Endre Sík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Endre SIK [ŝIk], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sík Endre estis hungara politikisto, ministro, historiisto, diplomato, profesoro. Lia frato estis Sándor Sík.

Endre Sík [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de aprilo 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Sík frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, kie li akiris juran diplomon en 1913. Li batalis dum la 2-a mondmilito, sed li militkaptitiĝis en Rusa Imperio en 1915. En 1920 li aliĝis al la hungara grupo de komunistoj en Siberio. Li plulernis inter 1923-1926, poste li instruis en diversaj universitatoj en Moskvo. Li okupiĝis ankaŭ pri historio de Afriko. Dum la 2-a mondmilito li partoprenis en hungara dissendo de Radio Moskvo. En 1945 li hejmenvenis kaj li ricevis diplomatiajn taskojn. Inter 1949 kaj 1954 li havis postenon en ministerio de eksteraj aferoj, poste li estis subministro. Inter 1958 kaj 1961 li estis ministro pri eksteraj aferoj, poste li pensiuliĝis. En 1962 li doktoriĝis, krome li longe aktivadis en ŝtataj rondoj. Li ricevis 10 premiojn inter 1950 kaj 1970.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Faji kérdés és marxizmus ruse (1930}}, hungare (1971)
  • La discussion de l’ordre du jour de l'Assemblée générale des Nations Unies Intervention (1958) france
  • Fekete-Afrika története I–IV. (Historio de migra Afriko 1-4) premiita, (1964–1973) hungare, angle, france
  • Bem rakparti évek. (1970) - memuaro
  • Vihar a levelet... (1988) - memuaro (2-a eldono, la 1-a estis malpermesita)

Fontoj[redakti | redakti fonton]