Franciszek Kornicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciszek Kornicki
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1916 (1916-12-18)
en Wereszyn
Morto 17-an de novembro 2017 (2017-11-17) (100-jaraĝa)
en Worthing
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Aviation Cadet School in Dęblin
Okupo
Okupo militpiloto • oficiro
vdr

Franciszek Kornicki (naskiĝis la 18-an de decembro 1916 en Wereszyn (distrikto Hrubieszowski), mortis la 16-an de novembro 2017 en Worthing) – pola militara komandanto, subkolonelo de Pola Aerarmeo en Britio, post la Dua Mondmilito majoro (Squadron Leader) de Reĝa Aerarmeo, estis la lasta vivanta komandanto de pola skadro el la mondmilita periodo (Batalo de Anglio).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj

Franciszek Kornicki naskiĝis en vilaĝo de Lublinio kiel la 6-a filo de Łukasz kaj Aniela. Li frekventis bazlernejon en sia vilaĝo, kaj poste gimnazion en Hrubieszów. Estis akceptita al Lernejo de Substandardistoj de Aviado en Dęblin, kiun finis kun la 3-a loko el inter 173 diplomitoj de la XII promocio. Aŭguste 1939 estis direktita al la 162 Skadro de Ĉasaviadiloj en la III/6 ĉasaviadila skadro.

Germana invado

La 1-an de septembro 1939 skadro, ekipita de ĉasaviadiloj PZL P.7a, estis parto de la aviado de Armeo "Lodzo" kaj restis sur kampa aviadilejo Widzew (kvartalo de Lodzo). Substandardisto Kornicki faris du batalflugojn, kaj poste taskojn pri interligiteco, en tio pilotante aviadilon RWD-8. La 13-an de septembro la skadro translokiĝis al Litiatyn apud Brzeżany (nun en Ternopila provinco), de kie post la soveta agreso la skiparo – en tio ankaŭ Kornicki – evakuiĝis al Rumanio.

Elmigrado

Septembre 2017 dum preparoj al celebrado de la 100-jariĝo de Reĝa Aerarmeo (RAF) en 2018 gajnis interretan plebisciton de "The Telegraph" kaj de la Muzeo al RAF por la "vizaĝo" de la solenaĵoj, kiel unu el la lastaj pilotoj de Spitfire, akirinte en la interreta voĉdonado 325 mil da voĉoj. Rezulte de tio lia silueto staros apud la aviadilo sur la ekspozicio organizota por tiu ĉi okazo.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Milita Ordeno Virtuti Militari (ordono n-ro 08487)
  • Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta
  • Batal-Kruco – trifoje
  • 1939–1945 StarBritio
  • Air Crew Europe Star kun krampo France and Germany – Britio
  • Defence Medal – Britio
  • War Medal 1939–1945 – Britio
  • Distingilo de la Piloto de RAF – Britio
  • Médaille commémorative française de la guerre 1939–1945Francio

Verkado[redakti | redakti fonton]

  • Polish Air Force – Chronicle of Main Events, Stowarzyszenie Lotników Polskich (Polish Air Force Association), Londono 1993.
  • Franciszek Kornicki, The Struggle: Biography of a Fighter Pilot, Wydawnictwo Stratus, 2008, (ISBN 978-83-89450-80-7).
  • Franciszek Kornicki, Zmagania. Autobiografia pilota myśliwskiego, Eldonejo Stratus, Varsovio 2009, (ISBN 978-83-89450-94-4) (traduko de la The Struggle... kun pli granda nombro da ilustraĵoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]