Géza Zichy
Géza Zichy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Zichy Géza | |||||
Naskiĝo | 22-an de julio 1849 en Staré | ||||
Morto | 14-an de januaro 1924 (74-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Reĝa Jura Akademio (–1870) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Justus vd | ||||
Okupo | dirigento poeto politikisto pianisto komponisto dramaturgo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Géza ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Géza estis hungara komponisto, pianisto, dirigento, verkisto, mecenato, ĉambelano, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1911), membro de Societo Kisfaludy (1878), membro de Societo Petőfi (1876).
Géza Zichy naskiĝis la 23-an de julio 1849 en Hungario, en vilaĝo Sztára (nuntempa Staré en Slovakio). Li mortis la 14-an de januaro 1924 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Zichy frekventis lernejojn kaj universitaton en Pozsony. Li aĝis 14, kiam dum ĉasado li perdis la dekstran manon, tamen li lernis pianludi. Li lernis muzikon ekzemple de Franz Liszt. En 1866 li debutis pianisto en Pozsony, poste en Pest (urbo). Baldaŭe li faris ankaŭ eksterlande koncertojn en Germanio, Francio, Italio, Belgio, Rumanio, Skandinavio. Li havis postenojn en Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li dirigentis. Li ricevis premion en 1901, krome ankaŭ diversajn eksterlandajn premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 6 operoj inter 1888-1912
- diversaj komponaĵoj
- Tízparancsolat 1898 - komedio
- Emlékeim (Miaj rememoroj) 1912-1913, poste germane: Aus mein Leben
- Az álom regénye (Romano de la sonĝo) 1872
- A szerelem harcza (Batalo de la amo) 1876 - dramo
- Költemények (Poemoj) 1877
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- muziklernejo en Hajdúszoboszló prenis la nomon "Zichy Géza"
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungarlingva Vikipedio
- biografio hungare Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine