Flóra Sass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flóra Sass
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1841 (1841-08-06)
en Aiud
Morto 11-an de marto 1916 (1916-03-11) (74-jaraĝa)
en Devon
Lingvoj hungaragermanarumanaturkaangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Finian von Saas
Edz(in)o Samuel White Baker
Okupo
Okupo esploristo • vojaĝisto
vdr

Flóra SASS [ŝaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sass Flóra, konata post la edziniĝo Florence Baker (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1841 en Transilvanio en Nagyenyed (nuntempa Aiud en Rumanio), mortis la 11-an de marto 1916 en Britio en Newton Abbot) estis hungara-brita esploristo.[1]

Flóra Sass
Geedza paro Baker

Biografio[redakti | redakti fonton]

Flóra Sass aĝis 7, kiam dum la Hungara revolucio de 1848 la rumanoj murdis plenan loĝantaron de Nagyenyed, tamen ŝi hazarde restis viva. La orfino estis edukita en armena familio. Post falo de la revolucio kaj liberecbatalo la familio rifuĝis al la Turka Imperio. En nekonataj cirkonstancoj Flóra iĝis sklavo, sed en Vidin la baldaŭa edzo ekvidis ĝin en 1859. Li subaĉetis la gardistojn kaj ili tuj forlasis la imperion. Samuel Baker prenis ŝin al Afriko, kie li gvidis ekspedicion por trovi fonton de Nilo. En 1864 ili malkovris Albertlagon. En la sekva jaro ili vojaĝis al Britio, kie okazis oficiale la geedziĝa ceremonio kaj Sro Baker lordiĝis pro la ekspedicio en Afriko. En 1869 ili denove vojaĝis al Afriko interalie por provi ĉesigi la sklavkomercon. En 1893 ŝi vidviniĝis.

Geedza paro Baker sur kameloj

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • taglibro de Flóra Sass, partoj aperis angle (1972), hungare (1987)

Fontoj[redakti | redakti fonton]