Flavvizaĝa parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavvizaĝa parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Myioborus
Specio: 'M. pariae'
Myioborus pariae
(Phelps & Phelps, 1949)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavvizaĝa parulioParia parulio (Myioborus pariae), estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj. Ĝi estas endemia de la Paria Duoninsulo en Sucre, nordorienta Venezuelo, kie ĝi loĝas en humidaj arbaroj, ĉefe ĉe la bordoj. Temas pri malgranda populacio de nur 2,500 al 10,000 individuoj minacata pro pliiĝanta habitatoperdo en sia malgranda teritorio de 270 km².

Tiu malgranda parulio 13 cm longa havas kiel plej parto de samgenranoj malhelgrizajn suprajn partojn kaj blankajn eksterajn vostoplumoj. Ĉe tiu malhela fono rimarkindas tre ruĝecoranĝa (brikruĝeca) krono kaj sub ĝi videblas flavaj bridoj kaj okulringoj kiuj formas kvazaŭ okulvitrojn tute ĉirkaŭate de malhelgriza fajna strio; tiu flava bildo en vizaĝo nomigas la specion. La gorĝo kaj la resto de subaj partoj estas tre flavaj. La voĉo estas milda “ĉip”.

Tre simila estas la Ardezparulio, sed tiu ne havas la flavan vizaĝobildon kaj havas malhelan gorĝareon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]