Ernst Rudolf Neubauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Rudolf Neubauer
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1828 (1828-04-14)
en Jihlava / Iglau en Bohemio, tiam parto de  Aŭstrio
Morto 4-an de majo 1890 (1890-05-04) (62-jaraĝa)
en Rădăuți / Radautz en Bukovino, tiam parto de  Aŭstrio-Hungario
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Alma mater Germana Universitato Prago • Universitato de Vieno vd
Profesio
Okupo eldonisto • verkistoĵurnalistoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernst Rudolf NEUBAUER (prononco [ernst RUdolf NOJbaŭa], naskiĝinta la 17-an de aprilo 1828 en Jihlava / Iglau en Bohemio, tiam parto de Aŭstrio), mortinta la 4-an de majo 1890 en Rădăuți / Radautz en Bukovino, tiam parto de Aŭstrio-Hungario) estis aŭstra ribelulo, verkisto, pedagogo kaj eldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post gimnazia frekvento en sia naskiĝurbo Neubauer studis jurajn sciencojn en Prago kaj filozofion en Vieno. Tie li entuziasmiĝis pri la revolucio de 1848 en la Aŭstria Imperio. Li sekve eldonis la radikalan gazeton Der freie Wiener. Membriĝinte al la paramilitisma Akademia legiono li vunditis dum stratbataletoj en Vieno. Dum la sieĝo de Vieno li servis kiel korpusadjutanto de komandanto Wenzel Messenhauser, kiu pli poste mortpafitis ĉe la sturmpreno fare de la registaraj taĉmentoj. Neubauer nur feliĉege ne havis la saman sorton. Tiujn ĉi travivaĵojn li rakontis en la poema ciklo Der Legionär.

Post la ribeloj li okupiĝis pri pedagogio kaj senditis en 1850 al fora Bukovino. Kiel gimnazia instruisto ĉe K.K. I. Staatsgymnasium Czernowitz li fruktodone agadis instruante en Ĉernivco dum pli ol kvarono de jarcento literaturon kaj historion. Li ankaŭ subtenis literature talentajn lernantojn kiel Karl Emil Franzos kaj Mihai Eminescu.

Paralele li fondis en 1862 propran presejon kaj eldonis la unuan germanlingvan periodaĵon (tutlandan kaj oficialan) Bukowina, kiun li redaktistis ĝis 1869. Ĝia aneksitaĵo Sonntagsblatt der Bukowina iĝis literatura forumo de junaj bukovinaj skribantoj. Inter la kunlaborantaro de Neubauer troviĝis Ludwig Adolf Staufe-Simiginowicz, Moritz Amster kaj Jurij Fedkoviĉ. Estante malbona financa ĵonglisto li perfortitis post sep jaroj vendi kaj la presejon kaj la domon por povi repagi la ŝuldojn.

En 1872 oni nomumis lin gimnaziestro en Rădăuți. Honorite per la titolo lerneja konsilisto li emeritiĝis en 1884. Sekve li tute dediĉis sin je poezio. En Rădăuți li ricevis honoran tomboŝtonon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Schilf und Weide. Gedichte. Stöckholzer von Hirschfeld, Wien 1847. (interrete)
  • Österreichisch-patriotische Lieder. Presite ĉe la ``meĥitaristoj~~, Wien 1849. (surrete)
  • Festgedicht zur Begrüßung „Seiner Kaiserlichen Majestät Franz Josephs I.“[1]
  • Die vier Himmelsgegenden der Ehe. Gedichte an Amalie. Wien 1855[2] (interrete)
  • Lieder aus der Bukowina. Manz, Wien 1855. (interrete)
  • Erzählungen aus der Bukowina. Ĉernivco 1868. (surrete, eldono de 1869)
  • Roxolan und Carpa[3]
  • Nogaia oder Die Steppenschlacht. Kiemer, Rădăuți 1876[4]
  • teksto por la ilustrita libro „Die illustrierte Bukowina“ de Franz Xavier Knapp
  • Versuch einer Darstellung nach Quellen für die Beziehungen zwischen Polen und Oesterreich zur Zeit Kaiser Maximilians II und seines Sohnes Maximilian des Deutschmeisters. Eckhardt, Ĉernivco 1870.
  • Ueber die Theilnahme normännischer Fürsten am ersten Kreuzzuge und die von manchen Historikern angeführten „Folgen“ dieser Theilnahme für die normännischen Staaten. Eckhardt, Ĉernivco 1872. (surrete)
  • Grundzüge zur Geschichte vom Seretland. Verlag des Verfassers, Rădăuți 1874.
  • Nogaia oder die Noggenschlucht. Ein Gedenklied und Sowatland. Riemann, Rădăuți 1875.
  • Das Gudrunlied und Tristan. Zwei Beiträge zur Geschichte mittelhochdeutscher Poesie. Eckhardt, Ĉernivco 1876.
  • Anakreon von Teos. Eckhardt, Rădăuți 1876.
  • Fürst Konstantin Brancovan, 1877
  • Die Ideonen. Ein Gedicht in 50 Liedern. Richter, Hamburg 1882.[5][6]
  • Der Handel um die Seele. Ĉernivco 1886. (surrete Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine)

Graveco[redakti | redakti fonton]

Neubaer ankaŭ estis elstara improvizteatraĵverkisto uzante la plej komplikajn formojn por siaj tiaj produktoj, ekz. antikvajn strofojn, stancojn, sonetojn kaj tercinojn. Li prezentis sin furore en multaj urboj de Germanlingvio kiel Dresdeno, Vieno kaj Lepsiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la 22.10.1851 lia imperiestra moŝto vizitis unuafoje Bukovinon.
  2. erotikaj poeziaĵoj, dediĉitaj al lia edzino
  3. pri la regado de la hunoj sur Burgo Cecina apud Ĉernivco
  4. versa epopeo pri la fino de la regado de la mongoloj en Bukovino en la 1292-a jaro
  5. superrigardo pri la evoluhistorio de la homaro; por tiu ĉi filozofia poemo Neubauer laboris dum 20 jaroj
  6. Das grandiose dichterische Werk 'Die Ideonen' wurde leider bis heute literaturwissenschaftlich kaum erschlossen. Auch Neubauers dramatische Werke, die seinerzeit in Czernowitz aufgeführt wurden, sind heute vergessen. - Plendo de Petro Rychlo pri la daŭra nekonateco de Neubauer.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografio ĉe ÖBL
  • Peter Rychlo, Oleg Liubkivskyj: Literaturstadt Czernowitz, Dua eldono. Ĉernivco 2009, p. 23 ss.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]