Filip Dimitrov
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Filip Dimitrov Dimitrov (bulgare Филип Димитров Димитров) (naskiĝis la 31-an de marto 1955 , do nun 65-jara) estas bulgara politikisto. Li estis ĉefministro de Bulgario por mallonga periodo de 1991 ĝis 1992, en la transira periodo de komunisma al postkomunisma socio. Sekve li estis membro de la 36-a (1991-1994), 37-a (1994-1997) kaj 40-a (2005-2007) kunvenperiodoj de la Nacia Asembleo, kaj Membro de la Eŭropa Parlamento de januaro ĝis majo 2007. Filip Dimitrov estas membro de la Klubo de Madrido.