Forbesa kureo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Forbesa kureo
Forbesa kureo
Forbesa kureo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Curaeus
Specio: 'C. forbesi'
Curaeus forbesi
(Sclater, 1886)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Forbesa kureo (Curaeus forbesi) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kureoj, kiu enhavas nur du speciojn. Tiu ĉi troviĝas kiel endemio de kelkaj lokoj de orienta kaj nordorienta Brazilo nome en la subŝtatoj de Pernambuco, Alagoas kaj Minas Gerais.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, arbarbordoj, laŭsezone humidaj aŭ eĉ inonditaj herbejoj de malaltaj teroj, marĉoj kaj plantejoj ĉefe de sukerkano. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

La populacio estas malgranda (1,000-2,500 kaj malpliiĝas en malgranda kaj fragmentata teritorio de ĉirkaŭ 110 km²) pro detruo de ties preferata habitato, same kiel pro nestoparazitado fare de la Brila molotro, Molothrus bonairensis, kaj eble pro iome da kaptoj por komerco de kaĝobirdoj; tiele ĝi estis klasita kiel Endanĝerita fare de Birdlife International. Oni supozas, ke ĝi estas foje kaptata hazarde ĉar malfacilas distingi ĝin el la Gnorimopsaro, Gnorimopsar chopi, kiu estas ja celo de la ĉasistoj por kaĝobirdoj pro ties kanto.

La Forbesa kureo estas 21-24 cm longa kaj mezgranda nigra ikteredo. Kiel la Gnorimopsaro, Gnorimopsar chopi, ĝi estas senkolore pli ol brile tutnigra, kvankam la Gnorimopsaro estas iom pli brila. Tamen, la Forbesa kureo havas pli mallongajn flugilojn kiuj montras pli malgrandan unuarangan projekcion kaj relative pli longan voston. La ĉefa diferenco estas en la beko kie la Forbesa kureo havas pli sveltan (samlonga kiel la kapo) bekon kun rekta supra bordo dum la Gnorimopsaro havas kurbecan bordon. La Gnorimopsaro havas ankaŭ sulkojn ĉe la bazo de la suba makzelo, dum la Forbesa beko estas pli ebena en kruc-sekcio.

Ili manĝas insektojn, fruktojn kaj eble nektaron de sukerkano.

La voĉo estas akra, malagrabla, ripeteca zumaj notoj kaj babilaĵo. Ankaŭ laŭtaj kaj aspraj notoj ĉek ĉek. La alvoko estas laŭta, nazeca tuí-lit.

La reproduktado okazas dum la pluvsezono, kutime marte al junie. Nestoj estas ĉefe situaj en kultivataj arboj de mango Mangifera indica. La averaĝa ovaro estas de 2.84 (1-4) kaj oni faras du ovodemetadojn ĉiun sezonon. Pasas 4-10 tagoj inter la fino de la nestokonstruado kaj la ovodemetado, kio faras tiun specion tre parazitebla fare de la Brila molotro, Molothrus bonariensis.

Tiu specio ricevis sian nomon pro la brita zoologo William Alexander Forbes.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]