Fiŝoj en antikva Egiptujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bildo de du tilapioj kaptitaj per lanco, tombo de Menna, murpentraĵo, ĉirkaŭ 1422-1411 a.K.

Fiŝoj kaj aliaj akvobestoj estis unu el la plej gravaj nutraĵoj en antikva Egiptujo. Ekde prahistorio ili estis la plej gravaj provizantoj de proteino por granda parto de la egipta loĝantaro.[1]. Skribaj kaj arkeologiaj fontoj prezentas vastajn informojn pri diversaj fiŝoj kaj akvaj bestoj, kiel ankaŭ ties kaptado kaj uzado. Fiŝojn kaj akvobestojn oni prezentis en la egipta arto, uzis ilin kiel kuracilo, prilaboris konkojn al ornamaĵoj, juvelojiloj. Fiŝkaptado estis aparta entreprena branĉo; oni komercis pri akvobestoj, kaj ilia kaptado estis ŝatokupo de la egipta elito. La biblio mencias la gravecon de fiŝaĵo kiel nutraĵo en antikva Egiptujo.[2]

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

Detalo de fiŝobildo en la halo Punt de la templo de Haĉepsut en Deir-el-Bahri

Kontraŭe al aliaj mediteraneaj kulturoj de la antikvo la egiptoj kaptis ĉefe dolĉakvajn fiŝojn en la delto de la Nilo. Laŭ la nun konataj fontoj la kaptado de salakvaj fiŝoj estis sensignifa.[3] La kialoj estas neklaraj, eble la risko kapti fiŝojn el la maro estis pli granda, kaj estis pli facile fiŝkapti en la Nilo aŭ oazaj lagoj. La ĉefa kaptoregiono estis la Nilo, ties delto kaj la lagoj en Fajumo[1].

Murbildo de fiŝoj en la tombo de Menna, murbildo ĉirkaŭ 1422-1411 a.K.

En la moderno oni priskribis pli ol 65 nilfiŝojn. Ĉirkaŭ 30 inter ili estis konataj jam en antikva Egiptujo laŭ arkeologiaj fontoj, ĉefe per bildoj en tomboj. Por ĉirkaŭ duono de tiuj identigitaj fiŝoj konatas la ĉiutagaj nomoj. Diversaj specioj havas plurajn nomojn. Entute konatas nuntempe ĉirkaŭ 50 diversaj antikvegiptaj fiŝnomoj.[4] Kelkaj bildoj el tiu epoko de la antikva imperio estas tiel elstaraj, ke la fiŝspecioj estas science sendube identigeblaj. Tio nur malofte eblas por pli postaj fazoj de la egipta historio. Unuopaj specioj estas tiam malfacile distingeblaj. Ofte tamen eblas identigi la genron aŭ almenaŭ la familion de la prezentitaj bestoj.[5] La egiptoj verŝajne jam sciis pri la vivkutimoj de kelkaj fiŝspecioj, tiel ili prezentis ekzemple sur diversaj murbildoj surdorse naĝantajn Mochokidae[6] kaj mugiledojn naĝantajn en aroj[A 1]. El skribaĵoj konatas ne nur nomoj de fiŝoj, sed ankaŭ nomoj de diversaj korpopartoj kaj organoj.[7]

Gravaj fiŝoj estis:

Kato manĝas fiŝon, Tombo de Nacht
  • Mugiledoj. Plej ofte estis ili, kiuj troviĝas sur murbildoj. Ankoraŭ nun ili estas inter la plej multe kaptitaj nilfiŝoj. Oni emis ilin ĉefe pro la malmola, bongusta fiŝaĵo kaj estis kaptitaj per tirretoj. Frajo estis salita, presita kaj sekigita kaj tiel prilaborita al altvalora produkto simila al kaviaro.[8]
  • Perkoj estis la dua plej ofte prezentita fiŝordo, kaj inter ili ĉefe ciklideoj kaj la ĝis 60 cm longa nilciklideo. Tiun ĉi oni kaptis ĉefe en la delto kaj en la regiono de Fayum, pri kio atestas granda nombro de fiŝostoj. La egiptoj ŝajne sciis, ke nilciklideoj estas faŭkokovantoj, ĉar la nilciklideo estis simbolo de fekundeco kaj reenkarniĝo. Ankaŭ la kovzorgo de la ciklideo de Zille estis rimarkita de la egiptoj kaj prezentita bilde. La fiŝo formas kuglon el la frajo, kiun li metas en kaveton aŭ fiksas al ŝtono. Nuntempe perkoj estas la plej gravaj fiŝoj el la Nilo kaj reprezentas 70 % de la tuta fiŝkaptado. Oni ne konas la antikvajn fiŝkaptadkvantojn, sed oni povas supozi, ke la nombro de fiŝoj kaptitaj estis granda kaj ke perkoj estis grava nutraĵfonto ankaŭ en antikva Egiptujo. Apartan rolon ludis la nila perko (en la antikva egipta lingvo: Aha), kiun oni kaptis ĉefe en la rapide fluanta kaj oksigenriĉa supera Nilo. Tiuj rabfiŝoj povis atingi longecon de du metroj kaj pezi 175 kilogramojn. En iuj regionoj de Egiptujo oni adoris ilin kulte kaj ili estis oferofiŝoj por la dioj. En post epoko ili estis ofte mumiigitaj kaj kiel ekzemple en Esna enĉerkitaj entombigitaj en grandaj fiŝnekropoloj.[9]
  • Siluroj ekzistis en multaj diversaj specioj kaj havis altan ekonomian signifon. La akveca, malpli bongusta fiŝaĵo estis malpli ŝatata, tiel supozeblas ke silurojn manĝis ĉefe malriĉuloj. Ekzistis ĉefe barbaj siluroj, kiuj havis fortajn dorsajn kaj brustajn naĝilpikilojn kun venenaj glandoj. Ili povis okazigi gravajn vundojn, tiel la fiŝkaptistoj tuj post la kaptado rompis la pikilojn. Malofte, tamen ankaŭ kaptita estis la elektrosiluro. Ĝi havis gravan rolon en la antikegipta medicino.[10]
  • Nilezokoj estis kaptitaj ĉefe en ne- aŭ malrapide fluantaj akvoj. La specio Mormyrus kannume estis nomata Oxyrhynchos kaj adorata kiel dio en pluraj lokoj. La fiŝaĵo de nilezokoj estas pli malbonkvalita, sed tre grasriĉa.[11]
Bildo de niloperkoj en la tombo de Menna, murpbildo, ĉirkaŭ 1422-1411 a.K.

Aliaj fiŝoj estis la Bynnibarbe, karpsimila fiŝo nomata Lepidotos, diversaj specioj de Ĥaraciformaj kaj la tre ŝatata angilo. Ĉefe aparta kaj kiel la angilo tre ofte prezentita fiŝo estis la Nilbulfiŝo nomata ankaŭ FahakaMaeotis-fiŝo. Ĝi tre disvastiĝis kaj oni multe ŝatis ĝian bongustan fiŝaĵon. Sed la preparado estis ŝajne tre malfacila, ĉar la gonadoj kaj hepato de la fiŝo entenis ekstreme efikajn venenojn. Science ne pruveblas, ĉu tiuj bulfiŝoj estis kulte adoritaj en Elefantino.

Detalo de fiŝobildoj en la halo Punt de la templo de Haĉepsut en Deir-el-Bahri

Marfiŝoj estis bildigitaj malpli ofte. Plej konataj estas la bildoj de ĉirkaŭ 30 diversaj fiŝoj kaj aliaj marbestoj en la halo Punt de la templo de Haĉepsut en Deir el-Bahari. Eblas identigi kadre de bildigo de ekspedicio al Puntlando rajojn, kirurgofiŝojn (Acanthuridae'), skorpifiŝojn (Scorpaenidae), spadfiŝojn, nazfiŝojn (Naso brevirostris), elopsojn (Elopidae), bulfiŝojn (Tetraodontidae), pikilsilurojn (Bagridae), Pleuronectiformajn (Pleuronectiformes), Balistidae, Myripristinae, Siganidae, Labridae, Platax, Istiophorus, Drepane, sed ankaŭ palinurojn kaj Teuthida kaj pluraj aliaj dolĉakvaj fiŝoj.[12]


Aliaj vertebruloj[redakti | redakti fonton]

Egipta kultaĵo en formo de krokodilo

La antikvaj egiptoj ne detale distingis diversajn bestogenrojn. Kulte ili adoris krokodilojn, el kiuj miloj estis trovitaj mumiigitaj. La krokodildion Sobek oni konsideris la estron de la fiŝoj, la krokodilon grandan fiŝon. Pro siaj forto kaj danĝero krokodiloj amase troveblaj en la Nilo, kanaloj, marŝoj kaj lagoj havis altan reputacion. Kiel supozeblas bildigoj krokodiloj estis, malgraŭ la kulta adoro, ankaŭ ĉasitaj, plej ofte per harpunoj; ili ja estis danĝera por homoj. El fruaj setlejoj ĉe el-Omari oni scias, ke krokodiloj estis ankaŭ manĝitaj. Plutarko raportas, ke oni manĝis krokodilaĵon en Edfu. Sed ĝis nun ne troveblis aliaj pruvoj, ke krokodiloj estis nutraĵo en faraona epoko. Tamen oni ja uzis krokodilokulojn kiel kuracilo de okulmalsanoj en la egipta medicino.[13]

Portempe oni manĝis testudojn. La ekonomie plej grava specio estis la nila moltestudo, kiu vivis grandnombre en la Nilo kaj atingis ĝis 120 cm da diametro de la karapaco. Eble oni uzis la karapacojn kiel militistaj ŝildoj en prahistorio, sed ne troviĝis pruvoj ĝis nun.[14]

En la meza imperio oni ĉesis la manĝadon de testudoj. Oni konsideris ilin kontraŭuloj de la sundio Reo, kiuj lin minacis dum liaj danĝeraj noktaj veturoj tra la suba mondo per lia barko. Tamen en medicino oni uzis ankoraŭ diversajn partojn de testudoj. En multaj lokoj troveblas murbildoj kiel en la temploj de Philae, EdfuDendero), sur kiuj videblas faraonoj ĉe rita ĉasado kaj mortigo de testudoj.[15]

Moluskoj[redakti | redakti fonton]

Krom la jam cititaj nomoj moluskoj ludis gravan rolon kiel nutraĵo.[16] Jam en neolitikaj trovejoj, kiel en MaadiMerimde-Benisalâme, estis elfositaj restoj de moluskoj. Plej ofte oni trovis la Spatha-konkon (nomata ankaŭ Nilkonko), kies konkoj atingis longecon de 15 centimetroj. Ĝi liveris viandaĵon kaj la konkoj mem pro siaj akraj randoj estis uzataj kiel iloj aŭ pro sia kulera formo utilis kiel oferaĵo. Ili ankaŭ servis kiel ujo por ŝminkaĵo ekzemple. Konkoj estis grava eksportaĵo, oni trovis nilkonkorestojn en aliaj lokoj de la mediteraneo, ekzemple en Palestino, sur Kipro, ĉe la Egea Maro kaj en Tunizio.

Trovaĵoj datas de ĉirkaŭ 10.000 jaroj a.K. ĝis la bizanca imperio. Eble la eksportotaj moluskoj estis salitaj antaŭ transportado por konservi ilin dum pli longa periodo. Ankaŭ aliaj specioj, kiel Mutela, estis manĝitaj en Egiptujo kaj eksportitaj ĝis Palestino. Ankaŭ Nilostroj estis grandskale kaptitaj kaj manĝitaj, eble ankaŭ pro la belaj perlamotaj konkoj, el kiuj oni fabrikis juvelojn. En la faraona epoko tiaj moluskoj kreskis en grandaj aroj ĉe la fluriĉaj partoj de la Nilo en supera Egiptujo. Nuntempe ĝi preskaŭ formortis. Iujn konkojn oni ŝatis ĉefe kiel ornamaĵoj. Pro malgrandeco ili ne utilis kiel nutraĵo.[17]

Krom tiuj dolĉakvaj moluskoj oni kaptis multajn moluskojn el maraj akvoj, ĉefe ĉe la marbordoj de la Ruĝa Maro. Tridaknoj estis la plej grandaj moluskoj. Iliajn restojn oni trovis en Maadi kaj Karnak. Diversaj aliaj konkoj, kiel Trochidae, cipreedoj, diversaj Conidae estis uzataj en granda kvanto. El la mediteraneo oni kolektis konkojn ĉefe ĉe strandoj kaj sur klifoj. La plej serĉataj estis Cardiidae, kiujn oni vendis nur en la Nildelto kaj ĝis Fayum. Ne klaras ĉu tiajn konkojn oni rikoltis por manĝaĵo aŭ nur por ornamaĵo. Tiaj konkoj ofte jam troviĝis en mortinta stato kaj ili troviĝis kiel kolĉeno aŭ aliaj juveloj kiel tombaĵoj, oferaĵoj aŭ en nekultaj kondiĉoj.[18]

Kapopieduloj ne estis kaptitaj laŭ nuna scio. Konatas estas bildoj el la jam citita halo Punt. Sed oni trovis je diversaj lokoj la ena konko de kapopieduloj, kiu eble utilis por fajnaj prilaboroj.[19]

Kaptado[redakti | redakti fonton]

Pri diversaj kaptometodoj informas la freskoj kaj reliefoj. Trovaĵoj inkluzivas hokojn, harpunojn, retojn kaj ties akcesoraĵoj. Rimarkindas, ke la antikvaj egiptoj jam konis preskaŭ ĉiajn nuntempe uzatajn kaptoteknikojn.

La plej simpla kaj malnova kaptometodo estis la kolektado de akvaj bestoj ĉe la bordo kaj en malprofunda akvo. Pro tio la inundaj regionoj de la Nilo estis tre avantaĝaj. Ĉefe dum la reiro de la jara Niltajdo, homoj povis kolekti aŭ kapti fiŝojn kaj aliajn bestojn en la restantaj kaj iom post iom sekigantaj flakoj. Tion oni scias ankaŭ el tombosurskriboj. Krome oni konstruis malgrandajn fiŝbaraĵojn, kiuj retenis la fiŝojn. Per korboj oni malhelpis la eskapon de la fiŝoj. Tiaj antaŭen fermitaj plektitaj ujoj estis ankaŭ transportiloj. Ekzistas indikoj, ke oni plonĝis por kapti fiŝojn en pli profundaj akvoj. Sed ĉefe krokodiloj igis riskega tian kaptometodon.[20]

La oficisto Nacht ĉe ĉasado (supre maldekstre) kaj fiŝkaptado (supre dekstre), tombo de Nacht

Tradicia kaptometodo estis la uzo de lancoj kaj harpunoj. Tia metodo estas ofte bildigita en tomboj.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Boessneck: Die Tierwelt des Alten Ägypten. Untersucht anhand kulturgeschichtlicher und zoologischer Quellen. Eldonejo C.H. Beck, Munkeno 1988, ISBN 3-406-33365-6.
  • Angela von den Driesch: Fische im Alten Ägypten. Eine osteoarchäologische Untersuchung. Kanzler, Munkeno 1986 (Documenta naturae, Nr. 34).
  • Heinz Felber: Fischerei, Fischereigewerbe. II. Ägypten. En: Der Neue Pauly volumo 4 (1998), kolumno 527.
  • Ingrid Gamer-Wallert: Fische und Fischkulte im Alten Ägypten. Harrassowitz, Wiesbaden 1970 (Ägyptologische Abhandlungen, volumo 21), ISBN 3-447-00779-6.
  • Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im Alten Ägypten. von Zabern, Mainz 1998 (Kulturgeschichte der Antiken Welt, volumo 70), ISBN 3-8053-1757-3.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiel sur la sezona reliefo de la tiel nomata mondoĉambro de la sunsanktejo de Niuserre, kiu nuntempe videblas en la egipta muzeo de Berlino, aŭ en la piramido Unas en Sakkara.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Heinz Felber: Fischerei, Fischereigewerbe. II. Ägypten, en: Der Neue Pauly, germanlingva enciklopedio pri la antikva epoko, vol. 4 (1998), paĝo 527
  2. Nombroj: 11,5 "Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage.
  3. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝo 77
  4. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝo 57
  5. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝo 80
  6. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝo 58
  7. Ingrid Gamer-Wallert: Fische und Fischkulte im Alten Ägypten, Harrassowitz, Wiesbaden 1970, paĝo 47-50
  8. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝoj 62-66
  9. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝoj 66-69
  10. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝoj 69 kaj sekvaj
  11. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝo 71
  12. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝoj 77-82
  13. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝoj 74 kaj sekvaj
  14. Joachim Boessneck: Die Tierwelt des Alten Ägypten. Untersucht anhand kulturgeschichtlicher und zoologischer Quellen, C.H. Beck, München 1988, paĝo 25
  15. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝoj 76 kaj sekvaj
  16. Joachim Boessneck: Die Tierwelt des Alten Ägypten. Untersucht anhand kulturgeschichtlicher und zoologischer Quellen, C.H. Beck, München 1988, paĝoj 145-47
  17. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝoj 82-84
  18. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝoj 84-86
  19. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝo 86
  20. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, paĝoj 87-88