Engelhartszell an der Donau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Engelhartszell)
Engelhartszell an der Donau
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Supra Aŭstrio
Distrikto distrikto Schärding
Poŝtkodo 4090
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 942  (2018) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 30′ N, 13° 44′ O (mapo)48.513.733333333333Koordinatoj: 48° 30′ N, 13° 44′ O (mapo) [+]
Alto 302 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Engelhartszell an der Donau (Supra Aŭstrio)
Engelhartszell an der Donau (Supra Aŭstrio)
DEC
Engelhartszell an der Donau
Engelhartszell an der Donau
Situo de Engelhartszell an der Donau
Engelhartszell an der Donau (Aŭstrio)
Engelhartszell an der Donau (Aŭstrio)
DEC
Engelhartszell an der Donau
Engelhartszell an der Donau
Situo de Engelhartszell an der Donau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Engelhartszell [+]
vdr

Engelhartszell, oficiale Engelhartszell an der Donau - prononco [enlharc-cEl an da d:Onaŭ], do "Engelhartszell ĉe la Danubo", estas merkata komunumo en Aŭstrio, borde de la rivero Danubo. Ĝi apartenas al la federacia lando Supra Aŭstrio kaj al la distrikto Schärding. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 942 loĝantoj sur areo de 19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km².

La komununo estas konata pro la trapista monaĥejo Engelszell.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Engelhartszell situas en regiono Innviertel ĉe la dekstra (suda) bordo de rivero Danubo, en alto de 302 metroj. Ĝi grandas nord-sude 9,2 km, orient-okcidente 7,4 km. El ĝia areo de 18,8 km² 57,4 % estas arbaro, 28,2 % agraro.

La situo de Engelhartszell markas la lokon, kie la landlimo inter Aŭstrio kaj Germanio foriras de Danubo norden. Okcidente de la loko Danubo konsistigas la landlimon.

Engelshartszell posedas havenon, ĉe kiu haltas turismaj ŝipoj trafikantaj inter Linz kaj Passau. Tra ĝi pasas federacia vojo "B 130", la "Nibelunga vojo", laŭdanuba. La plej proksimaj aŭtaj transirejoj estas ponto 7 km en alvala direkto kaj pramo ĉe Obernzell, 8 km en alfonta direkto. Iom supre de la loko estas akvobaraĵo, kiu servas por produkti elektron.

Administraj partoj estas:

  • Engelhartszell
  • Engelszell
  • Kronschlag
  • Maierhof
  • Oberranna
  • Ronthal
  • Saag
  • Stadl

La komunuma teritorio havas dupartan formon; okcidente de vilaĝo Engelhartszell situas proksimume kvadrata parto kun Maierhof kaj Stadl, oriente aliĝas mallarĝa laŭ-danuba patotenilo, en kiu situas la partoj Saag, Ronthal, Kronschlag kaj Oberranna. Stadl situas plej malproksime de Danubo, ĉe monteto Haugstein, kiu per 895 metroj estas la plej alta loko de Innviertel. Stadl mem situas je alto de 790 m.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Sur ruĝa fono ora, kurblatera pinto kun la nigra majuskla litero "E"; en la supraj anguloj po arĝenta sespinta stelo. La flagaj koloroj estas ruĝa, flava kaj ruĝa.

La origino de la blazono estas nekonata. La unua konata oficiala uzo estis sur akto de la 4-a de novembro 1749.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la fondo de duklando Bavario ĝis 1780 la ejo estis bavaria; per la Packontrakto de Teŝino ĝi estis cedita al Aŭstrio, samkiel la tuta regiono Innviertel (tiam Innbaiern = Inn-Bavario). Post la napoleonaj militoj ĝi dum mallonga tempo eeiĝis bavaria, ekde 1814 ĝi apartenas al Aŭstrio. Inter 1938 kaj 1945 ĝi estis parto de "Gau Oberdonau".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]