Flama ranunkolo
Etoso
Flama ranunkolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ranunculus flammula
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Flama ranunkolo, latine Ranunculus flammula, estas specio el familio ranunkolacoj.
Temas pri plurjaraj herboj kuŝantaj kaj starantaj, kiuj enradikiĝas je la unuaj nodoj. La bazaj folioj estas oblongaj ĝis lancformaj, foje iom dentaj. La floroj, en tre lozaj cumoj, larĝas 7-15 mm, petaloj estas brile flavaj.
Tiu planto vivas en marĉoj, fosaĵoj kaj aliaj malsekaj lokoj de la tuta norda hemisfero en mildklimataj zonoj.
Ekzistas pluraj subspecioj.