Flatland: A Romance of Many Dimensions

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flatland
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Edwin Abbott Abbott
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1884
Ĝenro sciencfikcio • mathematical fiction • satira fikcio
vdr

Platlando: Romano de Multaj Dimensioj estas satira novelo de Edwin Abbott Abbott verkita en 1884. Kiel fikcion, Platlando estas konsiderita satiro de la fantazio ĝenro, prezentanta vivon en du- dimensia planara mondo, sed ĝi ankaŭ kritikas la socian hierarkion en la viktoriana epoko en kiu Abbott vivis.

Kelkaj filmoj sekvis la intrigon de la rakonto, inkluzive de du filmoj publikigitaj en 2007.

Intriga Resumo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de tipa domo en Platlando. Maldekstre larĝa pordo por viroj (pluranguloj), kaj dekstre mallarĝa pordo por virinoj (rektaj linioj): alegorio por la klasdiferenco inter viroj kaj virinoj en viktoriana epoko

La rakonto priskribas dudimensian mondon, kies loĝantoj estas plurlatero, kiuj estas dividitaj en malsamajn kastojn laŭ la nombro de siaj lateroj. La cirkloj estas de la plej alta kasto, kaj la rektaj linioj estas la plej malalta. La virinoj estas representataj de rektaj linioj. La rakontanto, humila Kvadrato (la kasto de kvadratoj estas la klaso de ĝentlemanoj kaj profesiuloj en Platlando), rakontas al la legantoj pri kelkaj el la implicoj de vivo en du dimensioj. La Kvadrato revas viziti unudimensian mondon, kie li provas konvinki la malkleran reganton de la regno, ke ja estas du dimensioj, sed trovas, ke igi la unudimensian reganton vidi ekster la senfinan rektan linion en kiu li vivas estas neeble.

Tridimensia Sfero tiam vizitas la Kvadraton, kiu estas nekapabla kompreni la volumenon de la Sfero ĝis ĝi vidas Spacolandon (angla Spaceland) per siaj propraj okuloj. La Sfero vizitas Platlandon komence de ĉiu jarmilo, por sendi novan antaŭdiron pri la ideo de la tria dimensio, kun la espero, ke la loĝantoj de Platlando finfine estos edukitaj kaj rekonos la ekziston de Spacolando. El la sekureca Spacolando, la Sfero kaj la Kvadrato povas preteratenti la cirklojn, nome la gvidantojn de Platlando, sekrete rakonti antaŭajn provojn prezenti la ekziston de alia lando, kaj kondiĉi ke ĉiu kiu propagandas pri vizito aŭ revelacio de tia lando estos kondamnita al morto aŭ longa aresto (depende de la kasto al kiu li apartenas).

Post kiam la menso de la Kvadrato malfermiĝis al novaj dimensioj (laŭvorte), la Kvadrato provas konvinki al la Sfero ke ekzistas kvar spacaj dimensioj, kaj eble eĉ pli. La Sfero ofendiĝas pro la aŭdaco de la hipotezo de la Kvadrato; li ne povas kompreni la ideon pri la ekzisto de aliaj dimensioj kaj forpelas sian studenton el Spacolando en malhonoro.

Post iom da tempo, la Kvadrato sonĝas ke la Sfero revenas por viziti lin, ĉi-foje por prezenti al li Punktlandon (angle Pointland), kiu tute ne havas dimensiojn. La Punkto (la sola loĝanto de la lando, kaj laŭ defaŭlto ĝia reganto) vidas en si mem la tutan universon, kaj ne konceptas la ekziston de dimensioj aŭ estaĵoj aliaj ol si mem. La Kvadrato ne sukcesas konvinki la Punkton pri la ekzisto de ĉi tiuj, ĉar la Punkto tute ne rekonas ĝin kaj pensas ke si parolas al si mem. La Sfero tiam pardonpetas al la Kvadrato por esti kolera pri ĝi, kaj konsentas ke povas ekzisti mondoj kun kvar dimensioj kaj pli.

Ĉe la fino de la rakonto, la Kvadrato ne sukcesas disvastigi la ideon de tri dimensioj en Platlando. Li estas ĵetita en malliberejon, kaj malkovras ke, kun la paso de la tempo li ankaŭ trovas ĉiam pli malfacila imagi tridimensiajn formojn.

Traduko al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Platlando: Romano de Multaj Dimensioj, Eldonejo Libera, 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]