Erzsébet Andics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Andics
Persona informo
Aliaj nomoj A. E.
Naskiĝo 22-an de junio 1902 (1902-06-22)
en Budapeŝto
Morto 2-an de aprilo 1986 (1986-04-02) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungararusagermanafranca
Ŝtataneco HungarioSovetunio
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Edz(in)o Andor Berei
Infano Klára Berei
Okupo
Okupo politikistohistoriisto • lerneja majstro • memuaristo
vdr

Erzsébet Andics [erĵEbet andiĉ], hungare Andics Erzsébet estis hungara historiisto, politikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio. Ŝia edzo estis Andor Berei.

Erzsébet Andics naskiĝis la 22-an de junio 1902 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 2-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Andics aliĝis al komunistoj en 1918. En la sekva jaro ŝi rifuĝis al Vieno, kie ŝi frekventis universitaton, sed en 1921 ŝi hejmenvenis, kie ŝi tuj estis arestita. La ŝtato ŝanĝis ŝin por alia malliberulo en Sovetunio, tial ŝi en Moskvo daŭris lernadon en universitato. Ekde 1930 ŝi instruis samloke. En 1945 ŝi hejmenvenis kaj tuj iĝis parlamentano ĝis 1958. Baldaŭe ŝi ankaŭ instruis en universitato en Budapeŝto kaj havis diversajn postenojn. Post la revolucio en 1956 ŝi denove migris al Sovetunio, sed ŝi revenis en 1958. Hejmenveninta ŝia politika kariero finiĝis (pro fideleco al Mátyás Rákosi), sed ŝi laboris plu kiel historiisto. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1949.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Munkásosztály és nemzet (Laboristaro kaj nacio) 1945
  • A magyarországi munkásmozgalom az 1848–1849-es forradalomtól és szabadságharctól az 1917-es Nagy Októberi Szocialista Forradalomig (La hungarlanda laborista movado de la revolucio en 1848 ĝis la Granda Oktobra Socialisma Revolucio ĝis 1917) 1954
  • Metternich és Magyarország (Klemens von Metternich kaj Hungario) 1975

Fontoj[redakti | redakti fonton]