Saltu al enhavo

Flavgorĝa eŭfonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hirundeŭfonjo
Hirundeŭfonjo, masklo
Hirundeŭfonjo, masklo
Hirundeŭfonjo, ino
Hirundeŭfonjo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. hirundinacea
Euphonia hirundinacea
(Bonaparte, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La HirundeŭfonjoFlavgorĝa eŭfonjo (Euphonia hirundinacea) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Ĝi troviĝas en Belizo, Kolombio, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo kaj Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj. Ili loĝas en malaltaj kaj mezaltaj teroj, ĉefe de deklivaro al Pacifiko, en arbokanopeo en pli sekaj areoj en arboj laŭlonge de riveroj kaj en pli humidaj areoj, en duonmalfermaj areoj kiaj arbarbordoj, klarejoj kaj arboplantejoj.

Temas pri specio kun seksa duformismo, nome la masklo estas tre malgranda blueca brilblua birdo kun flavaj frunto (ne la supra krono), gorĝo, brusto kaj ventro. Ankaŭ aliaj eŭfonjoj havas similajn kolorojn (blue supre, flave sube) sed flavajn groĝon havas nur la Viola kaj la Dikbeka eŭfonjoj, sed diference ĉe la Hirundeŭfonjo la flava areo iomete etendiĝas laŭ la kolo. Ino estas olivecverda supre kun flaveca gorĝo, verdecflavaj brusto kaj blankeca ventro. Ili estas 10 cm longaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]