Evaldo Pauli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Evaldo PAULI)
Evaldo Pauli
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1925 (1925-02-24)
en Antônio Carlos
Morto 17-an de aŭgusto 2014 (2014-08-17) (89-jaraĝa)
en Florianópolis
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Evaldo PAULI (naskiĝis la 24-a de Februaro 1925 en Antônio Carlos, Brazilo, mortis la 17-an de Aŭgusto 2014 en Florianópolis, Brazilo) estis brazila esperantisto, profesoro kaj honora membro de UEA (2002).[1]

Li diplomitiĝis pri filozofio kaj instruis ĝin dum la tuta vivo. Nun li estas emerita profesoro de la Federacia Universitato de Sankta Katarino, post tridek jaroj da laboro (1955-1985). Li profesoris ankaŭ en UNIVALI - Universitato de "Vale do Itajaí" kaj en AIS - Akademio Internacia de Sciencoj de San Marino. Li estas membro de la Brazila Akademio de Filozofio, Instituto Histórico e Geográfico de Santa Catarina (Historia kaj Geografia Instituto de Sankta Katarino), kaj Academia Catarinense de Letras (Sankta Katarina Beletrisma Akademio). En la Esperanta movado membro de:

Liaj grandaj kontribuoj al la Esperanto-movado estas en la kampo de kulturo kaj tute aparte en filozofio. En Gazetara Komuniko de UEA Nr-o 554 li estis taksita „la plej elstara Esperanto-aganto en la kampo de filozofio dum la lastaj jardekoj“. Li estis fondinto de la fondaĵo Simpozio, kreinto de la Filozofia Enciklopedio, verkinto de lernolibroj kaj de filozofiaj libroj [2] kaj prezidanto de la Filozofia Asocio Tutmonda.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Universala Esperanto-Asocio (20-08-2014). FORPASIS EVALDO PAULI (1925-2014) N-ro 554 (2014-08-20). Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2014-08-26.
  2. ekzemple : Mil Jaroj de Kristana Filozofio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]