Saltu al enhavo

Flava galio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flava galio
Galium verum
Galium verum
Biologia klasado
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Galio Galium
Specio: Flava galio Galium verum
Galium verum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Galium verum.

Flava galio, latine Galium verum, estas specio el familio rubiacoj.
Temas pri plurjaraj herboj, kiuj altas ĝis 70 cm. La tigo estas cilindra malalte kaj laŭlonge kvarlinia supre. Folioj verticilas 8-12ope, ili estas tre stretaj (1 mm) kaj havas mukron. Floroj, aranĝitaj en longa paniklo, havas orflavan koloron.
Tiu planto oftas en magraj herbejoj, voj-randoj kaj arbarrandoj de preskaŭ tuta Eŭropo, okcidenta Azio kaj Nordafriko. Oni nun trovas ĝin ankaŭ en grandaj partoj de Nordameriko.

Flava galio estas foje uzata en dekoktoj kaj pomadoj kontraŭ haŭtmalsanoj.

Frigg estis la diino de edzinoj en la Nord-ĝermana mitologio. Ŝi helpis virinojn naski filojn, kaj ĉar Skandinavianoj uzis tiun planton (Galium verum) kiel sedativo, ili nomis ĝin Friga herbo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schön, Ebbe (2004). Asa-Tors Hammare: Gudar och Jättar i Tro och Tradition. Värnamo: Fält & Hässler. pp. 228–. ISBN 91-89660-41-2.