Gaŝ-Barka (Regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gaŝ-Barka (tigraje: ጋሽ-ባርካ, itale Regione di Gasc-Barca: ) estas unu el la ses regionoj de Eritreo. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la lando. Ĝi kunhavas limon je la nordo kun la regiono Anseba, je la oriento kun regionoj Maekel kaj Debub, je la okcidento kun Sudano, kaj je la sudo kun Etiopio.

La ĉefurbo de Gash-Barka estas Barentu. Aliaj urboj estas Agordat (la eksa ĉefurbo), Molki, Sebderat, kaj Teseney. Je 2005, la regiono loĝigis 708,800 homojn, kompare kun 625,100 homoj je 2001. La areo de la provinco estas 33,200 km2, proksimume triono de Eritreo. La homdenso estas 21.35 homoj/km2. Oni nomas tiun regionon la "panujo" de la lando pro ĝia abunda agrikulturo. Ĝi havas ankaŭ multan marmoron kaj aliajn gravajn mineralojn, inkluzive oron.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Frua mateno en vilaĝo en Gaŝ-Barka

Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la lando. Ĝi kunhavas limon je la nordo kun la regiono Anseba, je la oriento kun regionoj Maekel kaj Debub, je la okcidento kun Sudano, kaj je la sudo kun Etiopio. La gravaj kultivaĵoj estas bananoj, tomatoj, katuno, cepoj, milio, sezamo, dolĉaj kapsikoj, kaj dolĉa melono.

Kvankam je 1900 ekzistis multajn arbarojn, nuntempte malpli ol 1% el la lando ankoraŭ havas arbarojn[1], kaj la situatio similas en tiu ĉi regiono. Iama loĝejo de la endanĝerigitaj makul-likaonoj, Lycaon pictus, tamen, la kreskanta homa popolo formortigis ĉiujn en la regiono kaj en la tuta lando[2].

La topografio de la regiono estas altebenaĵo, kiu estas pli malvarma ol la regionoj ĉirkaŭ la marbordaj kampoj. Ekzistas du pluvaj sezonoj, la pli forta dum la somero kaj la pli malforta dum la printempo. La klimato kaj geografio de la regiono similas al tiu de aliaj partoj de Eritreo kaj al Etiopio[3]. La alteco averaĝas je ĉirkaŭ 1,800 ĝis 2,100 metroj. La plej varma monato estas majo kun maksimuma temperaturo de 30 °C, kaj la plej malvarma monatoj estas decembro ĝis februaro kiam oni spertas glaciigan temperaturon. La regiono ricevis proksimume 508 mm da pluvo kaj la tereno tauğas por agrikulturo[4].

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Je 2005, en la regiono loĝis 708,800 homoj, kresko de 12% super 2001. La homdenso estis 21.35 homo/km2[5]. Je 2002, la indikilo de tuta fekundeco (infanoj/virino) estis 5.1. La indikilo de ĝenerala fekundeco (naskoj/1,000 virinoj inter la aĝoj de 15 kaj 45) estis 168.0. La indikilo de kruda naskado (naskoj/1,000 loĝantoj) estis 34.0. Je 2002, 10.2% el virinoj estas gravedaj. Averaĝe virino naskas 6.3 infanojn. La indikilo de beba morto (mortoj de beboj/1,000 naskoj) estis 66.0. La indikilo de infana morto (mortoj de infanoj/5-jaruloj) estis 61.0. La indikilo de morto de sub-5-jaruloj estis 123.0[6].

Eduko kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Barentu

Je 2002, 2,700 viral kaj 3,179 virinoj estas ĉeestinaj la plej altan nivelon de lernejo. 37.5% el virojn kaj 22.0% el virinoj povas legi[7].  Laboroj de la loĝantaro estas: 4% profesia/teknika/direktiga, 2.7% oficeja, 26.4% venda aŭ serva, 14.8% permana, 8.9% hejma, kaj 42.5% agrikultura.[8]

Administrado[redakti | redakti fonton]

La regiono inkluzivas la jenajn distriktojn: Agordat Urbo, Barentu Urbo, Dghe, Forto, Gogne, Haykota, Emblemo Anseba, Mensura, Mogolo, Molki, Omhajer (Guluj), Shambuko, Tesseney kaj Supra Gaŝ.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Denison and Edward Paice, Edward. (2007) Eritrea, ‑a eldono, Bradt Travel Guides, p. 224. ISBN 978-1-84162-171-5.
  2. . Painted Hunting Dog: Lycaon pictus. GlobalTwitcher.com (2009). Arkivita el la originalo je 2010-12-09. Arkivigite je 2010-12-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-09. Alirita 2021-05-20.
  3. McColl, R. W.. (2014) Encyclopedia of World Geography, Volume 1. Infobase Publishing, p. 300. ISBN 9780816072293.
  4. Climate of Eritrea. Hans van der Splinter & Mebrat Tzehaie. Arkivita el la originalo je 26-a de oktobro 2016. Alirita 12-a de novembro 2016.
  5. Population of Eritrea. National Statistics and Evaluation Office, Eritrea (2005). Arkivita el la originalo je 12-a de novembro 2016. Alirita 11-a de novembro 2016.
  6. Health statistics of Eritrea. National Statistics and Evaluation Office, Eritrea (2005). Arkivita el la originalo je 12-a de novembro 2016. Alirita 11-a de novembro 2016.
  7. Education characteristics of Eritrea. National Statistics and Evaluation Office, Eritrea (2005). Arkivita el la originalo je 12-a de novembro 2016. Alirita 11-a de novembro 2016.
  8. Employment data of Eritrea. National Statistics and Evaluation Office, Eritrea (2005). Arkivita el la originalo je 12-a de novembro 2016. Alirita 11-a de novembro 2016.