Francisco Pi y Margall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Francesc Pi i Margall)
Francisco Pi y Margall
Persona informo
Francisco Pi y Margall
Francesc Pi i Margall
Naskonomo Francisco Pi y Margall
Naskiĝo 29-an de aprilo 1824 (1824-04-29)
en Barcelono
Morto 29-an de novembro 1901 (1901-11-29) (77-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Civil Cemetery, Madrid vd
Lingvoj Esperantokatalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Partio Partio Demokratia • Federacia Respublika Demokratia Partio vd
Subskribo Francisco Pi y Margall
Familio
Gefratoj Joaquim Pi i Margall vd
Edz(in)o Petra Arsuaga Goicoechea vd
Infanoj Francisco Pi y Arsuaga • Joaquín Pi y Arsuaga vd
Profesio
Okupo politikistofilozofohistoriistoverkistojuristoesperantistoadvokatoekonomikistoĵurnalistoministro vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco (aŭ Francesc, laŭ la kataluna nomo) Pi i Margall (naskiĝis en 1824 en Barcelono, mortis en 1901 en Madrido) estis hispana politikisto, prezidento de la Unua Hispana Respubliko.

Pi estis unu el la unuaj defendantoj de la ideoj federalistaj en la hispana regno. Li ankaŭ defendis tezojn demokratajn kaj respublikistajn, kun certa proksimeco al la socialismo, pro kio li devis diversfoje ekziliĝi.

Post la sentronigo de la reĝino Izabela la 2-a de Hispanio en 1868 (La Glora Revolucio), li fariĝis deputito. Li defendis kiel formon de regado la respublikon, kiu fine alvenis en 1873. Dum pluraj monatoj li estis prezidento de la Unua Hispana Respubliko.

La ekstremigo de la federalista ideo, kiu kondukis al la memproklamado de diversaj kantonoj, parte senkreditigis liajn ideojn, kaj li devis rezigni.

Post la reveno de la monarkio en 1874 li parte retiriĝis. Poste li fondis propran gazeton, La Nova Reĝimo (kastilie El nuevo régimen), kaj post kelkaj jaroj denove fariĝis deputito, en radikala listo.

En 1898 li publikigis artikolon en sia gazeto, defendante novan lingvon, kiu antaŭ nelonge estis alveninta al Hispanio, nome Esperanton. Diversaj pioniroj de la esperanta movado en Hispanio kaj precipe en Katalunio, inter kiuj Frederic Pujulà i Vallès, iel rilatis al la ideoj de Pi i Margall.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]