Friedrich Jacobi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Friedrich Jacobi
FH Jacobi.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1743 (1743-01-25)
en Duseldorfo
Morto 10-an de marto 1819 (1819-03-10) (76-jara)
en Munkeno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Konrad Jacobi
Frat(in)o Johann Georg Jacobi
Infanoj Johann Friedrich Jacobi • Carl Wigand Maximilian Jacobi
Profesio
Profesio filozofo • teologo • romanisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Friedrich Heinrich JACOBI [friDRIĤ jaKObi]; 25a Januaro 1743 – 10a Marto 1819) estis influa germana filozofo, verkisto, kaj la plej juna frato de la poeto Johann Georg Jacobi. Li elstaris ĉar stampis la terminon Neniismo kaj disvastigis ĝin kiel unua problemo de la pensaro de la Klerismo partikulare en la filozofaj sistemoj de Baruch Spinoza, Immanuel Kant, Johann Fichte kaj Friedrich Schelling. Anstataŭ la principo de spekulativa racio, li defendis la konceptojn de Glaube (varie tradukita kiel fido aŭ "kredo") kaj revelacio. Tiusence, Jacobi antaŭis nuntempajn verkistojn kiuj kritikas sekularan filozofion kiel relativisma kaj danĝera por religia fido. Tiutempe, li estis bone konata inter literaturaj cirkloj pro sia kritiko de la movado Sturm und Drang, kaj implicite asociiĝis al Johann Wolfgang von Goethe, kaj ties rigardoj de atomigita individuismo. Lia literaturaj projektoj estis dediĉitaj al la rekongruigo de la klerisma individuismo kun la socia devaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]