Les Montets

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frasses)
Les Montets
Blazono de Les Montets
Blazono de Les Montets
Blazono de Les Montets
Aumont, komunumo Les Montets
Aumont, komunumo Les Montets
Aumont, komunumo Les Montets
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 48′ 59″ N 6° 52′ 1″ O / 46.81639 °N, 6.86694 °O / 46.81639; 6.86694 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 59″ N 6° 52′ 1″ O / 46.81639 °N, 6.86694 °O / 46.81639; 6.86694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1335
Areo 10,35 km²
Alteco 490 m super marnivelo
Poŝtkodo 1483
Komunumkodo 2050
Mapo de Les Montets
Mapo de Les Montets
Mapo de Les Montets
vdr

Les Montets estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1335 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Les Montets situas en la friburga eksklavo Estavayer, sur la molasaj montetoj, kiuj disigas la basenon de la Lago de Neŭŝatelo de la ebenaĵo de la rivero Brojo, proksimue 4 kilometrojn sude de la urbo Estavayer-le-Lac kaj 5 kilometrojn okcidente de la urbo Payerne. Tra la komunumo fluas la rivereto Eta Glano, norda alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aumont, Frasses, Granges-de-Vesin kaj Montet, kaj la vilaĝetoj Les Fapresses kaj Pré à Losel, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1].

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,31 km², de kiuj 29,1% estas kovritaj de arbaro, 59,7% servas por agrikulturo kaj 11,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Les Montets limas en nordo al Estavayer-le-Lac, en nordnordoriento al Sévaz, en nordoriento al Bussy, en oriento al Cugy, en sudoriento al Ménières, en sudo al Sassel (VD), en sudokcidento al Nuvilly, en okcidento al Murist, kaj en nordokcidento al Lully.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Estavayer-le-Lac al Laŭzano. En nordoriento de la komunumo situas rekte oriente de la aŭtovojripozejo La Broye la alveturejo Estavayer-le-Lac al la svisa aŭtovojo A1. Pere de buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga ĉiuj vilaĝoj de la komunumo estas konektitaj al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Les Montets estis fondita la 1-an de januaro 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Aumont, Frasses, Granges-de-Vesin kaj Montet.[3]

La unua dokumenta mencio de Montet datiĝas el la jaro 1274 kiel Montez. Dum mezepokoMontet apartenis al la Senjorujo Estavayer. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1476 Karlo la Brava en Montet starigis sian armerestadejon.[4]

Aumont estis la unuan fojon menciita en la jaro 1157 kiel Alto Monte. Les Montet dum mezepoko formis apartan senjorujon, kiu tamen dependis de la Senjorujo Estavayer.[5]

La unua dokumenta mencio de Frasses datiĝas el la jaro 1142 kiel Fraces. Dum mezepoko Frasses apartenis al la Senjorujo Estavayer-Montet.[6]

Granges-de-Vesin menciiĝis la unuan fojon en la jaro 1330 kiel Grangi de Visins. Ĝi apartenis al la Senjorujo Aumont, kiu siavice dependis de Estavayer.[7]

Kune kun la Senjorujo Estavayer la kvar vilaĝoj fariĝis en la jaro 1536 havaĵo de la urba ŝtato Friburgo kaj apartenis ek de tiam al la friburga Voktejo Estavayer, kiu surbaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 fariĝis distrikto, kiu fine en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la distrikto Brojo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]