Funebra strigo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Aegolius funereus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura holarktisa arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Funebra strigo, Aegolius funereus, estas malgranda strigo, tio estas birdospecio, fakte nokta rabobirdo, kiu apartenas al genro Aegolius kun aliaj tri specioj, parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plejparton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Boreala strigo en Nordameriko kaj kiel Tengmalma strigo en Eŭropo, laŭ la sveda natursciencisto Peter Gustaf Tengmalm, kaj ankaŭ kiel Strigo de Richardson laŭ la natursciencisto John Richardson.[1]
La esperantlingva nomo reproduktas la latinan specifan.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Funebra strigo estis formale priskribita de sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758 en la deka eldono de lia verko Systema Naturae. Linnaeus metis ĝin kun ĉiuj aliaj strigoj en la genron Strix kaj stampis la duvortan nomon Strix funerea.[2] Tiu eŭrazia strigo estas nun metita en la genron Aegolius, kiun enkondukis en 1829 la germana natursciencisto Johann Jakob Kaup kun la Funebra strigo kiel tipa specio.[3][4] La genronomo estas Latina por strigo, la vorto devenas el la greka aigōlios kun la signifo "birdo de omeno". La specia epiteto funereus estas Latina kun la signifo "funebra".[5]
Rilataj specioj
[redakti | redakti fonton]Samgenranoj estas la Norda akrigostrigo (A. acadicus), Senpunkta akrigostrigo (A. ridgwayi), kaj Sablofrunta strigo (A. harrisii), ĉiuj troviĝantaj en Ameriko.[6]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni agnoskis jenajn sep subspeciojn:[4]
- A.f. richardsoni (Bonaparte, 1838) – Alasko, norda Kanado kaj norda Usono
- A.f funereus (Linnaeus, 1758) – nomiga subspecio, el Skandinavio malsupren sude ĝis Pireneoj kaj orienten ĝis Uraloj, sed ne en Kaŭkazaj Montoj
- A.f. magnus (Buturlin, 1907) – nordorienta Siberio
- A.f. sibiricus (Buturlin, 1910) – sudorienta kaj suda Siberio
- A.f. pallens (Schalow, 1908) – okcidenta kaj centra Siberio
- A.f. caucasicus (Buturlin, 1907) – Kaŭkazaj Montoj
- A.f. beickianus Stresemann, 1928 – nordokcidenta Barato ĝis sudokcidenta Ĉinio
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Funebra strigo estas 22–30 cm longa (mezaveraĝe 25 cm) kun enverguro de 50–62 cm kaj pezo de 126 ĝis 210 la inoj kaj de 90 ĝis 120 g la maskloj; nur iomete pli granda ol la noktuo, sed kun pli granda kaj rondoforma kapo. Ĝi estas bruna supre, kun blanka makulpunkteco en ŝultroj kaj pli densa kaj malgrande en krono. Sube ĝi estas pli blankeca kun bruna vertikala strieco. La kapo estas granda, kun flavaj okuloj kaj blanka vizaĝa disko (de tre markitaj malhelaj supraj anguloj kaj malhelaj makuletoj el la okuloj al la grizeca beko), kaj "surpriza" mieno. La kruroj kaj fingroj estas kovritaj de blankaj plumoj. Ene de la bruna ĝenerala plumaro, kelkaj individuoj montras pli ruĝecajn nuancojn, aliaj pli grizecajn. La vosto estas mallonga kaj bruna, kun 4 aŭ 5 blankaj bendoj. La flugo estas forta, silenta kaj rekta.[7]
Junuloj estas multe pli brunaj kiel ĉokolado, sen apenaŭ blanko, eĉ en la vizaĝo, kie videblas nur blanka ikso inter la okuloj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]

La ino demetas 3-8 ovojn en arba natura truo, sed ankaŭ en uzita nesto de pego; lastatempe ankaŭ en nestokesto. La masklo allogas la inon al nestoloko unue per kanto kaj poste per donaco de manĝaĵo en la propra nestoloko. La ino demetas po unu ovon tage. Kovado daŭras preskaŭ monaton. La ino kovas kaj la masklo alportas manĝaĵojn. Elnestiĝo okazas post iomete pli ol monato. Poste ili estas zorgataj dum monato aŭ monato kaj duono. Matureco okazas kiam la junuloj estas jam 9-monataj. Plej ofte okazas ununura ovodemetado, sed foje okazas dua. Reprodukta sukceso estas relative alta. Malkiel ĉe aliaj strigoj, la pariĝado estas nur sezona.[8]
Tiu specio ne estas normale migranta, sed kelkajn aŭtunojn sufiĉa nombro de ili moviĝas suden.[9][10] Ili estas raraj sude de sia reprodukta teritorio, kvankam tion kialas parte la problemoj detekti tiujn noktajn strigojn for de la reprodukta sezono kiam ili ne alvokas. Ili estas tre teritoriemaj, ene de malgrandaj teritorioj; ĉefe la maskloj, kiuj kantas konstante ĝis kiam ili pariĝas. Plej komuna alvoko de maskloj estas serio de notoj "pup" inter paŭzoj. Per ripeto, rapido kaj akcelo la masklo allogas la inon; la ino respondas simile, sed pli mallaŭte kaj ofte iom diference. Estas ankaŭ alia alvoko por alproksimiĝo al nesto.
Tiu eta strigo manĝas ĉefe kampomusojn kaj aliajn mamulojn, sed ankaŭ birdojn kaj insektojn kaj aliajn senvertebrulojn.[11][12] Ĝi estas tre noktema, nur en Arkto estas ankaŭ taga. Ili gvatas kaŝite el arboj kaj falflugas super predoj en herbejoj aŭ malferma kamparo. Vintre ĝi aperas en la valoj kaj ebenaĵoj.
Ili vivas ĝis 7 aŭ 8 jaroj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu holarktisa birdo reproduktiĝas en densaj arbaroj de koniferoj tra norda Nordameriko (suda Kanado ĝis suda Alasko) kaj Eŭrazio (Skandinavio, norda Rusio kaj suda Siberio ĝis Saĥaleno kaj Kamĉatko en la Pacifiko), kaj en pli sudaj montaraj teritorioj kiel Alpoj, orientaj Pireneoj, Balkanoj en Eŭropo aŭ la Roka Montaro en Nordameriko.
Diversaĵoj
[redakti | redakti fonton]Oni nun kalkulas je 7 000 kovparoj da strigoj en Mezeŭropo. En Pollando kaj Ĉeĥio, la funebra strigo aperas sur la Ruĝa Listo, Eŭropo-dise la strigaron oni signas per "S" (secure).
Tiu tipo de strigo aperas en la filmo Out of Africa kiel la maskoto de Karen Blixen, kvankam ĝi ne estas indiĝena de Afriko kaj ne estis la specio de strigo, kiun la reala Karen Blixen havis.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Beolens, Bo. (2003) Whose bird?: Men and women commemorated in the common names of birds.. London: Helm. ISBN 0-7136-6647-1.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ Kaup, Johann Jakob. (1829) Skizzirte Entwickelungs-Geschichte und natürliches System der europäischen Thierwelt c. 1 (germane). Carl Wilhelm Leske.
- ↑ 4,0 4,1 Owls. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 2a de Marto 2022 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 33 kaj 166. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Hayward, G. D.; Hayward, P. H. (2020-03-04), "Boreal Owl (Aegolius funereus)", Birds of the World (Cornell Lab of Ornithology), doi:10.2173/bow.borowl.01
- ↑ Svensson, Lars. (2009) Collins Bird Guide, 2‑a eldono, London: HarperCollins. ISBN 978-0-00-726814-6.
- ↑ März, R. (1968). Der Rauhfusskauz. Wittenberg-Lutherstadt: Die Neue Brehm-Bücherei 394.
- ↑ Joneniaux, A. and G. Durand. (1987). Forest management and population ecology of Tengmalm's Owl. Rev. Ecol. Terre et la Vie, Supl. 4:84-87
- ↑ (1989) “Predation of Tengmalm's Owls: Numerical Responses, Functional Responses and Dampening Impact on Population Fluctuations of Microtines”, Oikos 54 (2), p. 154–164. doi:10.2307/3565261. Bibkodo:1989Oikos..54..154K.
- ↑ Aegolius funereus (Boreal owl).
- ↑ Boreal Owl | the Peregrine Fund.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj de Funebra strigo[rompita ligilo] ĉe Interreta Birdokolekto
- En angla
- En la franca
- bildo kaj voĉo de strigo
- disvastiĝo en Eŭropo, nomoj Arkivigite je 2005-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
- funebra strigo
- tipa teritoria voĉo de funebra strigo en MP3
| ||||||||||||||||||



