Erwin Sellering
Aspekto
Erwin SELLERING (naskiĝis la 18-an de oktobro 1949 en Sprockhövel, Nordrejn-Vestfalio, Federacia Respubliko Germanio, do nun 75-jara) estas germana juristo kaj politikisto.
Lia partio estas la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). De la 6-a de oktobro 2010 ĝis la 4-a de julio 2017 li estis ministroprezidanto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. Antaŭe, li ekde 2006 estis ministro pri socia solidaro kaj de 2000 ĝis 2006 ministro pri justico de la federacia lando. Jam de 1994 li laboris en Meklenburgo-Antaŭpomerio: ekde tiam li estis juĝisto en la administra kortumo de Greifswald. En tiu jaro li ankaŭ membriĝis en la socialdemokrata partio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj pri Erwin Sellering en la landa retejo Arkivigite je 2013-05-22 per la retarkivo Wayback Machine germane