj ne estis io unika, nek la unua nek la lasta travivaĵo sed simpla antaŭenpuŝo por artista kreiveco. Lia edzino Hedwig mem plejfoje ĉi-inicitis. Tamen ŝi estis ŝokita kiam ŝi lernis pri amora afero kun sia fratino Tilly Spier aŭ la edzino de la ĵus mortinta bofrato, Emeline Schmitz. De Alfred Kubin mem oni konas la eldiron ke li sendis servistinojn al Passau por abortigo. Ankaŭ Hans Haesele fine toleris la situacion kaj la amaĵojn de ambaŭ. Nur la infanoj pli kaj pli ekfremdis disde la patrino. La sekvantajn jarojn Emmy Haesele vojaĝis plurfoje por longa tempo al Zwickledt kiam Hedwig forlasis sian domon por viziti la fratinon en Schärding. Same faritis feriumadoj kun Kubin, oftege je Ĉeĥoslovakio.

Politike tiam nacisocialismo pli kaj pli gravis ankaŭ en Aŭstrio. Kiam - post mangrenadatenco kontraŭ duonmilitaj Kristanaj defendgimnastikemoj (Christliche Wehrturner) en Krems - la partio NSDAP malpermesitis komenciĝis la agadaĉoj kaŝitaj de la nazioj. Ankaŭ Hans Haesele aniĝis al la kontraŭlegaj nazioj. Nek filo Heinz restis maltuŝita kaj eble estis tio la kialo por posta volonta eksoldatado; defronte li jam ne revenis. Ĉe vojaĝo de Emmy kaj Kubin estis iam malplaĉa momento dum dogankontrolo ĉe Haidmühle kie okazis nazia propaganda sceno kun krioj kaj kantoj kion Emmy ŝajne bonvenigis: tio inverse frapegis Kubin kies edzino Hedwig estis duonjudino, kio poste ankaŭ kaŭzis komplikaĵojn por li kaj nur danke al Ernst August von Mandelsloh, estro de la Regna ĉambro pri plastikaj artoj, sufokitis. Laŭ interpreto de Kubin ekis en Haidmühle la finiĝo de la flirtegado. Kiam Emmy Haesele venis je la komenco de februaro 1936 reen al Zwickledt Kubin simple forsendis ŝin tentante la domon ŝlosita. La plejmuto de la leteraj interŝanĝoj kaj bildoj de Kubin venis en la manojn de Kurt Otte al Hamburgo kiu stokis ĉion sekure dummilite.

La reago de la tuja repuŝiĝo estas anima vundego ĉe Emmy kiu tamen ankaŭ la sekvintajn jarojn ne sukcesis tute rompi la komunajn travivaĵojn. Ofte ŝi skribis leterojn kaj malgraŭ ĉio vizitis la komunumon Zwickledt ĉirkaŭonte la domon kubin-an kaj terenmetonte donacojn. Ĉe marŝado sur vojeto flanka iĝis eĉ lasta revido de Kubin, dum kio Kubin nur mallongajn salutvortojn adiaŭajn havis por ŝi. Kelkan tempon li ankoraŭ respondis ŝiajn surpaperigitajn vortojn sed nur koncerne artistajn demandojn. Post la morto de Hedwig Kubin en la 13.8.1948 nova espero je rekomenciĝo de la rilato naskiĝis kion malhelpis la dungo de Cilli Lindinger kiel nova edomservistino.

Aliaj agadoj[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1943 Emily voluntule eniris la servojn de kontraŭaviadila kanonado kaj post trejniĝo ŝi aktivis apud Münster/Distrikto Kufstein. Ekde la 1.10.1944 ŝi denove estis en Unken por subteni sian filinon, kies edzo estis falinta. Hans Haesele batalante en Balkanio perdiĝis en 1944. En 1948 li deklaritis mortinta laŭ instigo de Emmy kio ebligis akcepton de pension soldatvidvinan. Post fino de la Dua mondmilito ŝi arestitis post denunco pro malpermesita havo de armiloj, la filino por ses monatoj pro kompliceco. En Unken sekve faritis oficiale ordigita deviga evakuo kaj la doktora domo ne plu estis je la dispono de la Haesel-oj. Post liberiĝo en la 21.3.1946 Emily Haesele estis tute mon-nehava. Kun la ses jarojn aĝa nepo ŝi vivis ĝis septembro ĉe Ematergütl-bieno supre de Unken. En 1948 ŝi transloĝiĝis ĉe la fratino Marie Zelenka al Bad Aussee kie ŝi restis kun la nepo ĝis 1956.

Je paskodimanĉo de 1950 ŝi decidis konvertiĝi je katolikismo esperante povi rompi komplete ĉiujn memorojn al Kubin. Krome ŝi volis perdi ĉian imagitan kunkulpon rilate la mortojn de edzo kaj filo. La baptoceremonio iĝis kristnaske fare de paroĥestro Samhaber ĉe Wernstein am Inn (propre Zwickledt). En 1956 ŝi retiriĝis en la gepatran loĝejon al Vieno kie ŝi flegis la malsanan patrinon ĝismorte en 1963.

En la 20.8.1959 mortis Alfred Kubin kies entombigon ŝi ne partoprenis. Nur en 1962 ŝi ree troviĝis en la domo de Kubin danke al perado de pastoro Samhaber, bonvenigote fare de la domservistino Cilli. En 1969 ripetitis la feliĉa vizito. En 1968 ŝi akceptitis membro ĉe la gildo Berufsverband der bildenden Künstler[1]. Finodevo artista venis post frakturo de femuro kaj de la dekstra mano. En la aĝo de 85 jaroj ŝi transloĝiĝis al la filino Mesi († 2008) al Bad Leonfelden/Distrikto Urfahr-Umgebung. La lastajn jarojn la salcburga galeriisto Ferdinand Altnöder ekinteresiĝis pri ŝi kaj fakte iĝis li postlasitaĵprizorganto (de la bildaro). Post stumblo supre de kato kaj transportiĝo en malsanulejon de Linz ŝi mortis pro la akcidentosekvoj. Entombigo estis en Bad Leonfelden; en 2021 transprenis Lehner-galerio la prizorgadon de la verkaro de Emmy Haesele.

Artista evoluo[redakti | redakti fonton]

Emmy Haesele ĉ. la jaro 1931 komencis desegnadon regulan. Komence ŝi preferis formatojn mezajn kaj malgrandajn laborante per buntaj krajonoj kaj kreto. La temoj prenitis el al ĉirkaŭaĵo infana - pri submaraj monstroj, inter muroj migrantaj fiŝoj, undino-similaj virinoj sed ankaŭ fajregoj minacantaj kaj serpentoj tentantaj. Sekvis fazo, dum kiu ŝi fakte iĝis (obea) disĉiplino de Kubin. Post la fino de la rilatoj kun Kubin ŝi furioze kaj senbride ekverkis. Kvankam ŝi mem interpretus tion male, ŝi teme kaj forme restis en la spuroj de Kubin. Sed per akvarelaj inkaĵoj aŭ la kombino inter plumo/akvarelo respektive plumo/kolorkrajono naskiĝis esprimaj manieroj kiujn Kubin ne konis kaj ne uzis mem. La de ŝi bildigitaj temoj estas premantaj, opresantaj, afliktantaj: katastrofoj, tertremoj, ŝiprompuloj, rabfiŝoj, la personigita damo Ĉagreno, sengambaj aŭ unugambaj kripluloj, ŝnurdancistoj, harlekenoj.

Oftajn longajn tempojn malvole bremsitis ŝia kreiveco pro ĉiutagaj ĉagrenoj kaj devoj. Kontinuaj fruktodonaj periodoj estis ekz. en Bad Aussee aŭ en Vieno post la patrina morto.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1948: en Linz en la eta librovendejo de Neue Galerie, moderigo de Wolfgang Gurlitt[2]
  • 1951: Haesele Ausstellung im Universalmuseum Joanneum, en Graz, moderigo de Walter Gurlitt
  • 1961: Vieno (ekz. ĉe la galerio de Ernst Fuchs), Feldkirchen, Salzburg, Svedujo
  • 1987: kun Hans Franta ĉe Galerie Altnöder, Salzburg
  • 1987: ĉe Kammerhofmuseum, Bad Aussee
  • 1989: ĉe Galerie Altnöder, Salzburg
  • 1989: ĉe Heimatmuseum Bürgerspital, Leonfelden
  • 1989: Um Kubin, ĉe Galerie Weidan, Schärding
  • 1990: ĉe St. Anna-Kapelle, Passau
  • 1993: ĉe NÖ Dokumentationszentrum für Moderne Kunst, St. Pölten
  • 1994: ĉe Galerie Lehner, Linz[3]
  • 1994: ĉe Salzburg Museum Carolino Augusteum, Salzburg
  • 1995: ankaŭ pri Alfred Kubin, Fritz von Herzmanovsky-Orlando: Götter, Menschen, Träume, ĉe Galerie ETCETERA, München
  • 1995: Auf Papier I, ĉe Galerie Altnöder, Salzburg
  • 1995: ĉe Raiffeisenkasse Unken
  • 1997: ĉe Galerie Lehner, Linz
  • 1998: ĉe Kastelo Zwickledt (Kubin-domo)
  • 2002: ankaŭ pri Margret Bilger, Fritz von Herzmanovsky-Orlando, ĉe Galerie Altnöder, Salzburg
  • 2005: ankaŭ pri Alfred Kubin kaj ties amikaj rondoj, ĉe Galerie Altnöder, Salzburg
  • 2010: Alfred Kubin und die Künstlerinnen Emmy Haesele, Clara Siewert und Margret Bilger, ĉe Nordico-muzeo, Linz
  • 2021: Die gezeichnete Welt der Emmy Haesele, ĉe Lentos Kunstmuseum, Linz [4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.art-bv.at/
  2. Ausstellungsbroschüre mit Bilderverzeichnis, 8 paĝoj
  3. kp. artikolon en la gazeto "Oberösterreichische Nachrichten", 16.2.1994
  4. "Das Leben und die gezeichneten Welten der Emmy Haesele",, Der Standart, 27.6.2021

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brita Steinwendtner: Du Engel, Du Teufel. Emmy Haesele und Alfred Kubin – eine Liebesgeschichte. Innsbruck: Haymon Verlag, 2009, ISBN 978-3-85218-586-6.
  • Barbara Wally: Emmy Haesele 1894 – 1987. Leben und Werk. Salzburg: Galerie Altnöder mit dem Amt der Niederösterreichischen Landesregierung, Kulturabteilung in Salzburg, 1993. ISBN 3-85460100-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Emmy Haesele en la germana Vikipedio.