Frederiko la 1-a (Legnica)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Frederiko la 1-a
Duko de Legnica
Duko de Ĥojnovo, Strzelin, Oława, Legnico, Brieg, Lubeno
Blazonŝildo de la urbo Legnico.
Blazonŝildo de la urbo Legnico.
Grunenberg 1483 - Frederick I. of Liegnitz.jpg
Ceteraj titoloj Guberniestro de Silezio, 1488
Persona informo
Naskiĝo 3-a de majo 1446
en Brieg, Flago-de-Pollando.svg Pollando
Morto 9-a de majo 1488
en Legnico, Flago-de-Pollando.svg Pollando
Ŝtataneco GermanioPollando [#]
Familio
Dinastio Piastoj [#]
Patro John I of Lüben [#]
Patrino Hedwige de Brzeg [#]
Edzino Ludmila of Poděbrady [#]
Idoj Frederick II of Legnica • John II of Legnica • George I of Brieg [#]
Profesio
Okupo feudatory [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Frederiko la 1-a, Duko de Legnica estis Duko de Ĥojnovo kaj Strzelin elde 1453, de Oława kaj Legnico elde 1454, de Brieg ekde 1481 kaj de Lubeno ekde 1482. Li estis filo de Johano la 1-a, Duko de Lubeno (1425-1453) kaj lia edzino Hedviga de Briego (1433-1471), filino de Ludoviko la 2-a, Duko de Legnica (1384-1436).

Biografio[redakti | redakti fonton]

La sinsekvaj mortoj de lia onklo Henriko la 10-a, Duko de Haynau (1426-1452) kaj lia patro en 1453, lasis Frederikon kiel la lasta vira reprezentanto de la branĉo Legnica-Brieg de la Dinastio Piast. La sep-jara princo sukcedis sian patron en Ĥojnovo kaj Strzelin sub la regado de sia patrino, la vidvina Dukino Hedviga.

En la sekvanta jaro (1454), Frederiko la 1-a heredis la duklandojn de Oława kaj Niemcza, post la morto de sia pripatrina avino Margareta de Opole (1412-1454). Iom poste, li ankaŭ heredis Legnicon el la Regno de Bohemio. La reĝinado de la vidvina Dukino Hedviga finis en 1466, kiam Frederiko formale estas proklamita adolta kaj kapabla mem administri la regnon. Tra sia tuta regado, li klopodis kunsolidigi sian dinastion kaj rehavigi al si la perditajn teritoriojn de siaj antaŭuloj.

En 1481, Frederiko la 1-a akiris Brieg el la Dukoj de Opole, kaj post unu jaro (1482) li faris la samon pri Lubeno, kiu tiam estis en la manoj de la Dukoj de Glogovo. En 1488, li ankaŭ rehavigis al si la urbojn Biĉina, Volĉino kaj Kluĉbork. En la 3-a de majo 1469 Matiaso Korvino (1443-1490) elektiĝas kiel Reĝo de Bohemio kaj ankaŭ regis sur Silezio. Kvankam Frederiko la 1-a havis bonajn interrilatojn kun sia bopatro Georgo de Podibrado, li ankaŭ estis favora al la reĝo Matiaso Korvino. En sia lasta vivojaro tiu nomumis lin guberniestro (germane Oberlandeshauptmann) de Silezio.

Edziĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

En la 5-a de septembro 1474, Frederiko edziĝis al Ludmila de Poděbrad (1456-1503), filino de Georgo de Podibrado (1420-1471), kun kiu li havis tri filojn:

  • Johano la 2-a (1477-1495)
  • Frederiko la 2-a (1480-1547)
  • Georgo la 1-a (1481-1521)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]