Flago de Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Grekio konsistas el naŭ samlongaj horizontalaj strioj el blua kaj blanka koloroj, kies supera strio estas blua . En la supra parto plej proksime de la hisflanko troviĝas blua kvadrato kun blanka kruco kiu estas simbolo de la Greka Ortodoksa Eklezio. La proporcio de la flago estas 2:3.

La naŭ strioj reprezentas la kvanton da silaboj de la frazo "Έλευθερία ή Θάνατος" (E-lef-the-rì-a i Thà-na-tos) kiu signifas “libereco aŭ morto”, kiu estas la nacia devizo.

La blua kaj blanka koloroj havas multajn interpretojn: la maro kaj la marondoj, ĉielo kaj nuboj kaj ankaŭ la tradiciaj koloroj de la grekaj vestaĵoj.