Ordinara fenkolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Foeniculum vulgare)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ordinara fenkolo

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Fenkolo Foeniculum
Specio: F. vulgare
Foeniculum vulgare
(L.) Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ilustraĵo de ordinara fenkolo
Ordinara fenkolo inter subplantaro,sur insulo Maui (Havajo)
Foeniculum vulgare - Muzeo de Tuluzo

Ordinara fenkolo (Foeniculum vulgare) estas la plej konata specio de genro fenkolo, en familio apiacoj (Apiaceae, pli frue Umbelliferae). La planto estas samtempe spicaĵo kaj kuracplanto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas plurjara, malofte dujara planto. Ĝia ĉefradiko longas 30–40 cm, havas malpur-blankan koloron ekstere kaj neĝoblankan koloron interne. Ĝi havas forte disbranĉiĝantan, cilindran, fajne sulkan, kalvan, bluverdan tigon, altan ĝis 1–2 m. La folioj estas plurfoje kunmetitaj, dise starantaj. La baza parto de la folitigo estas veziksimile ŝveliĝanta, iomete destaranta guŝosimilaĵo, ĉe kies supra fino troviĝas du mallongaj, kapuĉsimilaj pintoj, simila al oreleto. La fajne dividitaj, glatrandaj, kalvaj kaj dis-starantaj foliaĵoj estas fadenaj. La subaj folioj longas 20–25 cm, ilia grando kaj dividiteco malpliiĝas supren sur la tigo.

La plata, duoble kunmetita umbela infloresko kreskas ĉiam sur fino de la tigoj, sub ĝi ne formiĝas koluma folieto.

La kvin verdaj sepaloj reduktiĝis al sensignifa, mallarĝa rando. La kvin etaj, flavaj petaloj staras libere, la same kvin stamenoj leviĝas super la petalara nivelo.

Ĝia frukto similas al tiu de aneto, sed pli granda ol ĝi. La frukto estas cilindra, neflugila; ĝi estiĝis per kunfandiĝo de du karpeloj, el sube staranta ovario. La frukto longas 5–8 mm, havas verd-brunan aŭ verd-flavan koloron; ĝia pinto maldikiĝas. La frukto estas facile disigebla je du, plate konveksaj fruktopartoj: ili havas po kvin ripetojn sur la ventra flanko, el kiuj du forte elstaras. La plurtavola fruktomuro kunkreskis kun la grajnoŝelo. En la interna nutrohisto de la grajno (endospermio), la ĝermo nutras sin el grasaj oleoj kaj aleuronaj aĵoj. La frukto de ordinara fenkolo estas pika kaj iomete dolĉa, ĝi estas plej bona kiel spicaĵo. La frukto de romia fenkolo estas pli dolĉa; ĝi tute ne havas akran guston.

Disvastiĝo, kreskejo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio venas origine el Mediteraneo, oni konis kaj uzis ĝin jam en antikvaj tempoj. Dum la longa kultiva periodo, elformiĝis multaj subspecioj, kulturvarioj. Ĉefaj subspecioj estas F. vulgare var. vulgare (ordinara fenkolo), F. vulgare var. dulce (dolĉa fenkolo) kaj F. vulgare var. azoricum (itala fenkolo) – oni plantas tiun lastan sensecepte pro ties tigtubero, ĉar ties frukto havas malagrablan guston. La plej grava vario de ordinara fenkolo estas F. vulgare ssp. capillaceum, la t.n. „harareca fenkolo”.

Hodiaŭ, oni kultivas ĝin ĉie en moderaj aŭ varmaj klimatoj, plej grandkvante en Francio kaj Bulgario.

Ĝi ŝatas varman klimaton, sed alkutimiĝis sufiĉe bone al kontinenta klimato en la lastaj jarmiloj. Ĝiaj grajnoj ekĝermas je 6-7 °C, sed la optimuma temperaturo estas 18-20 °C. Dum la florado kaj la fruktoelformiĝo, ĝi bezonas ĉ. 25 °C. Ĝi estas meze frosto-sensa: ordinara fenkolo travivas malvarmon de −8-10 °C eĉ sen neĝo, pli malvarmajn temperaturojn nur sub neĝo. Romia fenkolo estas malpli frosto-tolera.

Ĝi bezonas lumon, ĝia infloresko apenaŭ evoluas en malforta lumo, ombro; povas okazi, ke la floroj velkas sen fruktoevoluo. En duonombro aŭ en difuza lumo ĝi produkas malpli da grajno ol en lumo. Ĝia legoma speco estas itala fenkolo, kiu kontentiĝas kun iomete malpli da lumo.

Ĝia akvobezono estas tre varia: de la ĝermado ĝis la ekflorado - do en la intensa evolua parto - ĝi bezonas multe da akvo, dum dum florado multa akvo malbonigas la fruktoestiĝon. Ĝi ne bezonas multan akvo eĉ pli poste. Oni proponas akvumi ĝin en la unua jaro, poste provizas ĝin per akvo la elformiĝinta profunda radikaro.

Ĝi estas kultivebla plej efike sur mezkompakta grundo, sed ĝi povas vivi sur preskaŭ ĉiu grundotipo. Ĝi preferas pli kompaktajn grundojn ol lozajn, sed nur se estas bona akvomastrumado. Ĝi formortas sur malvarmaj, akvaj, akvokovritaj grundoj.

Kvankam ĝi kreskigas abundan foliaron, por tio necesas nur mezkvanta materialo. Sur freŝ-sterkitaj grundoj, ĝiaj radikoj povas forputriĝi. Tromulto da nitrogeno malhelpas la grajnoestiĝon kaj malpliigas la vintrotoleron. Ĝi bezonas multe da fosforo.

Efikaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la fruktoj troviĝas 2–5% da volatila oleo, krom tio multaj grasaj oleoj, proteino kaj sukero. La ĉefa komponento de la volatila oleo estas dolĉa transanetolo (50–70%) kaj la amara, kamforgusta alfa-fenkono (< 50%). Enestas safrolo kaj iom da metilkavikolo. Romia fenkolo havas je 10–30% pli da anetolo, ol ordinara fenkolo. Ĝian odoron donas aniza aldehido, pro kio tio tre similas al la odoro de anizo.

Kelkaj hindiaj specoj (varioj) havas karakterizan konsiston je volatila oleo; ili ne enhavas anetolon. Ne nur la frukto enhavas volatilan oleon, sed la tuta planto: la radiko je 0,6%, la tigo kaj la folio 1–1,5%.

Aplikado[redakti | redakti fonton]

Oni devas konservi nur kompletajn grajnojn, ĉar tiuokaze pli malrapide malpliiĝas la enhavo je volatila oleo.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ĝia gusto kaj odoro similas al tiu de aniza grajno. Oni uzas ties grajnojn dum kuirado de supoj kaj fiŝmanĝaĵoj; oni raspas ties tuberon kaj aldonas al brasiksalato.

La frukto de romia fenkolo estas – krom blanka artemizio (absinto) kaj anizo – la plej grava gustigaĵo de absintaĵo.

Medicino[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas apetit-plibonigan, furzigan, malspasmigan, lakto-plimultigan efikon. Ĝi estas grava fermento-obstakla kaj puf-obstakla kuracplanto. Oni ofte vendas kun laksigaj medikamentoj, por malhelpi aŭ mildigi la spasmojn kaŭzitajn de laksigaĵo.

Ĝi estas uzebla ankaŭ por traktado de malfrua, neordinara menstruo. Ĝi aktivigas la inajn hormonojn kaj tiel mildigas simptomojn de la klimakso. Oni povas atingi pli bonan efikon, se oni miksas ordinaran fenkolon kun akileo kaj lupolo. Okaze de malfrua menstruo, oni devas ektrinkadi teon de fenkolo 10 tagojn antaŭ ties kalkulita tempo. Oni devas konsumi ĝin poste ĉiutage.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]