Filbia perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filbia perdriko
Filbia perdriko
Filbia perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Alectoris
Specio: A. philbyi
Alectoris philbyi
(Lowe, 1934)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Filbia perdriko (Alectoris philbyi), estas specio de birdo de la subfamilio de perdrikenoj en la familio de Fazanedoj. Ĝi estas parenco de la Ĉukaro, de la Ruĝa perdriko kaj de la Berbera perdriko kaj estas indiĝena de sudokcidenta Arabio kaj norda Jemeno. Ĝi estis iam lokita en superspecio kun tiuj menciitaj specioj, nome A. chukar, A. barbara kaj A. rufa, sed nune oni proponas, ke ĝi formas superspecion kun la Ruĝecstria perdriko, A. magna, la Rokperdriko, A. graeca kaj kun la Ĉukaro, A. chukar. Iam estis ankaŭ inkludata ene de A. graeca. Ĝi estas monotipa, tio estas sen agnoskataj subspecioj.

Kvankam simila laŭ aspekto al la aliaj specioj de la genro Alectoris, la Filbia perdriko povas esti facile distingebla danke al siaj nigraj vangoj kaj gorĝo, karaktero kiun neniu el la samgenranoj havas. Krome ĝi estas tre uniforme grizhelbruna kun tre markata flanka makulo de strieco blanka, nigra kaj bruna. Kiel ĉe la parencoj estas ruĝaj la fortika beko, la okulringoj kaj la kruroj. Sur la supra bordo de la nigra vizaĝo (traokula) estas blankeca suba bordo de la helgriza krono.

La komuna nomo kaj la latina scienca nomo rememoras la britian esploriston St. John Philby.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]