Estanislao Zuleta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estanislao Zuleta
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1935 (1935-02-03)
en Medellín Municipality
Morto 17-an de februaro 1990 (1990-02-17) (55-jaraĝa)
en Santiago de Cali
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Profesio
Okupo filozofoekonomikisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estanislao Zuleta estis kolombia filozofo, eseisto kaj universitata profesoro, naskita la 3-an de februaro de 1935 en Medellín (Kolombio). Li mortis en Cali la 17-an de februaro de 1990.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

Lian intelektan nivelon li atingis precipe per memlernado, kiel 16-jaraĝulo li forlasis la lernejon kaj komencis memlernadon avidan pri scio. Ekde knabaĝo li montris elstaran kapablo por filozofia pensado. Li studis ĉefe verkojn de Sokrato, Platono, Aristotelo, Hegelo, Karl Marx, de Martin Heidegger, Jean-Paul Sartre, Sigmund Freud, Immanuel Kant, Rene Descartes, Spinozo, Nietzsche, kaj la verkojn de ties disĉiploj kaj kontraŭdirantoj. Li opiniis ke la lernejo forrabas multan tempon al junulo el siaj studoj.

Centra mensa lukto de Estanislao Zuleta estis kontraŭ dogmismoj, en la senco de tiu homa deziro pri sekureco kaj identeco kio puŝas la homon pasive akcepti ĉiajn ideologiojn, sen ke li aŭ ŝi establu distancon kritikan antaŭ ili, por pridubi kaj pridemandi; ideologiojn kiuj -kontraŭe- fariĝas barilojn kiuj "protektas" lin/ŝin kontraŭ aliaj eleksteraj pensoj kaj propraj kritikaj analizoj. Lia filozofio estas invito al libera, propra, pensado.

Lia pensado pri pedagogio konkludigis lin ke tragedio de la eduka sistemo estiĝas pro instruado sen filozofio: "Plej granda katastrofo de la edukado estas formi individuojn en disciplino por farado kaj studi tion kio ne interesas, kio ne vekigas deziron nek neceson lerni".

Fondinto de revuoj[redakti | redakti fonton]

Estanislao Zuleta fondis plurajn revuojn: En la jaro 1957 la revuon "Crisis", en 1962 "Agitación", kaj en 1963 "Estrategia".

Universitata Profesoro[redakti | redakti fonton]

Li estis esploristo kaj profesoro en pluraj kolombiaj universitatoj: De 1968 al 1970 en la Universitato Libera (Bogoto), en 1969-1970 li ankaŭ estis akademia vicrektoro de la Universitato Santiago de Cali (Cali). Li instruis en la fakultato pri ekonomiko de la Universitato de Antjokio (Medellín).

Ekde 1974 li estis profesoro en universitatoj de la urbo Cali. En 1977 en la Universitato de la Valo, kiu poste donis al li doktoran titolon Honis Causa en psikologio, ĉe kies ricevo, la nokton de la vendredo 21a de novembro 1980, li faris faman prelegon "Laŭdo al la Malfacileco" (hispane: "Elogio de la Dificultad"). En la sekvantaj jaroj, ĝis sia morto en 1990, li instruis en la fako pri literaturo de la sama universitato.

Asesoro[redakti | redakti fonton]

Estanislao Zuleta estis ankaŭ asesoro por la jenaj organizaĵoj: Unuiĝintaj Nacioj, la kolombia Ministrejo pri Agrikulturo Arkivigite je 2011-06-23 per la retarkivo Wayback Machine, kaj la kolombia prezidentejo dum la estradoj de prezidentoj Belisario Betancurt Cuartas kaj Virgilio Barco Vargas.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia produktado estis precipe eseoj, paroladoj kaj prelegoj (li estas rememorita kiel rimarkinda preleganto). La plimulto presita nur post lia morto far organizaĵo nomata "Fondaĵo Estanislao Zuleta" (hispanlingve: "Fundación Estanislao Zuleta", FEZ).

  • Acerca de la Ideología
  • Arte y filosofía
  • Colombia: violencia, democracia y derechos humanos
  • Comentarios a Así habló Zaratustra de F. Nietzsche
  • Comentarios a: Introducción general a la crítica de la economía política de Karl Marx
  • Conferencias sobre historia económica de Colombia
  • Conversaciones con Estanislao
  • Educación y Democracia, un campo de combate
  • El Matrimonio, la muerte y la propiedad en Tolstoi
  • El pensamiento psicoanalítico
  • Elogio de la Dificultad
  • Filosofía y Arte
  • La tierra en Colombia
  • Lógica y crítica
  • Psicoanálisis y criminología
  • Sobre la idealización en la vida personal y colectiva
  • Teorías de Freud al final de su vida
  • Thomas Mann, La Montaña Mágica y la llanura prosaica
  • Tres Culturas Familiares en Colombia

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Estanislao Zuleta estis sendube pensulo influhava kaj respektata en la kolombia pensado, tamen -kiel ĉiu homo, des pli se li/ŝi estas pensulo- ankaŭ havas kritikantojn, kaj inter ĉi tiuj, mallaŭdantojn: Ekzemple, en hispanlingva artikolo "Danĝeroj de la Filozofia Paroleco" Arkivigite je 2006-07-01 per la retarkivo Wayback Machine, sinjoro Carlos Sánchez Lozano mallaŭdas, pro svageco kaj eĉ pro eraroj, la verkon Lógica y crítica, verko konsistanta el kolekto de transskribaĵoj de prelegoj faritaj de Estanislao Zuleta inter februaro kaj oktobro de 1976.