Fariba Adelkhah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fariba Adelkhah
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1959 (1959-04-25) (64-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj francaanglapersa
Loĝloko Francio
Ŝtataneco FrancioIrano
Alma mater Lernejo por Altaj Studoj en Sciencoj Sociaj • Marc Bloch University
Familio
Edz(in)o Roland Marchal
Okupo
Okupo antropologo • scienca esploristo • tradukisto
TTT
Retejo https://www.sciencespo.fr/ceri/fr/cerispire-user/7123/537
vdr

Fariba Adelkhah aŭ en persa: فریبا عادلخواه (naskita la 25-an de aprilo 1959 en Teherano) estas franc-irana civitanino, kiu laboras kiel antropologo kaj esplordirektorino (fr: directeur de recherche) en la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, arestita en Irano en junio 2019, akuzita je spionado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta la 25-an de aprilo 1959 en Teherano, ŝi venis fari siajn universitatajn studojn en Francio en 1977[1], unue al la Universitato de Strasburgo II, poste al la Lernejo de Altaj Studoj en sociaj sciencoj[2]. En 1990, ŝi defendis sian disertacion titolitan Une approche anthropologique de l'Iran post-révolutionnaire. Le cas des femmes islamiques (Antropologia alproksimiĝo de la postrevolucia Irano. La kazo de la islamaj virinoj) sub la gvido de Jean-Pierre Digard[3].

Ekde 2004, ŝi estas direktoro pri esplorado de la Centro de Internaciaj Esploroj (Centre de recherches internationales - CERI) de la nacia fondumo de politikaj sciencoj (Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo). Ŝi estas la aŭtoro de multnombraj publikaĵoj pri Irano kaj Afganio[4] kaj membrino de la scienca konsilio de la revuo Iranian Studies kaj de la Revue des mondes musulmans et de la Méditerranée (Revuo de la islamaj mondoj kaj de Mediteraneo)[5].

Krom sia akademia agado, Fariba Adelkhah tradukis en la persan poemojn de francaj mistikuloj je la fino de la Mezepoko kaj de la Renesanco[1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Verkoj en la franca[redakti | redakti fonton]

  • Ramadan et politique Paris : CNRS éditions, 2000. ISBN 9782271058157, OCLC 45647393
  • Guerre et terre en Afghanistan Aix-en-Provence PUP, Presses Univ. de Provence 2013. ISBN 9782853998840, OCLC 935073879
  • Dubai, cité globale Paris : CNRS, 2001. ISBN 9782271059451, OCLC 758161444
  • Les mille et une frontières de l'Iran: Quand les voyages forment la nation
  • El estado del mundo
  • Un péril islamiste? (Interventions) (franca eldono)
  • The Moral Economy of the Madrasa: Islam and Education Today (New Horizons in Islamic Studies)
  • Thermidor en Iran (Espace international) (franca eldono) Bruselo: Complexe, 1993. ISBN 9782870275023, OCLC 876017490
  • Etre moderne en Iran (Recherches internationales) (franca eldono) Paris : Karthala, 1998. ISBN 9782865378333, OCLC 39519216
  • La révolution sous le voile: Femmes islamiques d'Iran
  • Voyages du développement : émigration, commerce, exil, Paris : Eld. Karthala, 2007. ISBN 9782845869400, OCLC 239245994
  • Les mosquées : espaces, institutions et pratiques, Aix-en-Provence: Presses Universitaires de Provence, 2009. ISBN 9782853997379, OCLC 879231733

Verkoj en la angla[redakti | redakti fonton]

  • Being Modern in Iran (The CERI Series in Comparative Politics and International Studies) London : Hurst & Company, 2000. ISBN 9781850655183, OCLC 861052859
  • The Thousand and One Borders of Iran: Travel and Identity (Iranian Studies) London: Routledge, 2015. ISBN 9781138919716, OCLC 949206351
  • The Moral Economy of the Madrasa (New Horizons in Islamic Studies: Second Series) London ; New York : Routledge, 2011. ISBN 9780415589888, OCLC 912636984

Aresto en Irano[redakti | redakti fonton]

La 14an de julio 2019, la perslingva amaskomunikilaro bazita eksterlande anoncis ke ŝi estis arestita en Irano[4]. Tiu aresto konfirmiĝis ekde la 16-an de julio 2019[6]. La irana retejo Gozaar por la defendo de la homaj rajtoj asertas ke la Gardistoj de la revolucio, la irana ideologia polico, enketis pri ŝi kaj ke ŝi estas tenata en la malliberejo de Evin[4]. Ŝi estus suspektita de spionado, ideo kiun ŝiaj kolegoj de la CERI konsideras absurda[7]. La 24-an de decembro 2019, por protesti kontraŭ sia enkarcerigo, ŝi komencis malsatostrikon[8]. La 7-an de januaro 2020, ŝia advokato anoncis la rezignon de la akuzoj pro "spionado" kaj "malobservo de la publika ordo". La sciencistino tamen daŭre restis kondamnita pro du aliaj motivoj: "propagando kontraŭ la sistemo" kaj "komploto kontraŭ la nacia sekureco"[9].

Roland Marshall estas franca esploristo kaj partnero de Fariba Adelkhah. Li estis arestita de la Pasdarano, la ideologia polico de Irano, en junio 2019 dum vojaĝo al Irano por renkontiĝi kun Adelkhah. Li estis liberigita en marto 2020 dum prizona interŝanĝo inter Irano kaj Francio.

Kondamno[redakti | redakti fonton]

La 16-an de majo 2020, Fariba Adelkhah estis kondamnita al 5 anstataŭ 6 jaroj de malliberejo[10][11] kaj akuzitaj pro "konspiro agi kontraŭ la nacia sekureco" kaj pro "propagando kontraŭ la reĝimo"[12].

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

  • [www.sciencespo.fr Oficiala retejo]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la persa artikolo فریبا عادلخواه, listo de aŭtoroj kaj de la franca artikolo Fariba Adelkhah, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 (fr) Détention d’une chercheuse française en Iran (Aresto de franca esploristo en Irano), FASOPO, la 15-an de julio 2019
  2. (fr) Vivkuro Arkivigite je 2019-07-17 per la retarkivo Wayback Machine, sciencespo.fr
  3. (fr) Notice n°1990EHES0053, theses.fr
  4. 4,0 4,1 4,2 (fr) La chercheuse franco-iranienne Fariba Adelkhah détenue en Iran, RFI, la 15-an de julio 2019
  5. (fr) Iran : ce que l'on sait de l'arrestation de la chercheuse franco-iranienne Fariba Adelkhah, Europe 1
  6. Tiu ĉi aresto estis konfirmita ekde la 16-an de julio 2019, "L’Iran a bien arrêté l’anthropologue franco-iranienne Fariba Adelkhah", AFP, la 10-an de julio 2019.
  7. (fr) Agnès Rotivel, Arrestation de Fariba Adelkhah : " L’hypothèse d’une activité d’espionnage est loufoque", La Croix, la 16-an de julio 2017.
  8. (fr) "Deux chercheuses emprisonnées en Iran, dont la Française Fariba Adelkhah, commencent une grève de la faim", Le Monde,‎ la 26-an de decembro 2019
  9. (fr) "L’Iran lève l’accusation d’espionnage contre la chercheuse franco-iranienne Fariba Adelkhah", Le Monde kun AFP, la 7-an de januaro 2020.
  10. (fr) Iran : la chercheuse franco-iranienne Fariba Adelkhah condamnée à 5 ans de prison, France TV, la 16-an de majo 2020
  11. (fr) La chercheuse franco-iranienne Fariba Adelkhah condamnée à cinq ans de prison en Iran, Le Monde.fr,‎ la 16-an de majo 2020.
  12. (fa) پس از یک سال بازداشت، فریبا عادل‌خواه به پنج سال زندان محکوم شد