Flavpuga kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavpuga kardelo
Flavpuga kardelo
Flavpuga kardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. uropygialis
Spinus uropygialis
(Sclater, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavpuga kardelo (Spinus uropygialis, iam Carduelis uropygialis) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi troviĝas el centra Peruo al Santiago en Ĉilio, ĉirkaŭ Mendoza en Argentino kaj ankaŭ en Bolivio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj altaltitudaj arbustaroj de andaj altebenaĵoj.

Tiu kardelo estas 14 cm longa, kaj estas kazo de seksa duformismo ne tre markata. La masklo havas nigrajn kapon, kolon kaj supran bruston, dum la dorso estas nigra kun tre fajnaj flavverdecaj plumobordoj, dum la ino havas striecan dorson kaj estas ne tiom kontrastakolora. La pugo, malsupra brusto, ventro kaj subvosto estas flavaj. La flugiloj estas nigraj kun flavaj flugilstrioj. La vosto estas nigreca kun flavaj eksteraj vostoplumoj en baza duono. La nigra kaj flava koloroj de la masklo estas pli markata ol ĉe la ino.

Ili moviĝas en aroj depende de la veteroj kaj de la koncentro de arbustoj kie ili manĝas semojn. Ili estas tre atentemaj en la reprodukta sezono kaj uzas rokajn malatingeblaĵojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]